Jorge de Montemayor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jorge de Montemayor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1519 (1519-11-30)
en Montemor-o-Velho
Morto 26-an de februaro 1561 (1561-02-26) (41-jara)
en Torino
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Portugalio
Profesio
Profesio romanisto • poeto • verkistokantisto
Information icon.svg
vdr

Jorge de Montemayor, George de Monte Mayor, en portugala originale, Jorge de Montemor (Montemor-o-Velho, Portugalio, ĉ. 1520 ? - Piemonto, Italio, ĉ. 1561) estis portugala verkisto de hispana lingvo.

Li adoptis kiel nomo tiun de sia naskoloko, Montemor-o-Velho, proksima al Koimbro. Oni esploris pri ebla juda deveno, sed tion oni ne definitive pruvis. Li estis muzikisto en la kortegoj de Portugalio kaj de Kastilio. Li estis unue je la servo de Maria, fratino de Johano la 3-a de Portugalio kaj estonta edzino de Filipo la 2-a de Hispanio, kiel kantisto. Poste li estis en la kortego de Johanino, infantino de Kastilio, filino de Karlo la 1-a, kiel kantisto unue, kaj poste post la geedziĝo de la infantino kun la princo don Johano de Portugalio, filo de Johano la 3-a, como kantonmentiga funkciulo. Kiam mortis don Johano, en 1554, Montemayor revenis kun la infantino vidvina al Kastilio. Ĉirkaŭ tiam li publikigis sian Cancionero (Kanzonaro, Antverpeno, 1554), kies religiaj versoj malplaĉis al la Inkvizicio. Kun la sekvantaro de Filipo la 2-a li estis en Flandrio, kaj eble ankaŭ en Anglio. La lastaj vivojarojn li pasigis en Piemonto. Oni supozas, ke li estis murdita fare de amiko dum kverelo pro amafero.

Lia plej grava verko estis Los siete libros de la Diana, presita por la unua fojo en Valencio kaj en Milano ĉirkaŭ 1559.[1] Tiu verko, kiu kombinas versojn kaj prozon, estas la unua paŝtista novelo de la literaturo en hispana lingvo kaj ĝi forte influis sur la beletroj de la 16-a jarcento. Li estis tuj tradukita al la franca, al la angla kaj al la germana.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlo Pulsoni, «Minime note sulla prima edizione milanese de la Diana di Jorge de Montemayor», en Quaderni Veneti, 3-2014, pp. 57-63. [1]