La guldeno estis dum 723 jaroj, de 1279 ĝis januaro 2002, la nederlanda monunuo kaj leĝa pagilo (ĝis la 28-a de januaro 2002). Post tio ĝi estis anstataŭigita per la monunuo de la EU, eŭro. La valoro de la guldeno estis 0,45378 eŭroj.