La Galatea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kovrilpaĝo de La Galatea (1585), unua verko publikigita de Miguel de Cervantes.

La Galatea estas novelo de Miguel de Cervantes publikigita en 1585 en Alcalá de Henares kun la titolo Primera parte de La Galatea, dividida en seis libros (Unua parto de La Galatea, dividita en ses libroj).

La Galatea estas plej ofte klasigita kiel grava paŝtista novelo. Tia priskribo estas iom limigita. Vere ties roluloj estas paŝtistoj, sed tio estas nur ilo por psikologia studo pri amo, kaj tiu estas la vera celo de Cervantes kiam li verkis ĝin.

La novelo probable ekredaktiĝis kiam Cervantes revenis el sia kaptiteco en Alĝero (decembre 1580). Ĝi ne sukcesis en librovendejoj, ĉefe kompare kun la grandaj sukcesoj de la Diana de Montemayor kaj de la Diana enamorada de Gil Polo. Cervantes dum sia tuta vivo havis tre altan koncepton de sia novelo kaj montris intencon publikigi duan parton, sed li mortis ne farinte ĝin.

La agado okazas en iu loko – inter ideala kaj reala – borde de la rivero Taĵo. Estas ĉefa intrigo kaj kelkaj duarangaj. En la ĉefa, Elicio kaj Erastro estas du paŝtistoj enamiĝintaj de Galatea, belega paŝstistino kiu posedas ĉiujn virtojn de la cervantaj heroinojn: nome discreteco, inteligento, racio, honesteco kaj bonkoreco. Sed Galatea adoras sian spiritan sendependecon kaj ŝi ne volas vidi sin ligita per amaj ligiloj, kaj tiel ŝi suferigos pro malakcepto de la amproponoj de ambaŭ paŝtistoj.

Krom belaj poemoj kaj interesaj kaj distraj novelle intermetitaj en la ĉefa afero (same kiel Cervantes faros poste en El Quijote kaj en Los trabajos de Persiles y Sigismunda) oni trafas en la verko dialektikaj defioj pri la naturo de amo aŭ pri la psikologio amafera. La paŝtista etoso en la novelo de Cervantes reprezentas la idealon al kiu aspiras la homo de la Renesanco.

En la libro VI oni trovas la longan Kanto de Kaliopo: la muo de poezio aperas al la paŝtistoj kaj tio utilas kiel ekskuzo al Cervantes por trudi etendan kanton pre kiu li laŭdas ĉiujn vivajn geniulojn de la tiama hispana poezio. Li mencias kaj laŭdas konatajn figurojn kiel ekzemple Góngora, Lope de Vega, Alonso de Ercilla, Fray Luis de León, Francisco Díaz kaj multaj aliaj.