Paŝtista novelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L’Astrée, de Honoré d'Urfé, de la 17-a jarcento.

La paŝtista novelo aŭ romano estas rakonta subĝenro epika kiu disvolviĝis historie dum la Renesanco ekde la apero de la Arkadio de la itala verkisto Jacopo Sannazaro. Ĝi nomiĝas tiele ĉar protagonistoj estas gepaŝtistoj kaj same la etoso estas de idealigita paŝtejaro.

Deveno kaj evoluo de la ĝenro[redakti | redakti fonton]

Estis jam ampleksa tradicio antaŭa kiu venas de la bukolismo aŭ paŝtista literaturo, centrita ĉirkaŭ la lirika subĝenro de la eklogo aŭ pripaŝtista poemo; plej ofte ĝi konsistis el dialogo per kiu diversaj paŝtistoj (foje ankaŭ paŝtistinoj) idealigitaj rakontas siajn amaferojn, ĉu sukcesajn ĉu ne. La eklogo aŭ paŝtista idilio naskiĝis el la greka poeto Teokrito, kiu estis sekvata en tiu ĝenro de la ankaŭ greka poeto Mosko kaj la romia poeta Vergilio, kiu renovigis la ĝenron kiam faris siajn paŝtistojn metaforojn de realaj roluloj de sia etoso: nome Mecenaso, la imperiestro Aŭgusto Cezaro ktp. Poste, en la Mezepoko, Giovanni Boccaccio komponis kelkajn rakontajn prozojn de paŝtista kaj ekloga temoj, kiaj la Ninfale d'Ameto kaj la Ninfale Fiesolano. Sed estis Jacopo Sannazaro kiu, per sia Arcadia (1504), konstruos definitive la ĝenron kial rakonta historio interplektita de komponaĵoj aŭ kantoj en verso de ama temo fare de paŝtistoj.

La paŝtista novelo reflektas la idealisman kaj malmulte realisman vidpunkton de la Renesanco, ties skizan spiriton kaj ties platonismon. La temaro estas ĉiam ama, propoonas kvietan rigardon al la naturo kaj pacan vidpunkton. La rakontiro estas lanta kaj la agado, kvankam komplika, disvolviĝas detale ĉar gravas fundamente la analizo de la sentoj kaj pasioj de la roluloj kaj la priskribo de la natura pejzaĝo. Aliflanke, oftas la interrompoj per devojiĝoj ĉiagenraj aŭ eĉ per aliaj historioj nekongruaj kun la ĉefa agado, krom la konstantaj enmetitaj versoj.

Jam estis tipaj elementoj de la bukolika aŭ paŝtista ĝenro en la eklogoj de Garcilaso de la Vega, kiu estis ĉeestinta ĉe la Akademio Pontaniana de Napolo kaj konis pro tio ege bono la verkaron de tis membro Actius Sincerus, (nome Jacopo Sannazaro). Tiele aperas en la dialogoj de Salicio kaj Nemoroso. Estas paŝtistaj elementoj ankaŭ en la finaj ĉapitroj de Amadizo de Grekio (1530) de Feliciano de Silva, kie oni rakontas kiel la princo Florisel de Nikeo iĝis paŝtisto kaj adoptis la nomon de Laterel Silvestre pro amo al la paŝtistino Silvia. Sed la ĝenro pasis al Hispanio jam formita fare de la sep libroj de la italeca Diana (1559) de la portugalo kiu verkis kastililingve nome Jorge de Montemayor. La verko atingis grandan sukceson kaj oni tradukis ĝin kaj estis imitita en la tuta Eŭropo (ekzemple, la Astrea de Honoré d'Urfé en Francio kaj jam en la 18a jarcento, la Estela de Jean Pierre Claris de Florián, ktp.). La ĝenro klare hispaniĝis pere de la Diana de Alonso Pérez kaj la Diana enamorada (1564) de Gaspar Gil Polo, kiuj estas sekvoj de la verko de Montemayor, la dua el ili kun etoso en la pejzaĝo valencia. En la verko de Gil Polo, krome, oni klopodis la enmeton de nova metriko.

La ĝenro havis multajn sekvantojn en Hispanio. Elstaras ĉefe Los diez libros de Fortuna de Amor de Antonio de Lofraso (1573), El pastor de Fílida (1582) de Luis Gálvez de Montalvo, La Galatea (1585) de Miguel de Cervantes, Desengaño de celos (1586) de Bartolomé López de Enciso, Ninfas y pastores de Henares (1587) de Bernardo González de Bobadilla, El Pastor de Iberia de Bernardo de la Vega (1591), La Arcadia (1598) de Félix Lope de Vega, La constante Amarilis (1607) de Cristóbal Suárez de Figueroa kaj la Siglo de Oro en las selvas de Erifile (1608) de Bernardo de Balbuena, kiu markas revenon al la tradicio italiga de la ĝenro en kastilia lingvo. Estis eĉ religiaj versioj, nome "a lo divino", kiaj Los pastores de Belén, 1612, de Lope de Vega. Poste la ĝenro eniri en krizon.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Juan Bautista Avalle-Arce, La novela pastoril española. Madrid: Istmo, 1975 (2.ª edición, corregida y muy ampliada entre otras cosas con un estudio sobre Bernardo de la Vega y El pastor de Iberia)
  • Francisco López Estrada, libros de pastores en la literatura española Madrid: Gredos, 1974.