Miguel de Cervantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Miguel de Cervantes
Miguel de Cervantes
Miguel de Cervantes
Persona informo
Naskonomo Miguel de Cervantes Saavedra
Naskiĝo la  29-an de septembro 1547(nun 1547-09-29)
en Alcala de Henares[1]
Morto la 23-an de aprilo 1616 (68‑jara)
en Madrido
Mortokialo diabeto [#]
Tombo convent of the Barefoot Trinitarians [#]
Religio katolika eklezio [#]
Nacieco Hispana
Lingvoj hispana lingvo [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Alma mater Instituto San Isidro [#]
Subskribo Miguel de Cervantes
Familio
Patro Rodrigo de Cervantes [#]
Patrino Leonor de Cortinas [#]
Edz(in)o Catalina de Salazar y Palacios [#]
Vivkunulo Ana de Lover de jose [#]
Idoj Isabel de Saavedra [#]
Profesio
Profesio Verkisto
Aktivaj jaroj 15851616
Ĝenroj Romano
Verkoj La Laboroj de Persiles kaj Segismunda (1613)
Don-Kiĥoto el Manĉo (1615)
Ekzemplaj romanoj (1617)
Influoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Miguel de CERVANTES Saavedra [miGEl de zerBANtes saaBEdra], en esperanto Cervanto[2] (naskiĝis la 29-an de septembro 1547 en Alcalá de Henares (kvankam estas pruvoj, ke li povintus naskiĝi en Alcázar de San Juan), mortis la 23-an de aprilo 1616 en Madrido[3]) estis hispana verkisto kaj soldato.

Li estas tutmonde konata kaj fama ĉar estis aŭtoro de la ankaŭ fama verko "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kiun multaj kritikistoj priskribis kiel la unua moderna romano kaj unu el plej bonkvalitaj verkoj de la universala literaturo, plej verŝajne la plej eldonita kaj tradukita libro de la historio, superita nur de la Biblio.[4] Oni donis al li la kromnomon «Príncipe de los Ingenios» (princo de la ingenioj).[5]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Turo de la preĝejo Sankta Maria la Plejgranda de Alcalá de Henares, kie estis baptita Miguel de Cervantes. Ĝi rezultis detruita en incendio dum la Hispana Enlanda Milito.

Ekde la 18-a jarcento oni supozas, ke Miguel de Cervantes naskiĝis en Alcala de Henares[3], kie li estis, laŭ konservita dokumento, baptita. Ne certa estas la preciza naskiĝdato, sed lia persona nomo Miguel (= Mikaelo) supozigas, ke li naskiĝis je la nomfesto de Sankta Mikaelo, la 29-a de septembro, ĉar estis kutimo nomi infanojn laŭ la sanktulo de ilia naskiĝtago. La bapto okazis la 9-an de oktobro 1547.

La gepatroj de Cervantes estis Rodrigo de Cervantes (1509–1585) kaj Leonor de Cortinas, pri kiu oni apenaŭ oni scias detalojn. La patro ja estis kuracisto, sed pli simila al aktuala flegisto ol al aktuala doktoro kun medicinaj studoj, kiu fakte estis ekde infanaĝo ege surda, pro kio la filoj kutime akompanis lin al kuracado kiel interpretistoj; Krzysztof Sliwa aportas dokumenton laŭ kiu oni scias, ke Miguel de Cervantes almenaŭ unufoje utilis kiel interpretisto de sia patro; don Rodrigo ne povis sekvi formalajn studojn pro sia surdeco kaj la karaktero moviĝema de sia familio, portis ĉiujn al Kordovo, Sevilo, Toledo, Cuenca, Alcalá de Henares, Guadalajara kaj Valladolid, almenaŭe; tamen li lernis kirurgion el la patrinflanka kordova avo kaj el duonpatro, ankaŭ kuracisto, kiu sucekdis al tiu, sen kalkuli kun oficiala titolo. Kuracisto estis tradicia metio de judoj kaj novkristanoj. Laŭ Américo Castro, Daniel Eisenberg kaj aliaj cervantistoj, Cervantes posedas novkristanan praularon ambaŭflanke. Male Jean Canavaggio asertas, ke tio ne pruviĝis, kaj komparas tiun situacion kun la certaj dokumentoj kiuj apogas tian praularon sendube ĉe Mateo Alemán; ĉiukaze la familio Cervantes estis tre bone konsiderata en Kordovo kaj plenumis tie kaj apude gravajn postenojn. Pri la patro krome oni scias, ke estis monatojn enprizone pro ŝuldoj kaj ke havis financajn problemojn.

Cervantes havis ses gefratojn: Andrés, Andrea, Luisa, kiu iĝis monaĥino, Rodrigo, kiu akompanis Miguel en malliberiga tempo ĉe Nordafriko, Magdalena kaj Juan.

Oni scias malmulte pri la studoj fare de Cervantes, eble en Valladolid, KordovoSevilo, sed plej verŝajne ne en universitato kaj eble ja ĉe jezuitoj, ĉar aperas priskribo de ties lernejoj en la romano El coloquio de los perros (la hunda parolado). En 1566 li ekloĝis en Madrido kaj laboris kiel helpanto por Juan López de Hoyos, kiu en sia libro pri reĝino Isabel de Valois publikigis du poemojn de Cervantes, "nia kara kaj amata lernanto", nome la plej fruaj verkoj de Cervantes. Tiuepoke plaĉis al li multe teatro ekzemple la ludoj de la teatraĵoj de Lope de Rueda.

Veturo al Italio kaj la batalo de Lepanto[redakti | redakti fonton]

Statuo de Miguel de Cervantes en la Nacia Biblioteko de Hispanio, en Madrido.
Kovrilpaĝo de La Galatea (1585), unua verko publikigita de Miguel de Cervantes.
Placo Hispanio, en Madrido - Monumento al Miguel de Cervantes inter du nubskrapuloj.
Statuo de Miguel de Cervantes en pli ampleksa monumento en la Placo Hispanio de Madrido.

En 1569 li ŝajne devis fuĝi el la lando; eble ĉar oni akuzis lin pri duelo. Ekzistas reĝa arestigilo de reĝo Filipo, kiu ordonas aresti Miguel-on de Cervantes. Ne estas certe, ĉu temas pri la sama persono, sed la arestigilo povas klarigi, kial Cervantes forlasis Hispanion.

Ekde tiam Miguel de Cervantes vivis tre aventuran vivon. Fuĝante de la hispana justico, li en la jaro 1569 venis unue al Romo, kie li legis la kavalirecajn poemojn de Ludovico Ariosto, kiu tiom influos sur Don Kiĥoto laŭ Marcelino Menéndez Pelayo, kaj la Dialogoj de amo de la juda sefardo Leono Hebreo (Yehuda Abrabanel), de inspiro novplatonisma, kiuj determinos lian ideon de la amo. Cervantes alprenis la vivostilon kaj arton de Italio, kaj ĉiam konservos agrablan memoron de lia restado tie, tiel ke komence de la verko El licenciado Vidriera, unu el liaj Ekzemplaj romanoj (1617), li faras preskaŭ turisman gvidilon pri Italio (Ĝenovo, Florenco, Romo.

Li eniris al la servo de Giulio Acquaviva, kiu estos kardinalo en 1570 kaj kiun probable li konis jam en Madrido. Li sekvis lin tra Palermo, Milano, Florenco, Venecio, Parmo kaj Ferrara, itineraro kiu same aperas admire komentita en El licenciado Vidriera. Poste li forlasos lin por okupi postenon de soldato en la roto de la kapitano Diego de Urbina, de la regimento de Miguel de Moncada. Tiel li poste aliĝis en la hispanan mararmeon. Li enŝipiĝis en la galero Marquesa. La 7an de oktobro 1571 li kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de Lepanto, dum kiu oni kripligis lian maldekstran manon. De tie devenas lia kromnomo Manco de Lepanto (unubrakulo de Lepanto),[6] kio poste estis miskomprenita, ĉar li ne perdis la maldekstran manon, sed nur ties kapablon ĉar li ja perdis ties movokontrolon kiam kuglero sekciis nervon; li estis tiel kripligita je la maldekstra mano. Tiuj vundoj tamen ne devis esti tro seriozaj, ĉar post ses monatoj en malsanulejo de Mesino, Cervantes refaris sian militistan vivon, nome en 1572. Li parto prenis en la ŝipekspedicioj de Navarino (1572), Korfuo, Bizerto kaj Tunizo (1573). En ĉiuj tiuj sub la estreco de la kapitano Manuel Ponce de León kaj en lia militema regimento de Lope de Figueroa, rolulo kiu aperas en La Urbestro de Zalamea, de Pedro Calderón de la Barca. Poste li vizitis la ĉefajn urbojn de Sicilio, Sardio, Ĝenovo kaj Lombardio. Kaj poste restis du jarojn en Napolo, ĝis 1575.

Kaptiteco en Alĝero[redakti | redakti fonton]

Post pliaj jaroj en la mararmeo, en 1575, revenantan al Hispanio, alĝeraj korsaroj kaptis kaj forportis lin kaj lian fraton Rodrigo el areo proksime al Katalunio al Alĝero. Pro rekomendleteroj, kiujn li portis, la korsaroj pensis lin gravulo kaj postulis 500 monerojn orajn por lia liberigo. Kvin jarojn poste, la 19-a de septembro de 1580, oni liberigis lin post la pago de la 500 moneroj oraj kaj post pluraj malsukcesaj forkuraj provoj de li. Kredeble kiel sklavo de greka konvertito en Alĝero Cervantes komencis verki sian romanon La Galatea.

Dum la kvin jaroj de kaptiteco, Cervantes, homo malkonformisma kaj kuraĝa, klopodis fuĝi kvar fojojn, organizante li mem la kvar klopodojn. Por eviti reprezaliojn al siaj kunuloj en kaptiteco, li montriĝis respondeca pri ĉio antaŭ la malamikoj kaj preferis ricevi torturon ol denunco. Danke al la libro de monaĥo Diego de Haedo nome Topografía e historia general de Argel (1612), oni havas gravan informon pri la kaptiteco. Tiaj informoj estas komplementataj pere de la cervantaj komedioj Los tratos de Argel, Los baños de Argel kaj la novelo konata kiel «Historia del cautivo» (Historio de la kaptito) enmetita en la unua parto de la Kiĥoto, inter la ĉapitroj 39a kaj 41a.

Tamen jam delonge oni scias, ke la verkon publikigitan de Haedo ne li mem verkis, kion li mem rekonis. Laŭ Emilio Sola, ties aŭtoro estis Antonio de Sosa, benediktana monaĥo kunkaptito kun Cervantes kaj dialoganto en la verko mem. Daniel Eisenberg proponis, ke la verko ankaŭ ne estas de Sosa, kiu ne estis verkisto, sed de Cervantes mem, kun kies verkoj la verko atribuita al Haedo montras grandajn similaĵojn. Se tio veras, la verko de Haedo jam ne plu estus konfirmo sendependa de la konduto cervanta en Alĝero, sed unu pli el la verkoj de Cervantes mem kiuj laŭdas sian propran heroecon.[7]

La unua fuĝoklopodo malsukcesis, ĉar la maŭro kondukonta Cervantes kaj liajn kunulojn al Orano abandonis ilin en la unua tago. La malliberuloj devis reveni al Alĝero, kie ili estis katenitaj kaj kontrolitaj pli ol antaŭe. Dume, la patrino de Cervantes estis sukcesinta arigi monkvanton kun la espero elaĉeti siajn du filojn. En 1577 oni negocadis la elaĉeton, sed la monkvanto ne sufiĉis por elaĉeti ambaŭ. Miguel preferis liberigon de sia frato Rodrigo, kiu revenis al Hispanio. Rodrigo kunportis planon prilaborita de sia frato por liberigi lin kaj dekkvar aŭ dekkvin pliajn kompanojn. Cervantes kunvenis kun la aliaj malliberuloj en kaŝita kaverno, atende de hispana ŝipo kiu venos savi ilin. La galero efektive alvenis kaj klopodis alproksimiĝi ĝis du fojojn al la strando; sed finfine ankaŭ ĝi estis kaptita. Ankaŭ la kristanoj kaŝitaj en la kaverno estis malkovritaj, pro denunco de perfidulo, nomita la Oraĵisto. Cervantes deklaris sin nura respondeculo de la organizado de la frustrita fuĝo kaj eĉ de la kuraĝigo al siaj kunuloj. La bejo (turka guberniestro) de Alĝero, Azano Baĥao, enfermis lin en sia «banejo» aŭ karcero, tute katenitan, kie li tiel restis dum kvin monatoj. La trian klopodon planis Cervantes cele al alveno surtere ĝis Orano. Li sendis tien fidelan maŭron kun leteroj por Martín de Córdoba, hispana generalo de tiu nordafrika fortikaĵo (tiame hispana posedo), klarigantaj la planon kaj petantaj gvidistojn. Tamen, la mesaĝisto estis kaptita kaj la leteroj estis malkovritaj. En ili estis klara ke estis Miguel de Cervantes mem kiu estis planinta ĉion. Li estis kondamnita je ricevo de du mil bastonfrapoj, kondamno kiu finfine ne estis plenumita ĉar multaj petis lian pardonon. La lasta fuĝoklopodo okazis pere de grava monkvanto kiun li donis al valencia komercisto kiu estis en Alĝero. Cervantes akiris fregaton enhavokapablan transporti ĝis sesdek kristanajn kaptitojn. Kiam ĉio estis solvota, unu el la liberigotaj, la eks-dominikano doktoro Juan Blanco de Paz, konfesis la tutan planon al Azano Baĥao. Kiel rekompenso la perfidulo ricevis nur unu moneron kaj unu graskruĉon. Azano Baĥao translokigis Cervantes al pli sekura prizono, en sia propra palaco. Poste li decidis kunporti lin al Konstantinopolo, de kie la fuĝo iĝus preskaŭ tute malebla. Denove Cervantes atribuis al si la tutan respondecon.[8]

En majo de 1580, alvenis al Alĝero la monaĥoj Triunuanoj (nome religia ordeno kiu dediĉis sin al klopodoj liberigi kaptitojn) nome fray Antonio de la Bella kaj fray Juan Gil. Fray Antonio revenis al Hispanio kun ekspedicio de elaĉetitoj. Fray Juan Gil, kiu disponis nur el tricent eskudoj, klopodis elaĉeti Cervantes, por kio oni postulis kvincent. La monaĥo kolektis inter la kristanaj komercistoj la mankintan monkvanton. Li sukcesis arigi ĝin, kiam Cervantes estis jam sur unu el la galeroj per kiu Azano Baĥao estis navigonta al Konstantinopolo, ligita per «du ĉenoj kaj unu kateno». Pere de la 500 eskudoj tiom pene arigitaj, Cervantes estis liberigita la 19an de septembro 1580. La 24a de oktobro li revenis finfine al Hispanio kun aliaj kaptitoj same elaĉetitaj. Li alvenis al Denia, el kie li veturis al Valencio. En novembro aŭ decembro li revenis ĉe sia familio al Madrido.

Reveno al Hispanio[redakti | redakti fonton]

Reveninte al Hispanio, en majo 1581, Cervantes translokiĝis al Portugalio, kie tiam estis la kortego de Filipo la 2-a, tiam reĝo kaj de Hispanio kaj de Portugalio, cele al serĉado vivtenon por refari sian vivon kaj pagi la ŝuldojn, kiujn lia familio devis krei por lia elaĉeto el Alĝero. Li ricevis mendon de sekreta komisio en Orano, ĉar li havis grandan konon de la kulturo kaj kutimoj de Nordafriko. Pro tiu laboro li ricevis 50 eskudojn. Li revenis al Lisbono kaj jarfine li revenis al Madrido. En februaro 1582, li postulis laborpostenon tiam vakan en Ameriko, sed li ne atingis ĝin.

Estas tre probable ke inter la jaroj 1581 kaj 1583 Cervantes verkis La Galatea, nome lia unua literatura verko laŭ amplekso kaj graveco. Ĝi estis publikigita en Alcalá de Henares en 1585. Ĝis tiam li sukcesis publikigi nur kelkajn minorajn komponaĵojn en libroj de aliuloj, en romancaroj kaj kanzonaroj, kiuj arigis produktojn de diversaj poetoj. La Galatea aperis dividita en ses libroj (partoj), kvankam li verkis nur la «primera parte» (unua parto). Cervantes neniam perdis la intencon pluigi sian verkon; tamen tiu pluigo neniam presiĝis. En la enkonduko la verko estas klasita kiel «eklogo» kaj oni sugestas pri tio la emon kiun Cervantes havis ĉiam por la poezio. Ĝi apartenas al la ĝenro de la paŝtista novelo, kiun enmodigis en Hispanio Diana, de Jorge de Montemayor. En La Galatea estas observeblaj memoroj de la legaĵoj kiujn Cervantes faris kiam li estis soldato en Italio.

En tiu epoko, la verkisto havis amrilatojn kun Ana Villafranca (aŭ Franca) de Rojas, edzino de Alonso Rodríguez, nome drinkejisto. El tiu rilato naskiĝis filino, baptita kiel Isabel Rodríguez y Villafranca la 9an de aprilo 1584 en la paroĥo de la sanktuloj Justo kaj Pastor de Madrido, kiun li agnoskis nur kiam ŝi estis 16jaraĝa kiel Isabel de Saavedra, unu jaron post ŝi orfiĝis kaj pere de sia fratino Magdalena kiu adoptis ŝin. Patro kaj filino neniam bone akordiĝis.

Meze de septembro 1584, Cervantes venis al Esquivias, pro alvoko de doña Juana Gaytán, por ke Cervantes zorgu pri la publikigo de la Cancionero, poemaro de ŝìa antaŭa edzo, nome Pedro Laínez. En la 12a de decembro 1584, Cervantes edziĝis al Catalina de Salazar y Palacios en la toleda vilaĝo Esquivias. Catalina estis junulino ne ankoraŭ dudekjarula sed kiu alportis malgrandan doton al la geedzeco. Ili ne havis filon kaj Cervantes pasigis longajn epokojn en Esquivias; fakte, li inspiriĝis en la familio de sia edzino por la kreado de kelkaj roluloj de sia Kiĥoto, kiel pruvis Sabino de Diego. La geedzeco kun sia edzino ne sukcesis, kaj post du jaroj, Cervantes ekas etendajn veturojn tra Andaluzio. Cervantes neniam parolas pri sia edzino en siaj multaj membiografiaj tekstoj, spite la fakton, ke estis li mem kiu premieris en la hispana literaturo per la temo de la divorco, tiam malebla en katolika lando, pere de la intermezo El juez de los divorcios (La juĝisto de la divorcoj). Oni supozas, ke la geedzoj ne estis feliĉaj, kvankam tiu entremés asertas, ke "plej bonas la malpli bona interkonsento ol la plej bona divorco".

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Statua de Cervantes en la Placo de la Universitato de Valladolid.

Cervantes komencis verki teatraĵojn, sed sen granda sukceso. Li laboris i.a. kiel impostokolektisto, sed estis kondamnita pro fraŭdo kaj devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo. Ĉar laŭ akuzo li defraŭdis posedaĵojn de la katolika eklezio, li estis ekskomunikita. Ŝajne en la malliberejo li komencis sian plej faman verkon "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kies unua parto aperis fine de la jaro 1604. La duan parton li publikigis dek jarojn poste, en januaro 1615.

Ĉio komencis en 1587, kiam li veturis al Andaluzio kiel altranga funkciulo por liverado de la Nevenkebla mararmeo.[9] Dum tiuj jaroj kiel komisaro, li traveturis kelkajn fojojn la vojon el Madrido al Andaluzio, pasante tra Toledo kaj Manĉo (aktuala provinco Ciudad Real). Tiu estas la itinero de la roluloj de la novelo Rinconete y Cortadillo.

Interno de la domego de la familio Medrano en Argamasilla de Alba, kie en la 19-a jarcento kelkaj tezoj asertis, ke estis enprizonigita Cervantes.
Statuo de Cervantes en Ciudad Real.

Li setliĝis en la urbo Sevilo la 10an de januaro 1588,[10] el kie li trairisvilaĝojn kaj urbetojn kiel Écija, Estepa, Arahal, Marchena kaj La Puebla de Cazalla[11] kolektante produktojn kiel olivoj, tritiko kaj hordeo kiel komisaro por liverado[12] de la reĝa ŝiparo. La embargo de havaĵoj de la Katolika Eklezio kondukis al la altaj funkciuloj de la Arkiepiskopo de Sevilo elsendi kondamnon de ekskomuniko kontraŭ Cervantes kaj al ordono al vikario de Écija publikigi skribe la nomon de la ekskomunikito.[13][14] El 1594, li estis kolektisto de prokrastitaj impostoj, posteno kiu okazigos al li multnombrajn problemojn kaj kverelojn, ĉar li zorgis por la trairado de hejmo en hejmon kolektante impostojn, plejparte dediĉitaj al la elspezoj por la militoj en kiuj estis metita Hispanio. Li estis enprizonigita en 1597 en la Reĝa Prizono de Sevilo, inter septembro kaj decembro samjare,[15] post la ruino de la banko kien li metis la kolektaĵojn. Supozeble Cervantes estis alpropiginta de publika monkvanto kaj li estis malkovrita post la trovo de variaj malregulaĵoj en liaj kalkuloj. En la prizono ŝajne li «ideigis» Don Quijote de la Mancha, laŭ la prologo al tiu verko. Oni ne scias ĉu per tiu termino li celis, ke li ekverkis ĝin dum li estis mallibera aŭ pli simple ĉu venis tie al lia kapo ties ideo.

La alia dokumentita enprizonigo de Cervantes estis tre mallonga, nome en Castro del Río (Provinco Kordovo) en 1592. Ne estas pruvoj ke li estis en la kaverno de Medrano, en Argamasilla de Alba, kiel kelkaj tezoj asertas.

Ĉirkaŭ tiam ekkarieris en teatro Miguel de Cervantes laŭ renesancaj kaj klasikismaj principoj: respekto al la regulo pri tri aristotelaj unuoj kaj evito de miksado de tragedio kaj komedio, kiel rekomendis Horacio en sia Epistolo al PisonojPoetika arto. Cervantes ege ŝatis teatron ekde sia infanaĝo (en la Kiĥoto abundas la dialogo). Li riskis per kelkaj plinovigoj kiel malpliigi la komediojn al tri aktoj aŭ uzado de roluloj alegoriaj kaj li ĝuis ioman sukceson ĝis venis la sukcesego de Lope de Vega per formulo pli moderna, esprimita en 1609, kiam li publikigis sian Arte nuevo de hacer comedias en este tiempo kaj ĉiuj sekvis lian novan modon, tiel ke jam neniu teatra entreprenisto («autor» en la tiama lingvaĵo) plu volis aĉeti al Cervantes liajn komediojn, kiuj jam ŝajnis iom eksmodaj. Lope de Vega notis la malamon de Cervantes kontraŭ li pro tiu fakto, esprimita en la klasikismaj kritikoj kiuj aperas en Don Kiĥoto (I, 48) kontraŭ lia teatro, sed poste Cervantes vole nevole akceptis la novan formulon («los tiempos mudan las cosas/y perfeccionan las artes» (tempoj ŝanĝas aferojn kaj perfektigas artojn), li verkos en la dialogo inter Comedia kaj Necesidad de lia teatraĵo El rufián dichoso)[16] kaj li ekverkos komediojn laŭ la nova formulo.

Kiel dramaturgo Cervantes elstaris ĉefe en unu preciza ĝenro: la intermezo (entremés), same kiel en la komedioj en kiuj li priskribis siajn personajn spertojn kiel kaptiva sklavo de islamanoj en Alĝero: nome El trato de Argel, ties fandiĝo en Los baños de Argel kaj La gran sultana, kiuj figuras ene de la subĝenro nomita «komedio de forkaptito». Estas plej ofte konsiderataj majstroverkoj lia tragedio El cerco de Numancia (La sieĝo al Numantio, 1585) kaj la komedio El rufián dichoso. Antaŭ nelonge oni rekuperis tragedion kiu estis konsiderata perdita, nome Jerusalemo, same elstara.[17]

En 1604 oni instalis en Valladolid (tiam Reĝa Kortego — el 1601 — de Filipo la 3-a). Tiun saman jaron 1604 Antonio de Herrera y Tordesillas, Kronikisto de Hindioj (Ameriko) kaj Cenzoro de la verkaro de Miguel de Cervantes, rajtigis la presadon. Kaj en januaro 1605 oni publikigis la unuan parton de tio kio iĝos la ĉefa verko kaj de Cervantes kaj de la tuta hispana literaturo: nome El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha. Tio markis la komencon de la realismo kiel literatura estetiko kaj li kreis la literaturan ĝenron de la moderna romano, nome la plurvoĉa romano, de ampleksega influo posta, pere de la kultivo de tio kion li nomis «malligita skribmaniero» per kiu la artisto povis montriĝi «epika, lirika, tragedia, komedia» en la plej aŭtenta krisolo de la parodio de ĉiuj ĝenroj. La dua parto ne aperis ĝis 1615: nome El ingenioso caballero don Quijote de la Mancha.

Ambaŭ verkoj havigis al li lokon en la historio de la universala literaturo kaj faris ties aŭtoron kun Dante Alighieri, William Shakespeare, Michel de Montaigne kaj Goethe kanona aŭtoro de la okcidenta literaturo. Unu jaron antaŭe, aperis publikigita falsa pluigo de la Kiĥoto fare de Alonso Fernández de Avellaneda. Temas pri romano verkita ŝajne de disĉiplo kaj amiko de Lope de Vega de aragona deveno aŭ de grupo de amikoj de Lope.

Domo kiun okupis Cervantes en Valladolid inter la jaroj 1604 kaj 1606, kio koincidis kun la publikigo de la unua eldono de la Kiĥoto, en 1605. Tie li estus laborinta en la dua parto de la romano kaj li estus verkinta krome El coloquio de los perros, El licenciado VidrieraLa ilustre fregona. Aktuale ĝi estas muzeo.

Inter la du partoj de la Kiĥoto aperis en 1613 la Novelas ejemplares, nome kolekto de dekdu noveloj, komponitaj kelkaj el kiuj multajn jarojn antaŭe. En tiuj noveloj la verkisto esploris diversajn rakontajn formulojn kiel la satiro je stilo de Lukiano (El coloquio de los perros), la pikareska romano (Rinconete y Cortadillo), la miksaĵo (El licenciado vidriera), la bizanca novelo (La española inglesa, El amante liberal) aŭ eĉ la krimromano (La fuerza de la sangre). De du el tiuj, kiel por ekzemplo El celoso extremeño, ekzistas dua redakto atesta de la manuskripto nomita de Porras de la Cámara, malkovrita kaj tuj detruita en la 19-a jarcento.[18] Tiu novelaro sola jam estus povinta per si mem krei elstaran rangon por Cervantes en la historio de la hispana literaturo.

La literatura kritiko (metaliteraturo) konstante aperis en lia verkaro. Ĝi aperas en la Galatea, en la Kiĥoto kaj al ĝi li dediĉis la Viaje del Parnaso (1614) etenda poemo en katenitaj tercetoj. En 1615, li publikigis Ocho comedias y ocho entremeses nuevos nunca representados (Ok komedioj kaj ok novaj intermezoj neniam luditaj), sed nuntempe lia plej populara teatraĵo estas La Numancia, dum El trato de Argel, restis nepublikigita ĝis la 18-a jarcento.

Unu jaron post lia morto, aperis la romano Los trabajos de Persiles y Sigismunda, kies dediĉo al Pedro Fernández de Castro y Andrade, 7a grafo de Lemos, lia mecenato dum jaroj, kaj al kiu estas dediĉitaj ankaŭ la dua parto de la Kiĥoto kaj la Ekzemplej Noveloj, kaj kiun li subskribis apenaŭ du tagojn antaŭ morti, rezultas unu el la plej kortuŝaj paĝoj de la hispana literaturo. Persiles estas bizanca novelo kiu, laŭ la o, intencis konkurenci kun la klasika modelo greka de Heliodoro; ĝi sukcesis dekomence, ĉar ĝi konis kelkajn eldonojn pliajn en sia epoko, sed poste ĝi estis forgesita kaj malaltigita pri la nedisputebla sukcesego de Don Quijote. Cervantes uzas aron de roluloj kiel konduka fadeno de la verko, anstataŭ du. Li krome estas pioniro de la movado poste nomita magia realismo ĉar li aperigas kelkajn elementojn de fantasto. Iel li kristanigas la originan modelon uzante la temon de la homo viator, kaj li atingas la pinton fine de la verko pere de la anagnorizo (rerenkonto) de la du ĉefaj amantoj, kiuj nomiĝis ĝis tiam Periandro kaj Auristela, en la saknta urbo Romo.

La influo de Cervantes en la universala literaturo estis tia, ke la hispana lingvo estas tre ofte nomita la lingvo de Cervantes.

Morto, tombo kaj sekvo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la romano pri Don Kiĥoto portis al Cervantes la deziritan sukceson, li perdis la gajnitan monon kaj mortis kiel malriĉulo en Madrido. Lia registrita mortodato estas la sama kiel tiu de William Shakespeare, la 23-a de aprilo 1616. Tial la 23-a de aprilo estis de Unesko deklarita Internacia Tago de la Libro, kvankam ĝi estis la tago de la entombigo, ne de la morto de Cervantes, kiu mortis jam la 22-an de aprilo[19]. Ĉiuokaze la du poetoj mortis ne en la sama tago, ĉar tiutempe Hispanio jam uzis la gregorian kalendaron, sed Britio ankoraŭ la julian kalendaron.

Memortabulo dediĉita al Miguel de Cervantes en la norda fasado de la Konvento de la Senŝuaj Triunuaninoj de Madrido, kie li estis entombigita.
Rememore de la 400a jariĝo de la morto de Cervantes, la fasadaj leonoj de la Kortesa Palaco portas iamajn okulvitrojn por legi la Kiĥoton.

Cervantes mortis en Madrido kiam li estis 68jaraĝa pro diabeto,[20] en la nune konata Domo de Cervantes, situa en la angulo inter la strato León kaj la strato Francos, en la kvartalo Letras aŭ de Beletroj aŭ de la Muzoj, en la etoso de la konata kiel Madrido de la Habsburgoj. Cervantes deziris esti entombigita en la preĝejo de la Konvento de la Senŝuaj Triunuaninoj, en tiu kvartalo, ĉar kiam li estis kaptito en Alĝero, estis la ordeno de la Triunuanoj kiu helpis, peris kaj monkolektis por ke kaj li kaj lia frato Rodrigo estu liberigitaj.[21]

La aktuala monaĥejo estis konstruita dum diversaj fazoj. En la epoko kiam Cervantes estis tie entombigita, la konvento havis malgrandan kapelon kun aliro el la strato Huertas, sed poste estis konstruita pli grandan preĝejon sur la sama loko kaj oni translokigis al tiu nova templo la restaĵojn de kadavroj kiuj estis entombigitaj en la antaŭa loko. Ankaŭ la korpo de Cervantes estis translokigita sed oni ne certis pri la preciza loko.[21] En julio 2011 venis novaĵo ke la historiiesto Fernando de Prado klopodis trovi la restaĵojn de Cervantes estre de grupo de fakuloj, esplorante la diversajn partojn de la konvento, de 3000 kvadrataj metroj, por pli bone esplori lian fizikan aspekton kaj la tialojn de lia morto.[22] [23] [24]

La 24an de januaro 2015, teamo de arkeologoj, estrita de la jurkuracisto Francisco Etxeberria, anoncis ke li trovis ĉerkon kun la inicialoj «M.C.», kiu estis studita por determini prezice ĉu la ostoj en ĝi enhavitaj estas tiuj de la verkisto,[25] kvankam la venontan tagon la epigrafiistino de la UAM Alicia M. Canto rekomendis prudenton, ĉar la beletroj povis esti reale «M. G.», kaj ties tipo kaj tekniko korespondas pli bone al la 18a jarcento.[26] Venonttage oni anoncis ke «la scienca komitato kunsidita en la elfosejo konkludis ke la ostoj ne estas tiuj de la verkisto, ĉar ili estus de personoj malpli aĝaj».[27] Finfine, la 17an de marto 2015, la fakuloj anoncis, ke «post la evidentoj de la historiaj, arkeologiaj kaj antropologiaj pruvaroj, oni povis determini la situon de la restaĵoj en koncentro de ostoj, fragmentitaj kaj rompitaj, korespondaj al deksep personoj, inter kiuj eble troviĝas tiuj de Cervantes kaj de lia edzino»,[28] kvankam ne mankis aliaj kritikaj opinioj, kiel tiu de la profesoro Francisco Rico kiu deklaris: «Ne estas tia malkovro. Oni scias same kiel ni sciis antaŭe».[29]

Cervantes estas konsiderata la plej grava aŭtoro en la hispana lingvo ("la lingvo de Cervantes"). La hispana registaro fondis la instituton Cervantes por diskonigi la lingvon kaj premion Cervantes por honori beletristojn.

Literatura gravo[redakti | redakti fonton]

Cervantes estas ege originala. Parodiante ĝenron kiu ekis eksmodiĝi, kiel tiu de la kavaliraj libroj, li kreis alian ĝenron tre fekundan, nome la multvoĉa romano, kie oni supermetas la mondorigardojn kaj la vidpunktojn ĝis la konfuzo laŭ komplekseco kun la realo mem, turnante sin eĉ al metafikciaj ludoj. En lia epoko la epiko povis esti verkita ankaŭ proze, kaj kun la antaŭaĵo en la teatro de la malmulta respekto al la klasikaj modeloj de Lope de Vega, li estis la kreinto de la formulo de la realismo en la rakontaj ĝenroj kiel ĝi estis antaŭanoncita en Hispanio fare de ampleksa literatura tradicio ekde la Cantar del Mío Cid, disvastigota al Eŭropo, kie Cervantes havis pli da sekvantoj ol en Hispanio. La realisma romano de la 19-a jarcento sekvis la itineron kiu startis ĉe Cervantes. Aliflanke, alia granda majstroverko de Cervantes, nome la Novelas ejemplares, montras la amplekson de lia spirito kaj lian deziron eksperimenti per la rakontaj estrukturoj. En tiu novelaro la aŭtoro eksperimentas per diversaj ĝenroj kiel la bizanca novelo (La española inglesa), la krimromano (La fuerza de la sangre, El celoso extremeño), la dialogo de inspiro el Lukiano (El coloquio de los perros), la mikspoto de esprimoj kaj humoraĵoj (El licenciado Vidriera), la pikareska romano (Rinconete y Cortadillo), la rakonta stilo konstituita sur finrekono (La gitanilla) ktp.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Don-Kiĥoto kaj Sanĉo Panza post atako al ventmuelejoj. Fare de Gustave Doré.

Noveloj kaj romanoj[redakti | redakti fonton]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Comedia del cerco de Numancia (komedio pri la sieĝo al Numantio)
  • Ocho comedias y ocho entremeses nuevos nunca representados (1615), inter kiuj Marionetejo de fabeloj
  • Los tratos de Argel
  • El gallardo español
  • La gran sultana (la granda sultanino)
  • Los baños de Argel (la alĝeraj banejoj)

Tekstoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Miguel de Cervantes (Retratos de Españoles Ilustres, 1791).

Rete legeblaj verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen, ekzistas pruvoj, ke li povintus naskiĝi en Alcázar de San Juan
  2. PIV
  3. 3,0 3,1 Jean Canavaggio. Cervantes en su vivir Biografio en la portalo de Miguel de Cervantes Saavedra de la virtuala biblioteko Miguel de Cervantes (hispane). Alirita 2013-04-01.
  4. Francisco Pérez de Antón Miembro de número de la Academia Guatemalteca de la Lengua, corresponsal de la Real Academia Española, La lección moral de Cervantes http://asale.org/ASALE/pdf/AGL/FranciscoPerezdeAnton.pdf decembro de 2004.
  5. Agencia Bolivariana de Noticias - 29/09/06
  6. «Las inverosímiles fugas de Cervantes, un feroz soldado de los Tercios españoles». ABC, 6a de junio 2018. [1] Konsultita la 21an de Aŭgusto 2018.
  7. Topografía. [2] Alirita la 21an de Aŭgusto 2018.
  8. Pri ĉiuj fuĝoklopodoj rigardu ĉe María Antonia Garcés, Cervantes en Argel: historia de un cautivo (Madrid: Gredos, 2005)
  9. Mantilla, Jesús Ruiz (15a de junio 2018). «Otra mujer en la vida de Cervantes». El País. ISSN 1134-6582. [3] Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.
  10. Sliwa, Krzysztof (2005). Vida de Miguel de Cervantes Saavedra. Estudios de Literatura. Edición Reichenberger. p. 426. ISBN 3-937734-13-9. Libro en línea. reta libro. Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.
  11. Motiel, María (26a de marto 2014). «Una serie de archivos demuestran la visita de Miguel de Cervantes a La Puebla de Cazalla». [4] Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.
  12. S., R. (26a de marto 2013). «Cervantes, el recaudador de impuestos». Diario de Sevilla. [5] Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.
  13. Rodríguez, Manuel (18a de aprilo 2016). «El "recaudador" Miguel de Cervantes y sus problemas con la iglesia». Consultado el 20 de abril de 2016. [6] Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.
  14. Lora, Ángela (22a de aprilo 2016). «Documentos acreditan la excomunión de Cervantes por su celo recaudatorio en Écija». [7] Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.
  15. Falcón Márquez, Teodoro (1996). «La Cárcel Real de Sevilla». Laboratorio de Arte: Revista del Departamento de Historia del Arte (9): 157-170. ISSN 1130-5762. [dialnet.unirioja.es/descarga/articulo/1343187.pdf] Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.
  16. M. de Cervantes, El rufián dichoso, versoj 1229-1230. La kompleta ero en kiu esprimiĝas la alegoria rolulo de Comedia estas tiu ĉi: «Los tiempos mudan las cosas / y perficionan las artes, / y añadir a lo inventado / no es dificultad notable. / Buena fu pasados tiempos, / y en estos, si los mirares, / no soy mala, aunque desdigo / de aquellos preceptos graves / que me dieron y dexaron / en sus obras admirables / Séneca, Terencio y Plauto, / y otros griegos que tú sabes. / He dexado parte dellos, / y he también guardado parte, / porque lo quiere así el uso, / que no se sujeta al arte».
  17. EL TEATRO DE CERVANTES [8] Konsultita la 22an de Aŭgusto 2018.
  18. Rodríguez-Moñino, Antonio. Historia de una infamia bibliográfica: la de San Antonio de 1823, Madrid, Castalia, 1965.
  19. Jean Canavaggio. Cervantes en su vivir. Agonía y muerte Biografio en la portalo de Miguel de Cervantes Saavedra de la virtuala biblioteko Miguel de Cervantes (hispane). Alirita 2013-04-01.
  20. Agencia EFE, Málaga. Diario ABC. (10a de novembro 2005). «Cervantes murió de diabetes y no de cirrosis como se creía». [9] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.
  21. 21,0 21,1 Lainformación.com (23a de aprilo 2011). «Reportaje titulado ¿Dónde está la tumba de Cervantes?». [10] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.
  22. «En busca de los restos de Miguel de Cervantes». El País. 25a de julio 2011. [11] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.
  23. RT Actualidad (26a de julio 2011). «Investigadores españoles buscarán la tumba de Cervantes». [12] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.
  24. Letralia.com (1a de Aŭgusto 2011). «Científicos españoles buscan la tumba de Cervantes». [13] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.
  25. elpais.es (25a de januaro 2015). «Hallado el ataúd de Cervantes». [14] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.
  26. En Terrae Antiqvae, 26a de januaro 2015, kun foto de la detalo.
  27. Entrevista a Fernando Prados en la revista Vanity Fair, 27a de januaro 2015: «Cuando vimos las iniciales M.C. en el féretro se nos encogió el corazón. Creíamos que serían sus restos, pero no es así. No ha sido una desilusión, todo lo contrario, es una inyección de optimismo para seguir buscando». Videblaj ankaŭ en "El ataúd de Cervantes no era de Cervantes" (en Terrae Antiqvae, 30a de januaro 2015).
  28. Fraguas, R. «Es posible que los restos hallados sean de Miguel de Cervantes.» 17a de marto de 2015. El País.
  29. «Francisco Rico, sobre los restos de Cervantes: "No hay tal hallazgo. Sabemos lo mismo que sabíamos antes".» 17a de marto 2015. ABC.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Miguel de Cervantes (Modern Critical Views) / red. Harold Bloom., 2005
  • Cervantes' Don Quixote: a casebook / red. Roberto González Echevarría., 2005
  • The Cambridge companion to Cervantes / red. Anthony J Cascardi., 2002
  • Cervantes's Don Quixote (Modern Critical Interpretations) / red. Harold Bloom., 2001
  • Critical essays on Cervantes / red. Ruth S El Saffar., 1986
  • Cervantes; a collection of critical essays / red. Lowry Nelson., 1969

En hispana[redakti | redakti fonton]

  • Alvar, Carlos; Menéndez y Pelayo, Marcelino; Sevilla Arroyo, Florencio: Cervantes, cultura literaria, Centro de Estudios Cervantinos, Alcalá de Henares, España, 2001. ISBN 84-88333-15-3.
  • Astrana Marín, Luis: Vida ejemplar y heroica de Miguel de Cervantes Saavedra, Instituto Editorial Reus, 1958.
  • Braschi, Giannina: Cinco personajes fugaces en el camino de Don Quijote, Cuadernos Hispanoaméricanos, No. 328, 1977.
  • Canavaggio, Jean: Cervantes, Espasa-Calpe, 2004.
  • Castro, Américo: El pensamiento de Cervantes, Crítica, 1987.
  • Castro, Américo: Hacia Cervantes, Taurus, 1967.
  • Cervantes, Miguel de: Don Quijote de la Mancha, edición del IV Centenario (RAE), Alfaguara, 2004.
  • Close, Anthony J.: Cervantes: pensamiento, personalidad, cultura, Rico, 1998.
  • Fernández Álvarez, Manuel: Cervantes visto por un historiador, Espasa-Calpe, 2005.
  • Fernández de Navarrete, Martín: Vida de Miguel de Cervantes Saavedra, Atlas, 1943.
  • González de Amezúa kaj Mayo, Agustín: Cervantes creador de la novela corta española, 2a eldono, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, Madrid, España, 2001. ISBN 84-00-05227-7.
  • Lázaro Carreter, Fernando: Las voces del Quijote, Rico, 1998.
  • Mayans y Siscar, Gregorio: Vida de Miguel de Cervantes Saavedra, Espasa-Calpe, 1972.
  • Sánchez, Alberto: Cervantes: bibliografía fundamental (1900-1959), C.S.I.C., 1961.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miguel de Cervantes en la hispana Vikipedio.