Saltu al enhavo

Bulgaraj eŭro-moneroj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio
Belgio
Bulgario
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Italio
Kipro
Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgio
Malto
Nederlando
Portugalio
Slovakio
Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako
San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Ĉeĥio
Hungario
Pollando
Rumanio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 21 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio kaj de 4 aliaj eŭropaj landoj. Bulgario estas uzas ĝin ekde la 1a de januaro 2026.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi-tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bulgario ekde januaro 2007 estas ŝtatomembro de la Eŭropa Unio, kaj la bulgara ŝtato celas laŭeble baldaŭ anstataŭigi la ĝisnunan nacian valuton bulgara levo per la komuna eŭropa valuto, se la kondiĉoj estas plenumataj, do precipe la ŝtata ŝuldiĝo kaj la linflacio restas sub difinitaj limoj. Plia kondiĉo, nome la almenaŭ dujara membreco de la ŝtata valuto en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II, kiu fikse ligas la kurzon de la nacia valuto al la eŭro, ne plenumendas, ĉar ĉiukaze jam ekde 1997 la bulgara levo estas fikse ligita al la eŭro per la sama kurzo kiel la siatempa germana marko [1] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine. La bulgara registaro en 2007 anoncis celi al enkonduko de la eŭro en Bulgario laŭeble la 1-an de januaro 2010 [2] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, sed ĝis nun tiu paŝo ankoraŭ ne efektiviĝis.

Okaze de la subskribo de la Traktato, kiu ebligis la aliĝon de Bulgario al Eŭropa Unio, la 25-an de aprilo 2005 la nacia banko de Bulgario eldonis memorigan monerojn kun valoro de 1,95583 bulgaraj levoj, kun formala valoro de ekzakte unu eŭro.

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

[redakti | redakti fonton]