Piemonto
Piemonto | |
itale Piemonte | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | PMN |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 25 400 km² |
Ĉefurbo: | Torino |
Loĝantaro: | 4 341 375 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 171 loĝ./km² |
Provincoj: | Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Torino, Verbano Cusio Ossola, Vercelli |
Komunumoj: | listo de 1.206 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 01 |
Prezidanto: | Alberto Cirio (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Piemonto (itale Piemonte [pjemonte], kiu signifas piedon de la montoj) estas regiono de nord-okcidenta Italio.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 4 341 375 loĝantoj sur areo de 25 387 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 171 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Torino.
Oficiala lingvo estas la itala lingvo, sed preskaŭ duono de la loĝantaro, pli-malpli 2 milionoj, parolas ankaŭ la piemontan lingvon, kiu estas latinida lingvo fakte pli simila al la franca aŭ okcitana lingvoj ol al la norma itala.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Fakte Piemonto triflanke estas limigata de la Alpoj, alta montoĉeno, kiu enhavas Monvison, kie fontas la rivero Po, la plej longa de Italio. Piemonto samlimas kun Svislando (norde), Aosta Valo kaj Francio (okcidente), Ligurio (sude), Lombardio kaj Emilio-Romanjo (oriente).
La regiono enhavas ok provincojn (Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Vercelli, Verbano Cusio Ossola kaj Torino). Aliaj gravaj urboj estas Moncalieri, Rivoli, Bardonecchia, Susa kaj Ivrea.
La Piemonta ebenaĵo estas fekunda agrara lando, kiu produktas tritikon, rizon, maizon kaj valorajn vinberojn, de kiuj devenas famaj vinoj (precipe en la provincoj de Asti, Torino, Cuneo kaj Alessandria). Tiu regiono enhavas ankaŭ plej gravajn industriajn centrojn, elstare Torino, kie estas la fabriko de aŭtomobiloj FIAT, kaj Ivrea, sidejo de la fabriko de komputiloj Olivetti.
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]Sekvas listo de urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Torino | Provinco Torino | 900 500 loĝ. |
2 | Novaro | Provinco Novara | 102 600 loĝ. |
3 | Alessandria | Provinco Alessandria | 91 700 loĝ. |
4 | Asti | Provinco Asti | 73 900 loĝ. |
5 | Moncalieri | Provinco Torino | 53 300 loĝ. |
6 | Cuneo | Provinco Cuneo | 54 700 loĝ. |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|