Nederlandaj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Nederlando, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La nederlandajn eŭro-monerojn produktigas la nederlanda monerfarejo.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la nederlandaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Belgio.svg Belgio
Flago-de-Estonio.svg Estonio
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Grekio.svg Grekio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Irlando.svg Irlando
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Kipro.svg Kipro
Flago-de-Latvio.svg Latvio (ekde januaro 2014)
Flago-de-Litovio.svg Litovio (ekde januaro 2015)
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Flago-de-Andoro.svg Andoro (moneroj ekde 2014)
Flago-de-Monako.svg Monako
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino
Flago-de-Vatikanurbo.svg Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

La nederlandaj eŭro-moneroj havas 2 malsamajn desegnaĵojn, fare de Bruno Ninaber van Eyben. Ĉiu desegnaĵo estas portreto de Beatrix, reĝino de Nederlando.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
1ec ned.png
2ec ned.png
5ec ned.png
Portreto de Reĝino Beatrix, ŝia titolo ĉirkaŭe.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
10ec ned.png
20ec ned.png
50ec ned.png
Portreto de Reĝino Beatrix, ŝia titolo ĉirkaŭe.
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
1e ned.png
2e ned.png
La ĉirkaŭaj vortoj estas
GOD ZIJ MET ONS
(Dio estu kun ni)
Portreto de reĝino Beatrix, el la antaŭa guldeno.  

Ekde 2014 ekzistas nova moner-serio kun portreto de la nova reĝo Willem-Alexander.

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj