Hispanaj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Hispanio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La hispanajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Hispanio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la hispanaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Belgio.svg Belgio
Flago-de-Estonio.svg Estonio
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Grekio.svg Grekio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Irlando.svg Irlando
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Kipro.svg Kipro
Flago-de-Latvio.svg Latvio (ekde januaro 2014)
Flago-de-Litovio.svg Litovio (ekde januaro 2015)
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Flago-de-Andoro.svg Andoro (moneroj ekde 2014)
Flago-de-Monako.svg Monako
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino
Flago-de-Vatikanurbo.svg Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

La hispanaj eŭro-moneroj havas tri desegnaĵojn por la tri serioj de moneroj.

Unua serio (1999-2009)

Hispanaj eŭro-moneroj | Naciaj flankoj (1999-2009)
0,01 € 0,02 € 0,05 €
Fasado de la Katedralo de Santiago de Compostela.
Desegnis Garcilaso Rollán.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
Miguel de Cervantes, mondfama hispana verkisto.
Desegnis Begoña Castellanos.
1,00 € 2,00 € 2 € (ĉirkaŭo)
La ĉirkaŭaj ciferoj
estas sesope * 2 *
totaligante 12 stelojn:

Edge com2 s01.jpg
Johano Karlo la 1-a, reĝo de Hispanio.
Desegnis Luis José Diaz.

Dua serio (2010-nun)

Hispanaj eŭro-moneroj | Naciaj flankoj (ekde 2010)
0,01 € 0,02 € 0,05 €
Fasado de la Katedralo de Santiago de Compostela.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
Miguel de Cervantes, mondfama hispana verkisto
1,00 € 2,00 € 2 € (canto)
La ĉirkaŭaj ciferoj
estas sesope * 2 *
totaligante 12 stelojn:

Edge com2 s01.jpg
Johano Karlo la 1-a, reĝo de Hispanio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj