Montemor-o-Velho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montemor-o-Velho
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 30140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 171  (2011) [+]
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 8° 41′ U (mapo)40.166666666667-8.6833333333333Koordinatoj: 40° 10′ N, 8° 41′ U (mapo) [+]
Areo 228,96 km² (22 896 ha) [+]
Montemor-o-Velho (Portugalio)
Montemor-o-Velho (Portugalio)
DEC
Montemor-o-Velho
Montemor-o-Velho
Situo de Montemor-o-Velho

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montemor-o-Velho [+]
vdr

Montemor-o-Velho estas portugala vilaĝo en la distrikto Koimbro, kiu apartenis al la iama provinco Beira Litoral kaj al la Centra regiono (Regiono Beiras), kaj nuntempe estas inkluzivita en la subregiono Regiono Koimbra (NUT III), kun ĉirkaŭ 3 100 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de la Municipo Montemor-o-Velho, kiu havas areon de 228,96 km² kaj 26 171 loĝantojn (2011), subdividita en 11 fregezioj. La municipo estas limigita norde de la municipo Cantanhede, oriente de Koimbro kaj Condeixa-a-Nova, sude de Soure kaj okcidente de Figueira da Foz. Ĝi situas je meza alteco de 5 m super la meza marnivelo.

Temas pri unu el la malmultaj teritorie malkontinuaj municipoj en Portugalio. La kazo de Montemor-o-Velho estas unika en la portugala kunteksto, ĉar la malkontinueco de la municipo ŝuldiĝas al la ekzisto, en la sudorienta parto de ĝia teritorio, de tre malgranda enklavo apartenanta al la najbara municipo Soure (fregezio Figueiró do Campo), situanta inter la Montemoraj fregezioj Pereira kaj Santo Varão.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

  • Abrunheira, Verride e Vila Nova da Barca
  • Arazede
  • Carapinheira
  • Ereira
  • Liceia
  • Meãs do Campo
  • Montemor-o-Velho e Gatões
  • Pereira
  • Santo Varão
  • Seixo de Gatões
  • Tentúgal


Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

Montemor-o-Velho estas antikva urbo kies origino datas el Prahistorio, nome de la Neolitiko. Estas dokumentoj pri la kastelo ekde la 9-a jarcento. En 848, Ramiro la 1-a de Asturio ekregis la kastelon de Montemor, sed la definitiva kristana konkero de la areo de Mondego estis entreprenita de la reĝo Fernando la 1-a de Leono, kiu donis la kastelon al la grafo Sesnando. Tiu kastelo nun estas vizitinda kaj bone konservita; de tie estas rigardejo al rizkampoj de la rivero Mondego kaj aliaj kultivkampoj.

La strategia loko de la urbo helpis ĝian disvolviĝon, kaj ĝi ricevis la unuan foruon en 1212. Montemor estis ankoraŭ, dum jarcentoj, tero de infantlando, unue de Sanĉo la 1-a kaj de D. Teresa, poste de D. Afonso la 4-a (1322), de D. Pedro, Duko de Koimbro (1416). En 1472, D. Afonso la 5-a donis la titolon de Markizo de Montemor-o-Velho ak D. João de Portugalio, sed poste Duko de Braganzo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Nossa Senhora dos Anjos kaj de Misericórdia de Tentúgal
  • Kastelo de Montemor-o-Velho, kaj Preĝejo de Santa Maria da Alcáçova
  • Pilorio de Póvoa de Santa Cristina
  • Preĝejoj kaj kapeloj

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]