Germanaj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Germanio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La germanajn eŭro-monerojn produktigas la centra Germana Federacia Banko en 5 monerfarejoj.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la germanaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio
Belgio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Italio
Kipro
Kroatio
Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgo
Malto
Nederlando
Portugalio
Slovakio
Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako
San-Marino
Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Bulgario
Ĉeĥio
Hungario
Pollando
Rumanio

La germanaj eŭro-moneroj havas tri desegnaĵojn por la tri serioj de moneroj.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
Germana branĉeto de kverko, kiu bildiĝis sur la antaŭa pfenigo.
Desegnis Reinhart Heinsdorff.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
La brandenburga pordego en Berlino, simbolo de apartigo kaj unueco.
Desegnis Rolf Lederbogen.
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
La ĉirkaŭa literaĵoj havas la vortojn
EINIGKEIT UND RECHT UND FREIHEIT
(Unueco, justeco kaj libereco),
la unuaj vortoj de
la germana nacia himno.
Germana aglo, simbolo de germana suvereneco.
Desegnis Heinz Hoyer kaj Snežana Russewa-Hoyer.
 

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj