Rizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rizo
Viro laboranta en rizokampo
Viro laboranta en rizokampo
Biologia klasado
Regno Plantoj
Filumo: Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Ordo: Poales
Familio: Poaceae
Subfamilio: Ehrhartoideae
Genro: Oryza L. 1753
Specioj
O. barthii

O. glaberrima
O. latifolia
O. longistaminata
O. punctata
O. rufipogon
O. sativa

Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la poacoj. Ĝiaj grajnoj estas la ĉefa cereala nutraĵo por duono de la homaro. La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn foliojn kaj unuflorajn spiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20–30 cm longa paniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj.

La vorto "rizo" (de la araba, الروز ar-rūz; siavice de la greka, ὄρυζα oryza​)[1] referencas ĉefe la semon de la plantospecio "Oryza sativa" (azia rizo aŭ simple rizo) aŭ de "Oryza glaberrima" (afrika rizo). Temas pri cerealo konsiderata baza manĝaĵo en multaj kuirartoj de la mondo.[2]

La rizo estas la dua cerealo plej produktita en la mondo (741,5 milionoj da tunoj), malantaŭ maizo (1 000 milionoj de tunoj) kaj antaŭ tritiko (713 milionoj da tunoj).[3][4] Ĉar maizo estas produktita ankaŭ por multaj aliaj celoj krom la rekta konsumo fare de homoj, oni povus diri, ke rizo estas la plej grava cerealo en la homa manĝado kaj ke ĝi kontribuas tre efike al la kaloria postularo de la nuntempa homa dieto; ĝi estas fonto de unu kvinono de la kalorioj konsumitaj en la mondo.[5] Ekde 2008, oni faris porciumadon en kelkaj landoj pro la multekosteco de rizo.[6]​ En landoj kiel Bangladeŝo kaj Kamboĝo ĝi povas estis preskaŭ tri kvaronojn de la manĝobezonoj de la loĝantaro.[7] Oni rezervas multajn hektarojn al la kultivo de rizo en la mondo. Oni scias, ke 95 % de tiu kultivo etendiĝas inter la paraleloj 53º, norda latitudo, kaj 35º, suda latitudo.

La tradicia metodo de kultivo de rizo estas la inundado de la rizkampoj, dume aŭ poste de la plantado de la plantetoj. Tiu sipla metodo postulas zorgegan planadon, sed malpliigas la kreskon de fiherboj malpli fortikaj kiuj ne kreskiĝas kiam ili estas ene de akvo kaj tio ankaŭ malhelpas la infektojn. Eĉ se la inundado ne estas nepra por la kultivo de rizo, ĉiuj aliaj metodoj de irigacio postulas multe pli grandajn baraktojn por atingi efektivan kontrolon de la fiherboj kaj de aliaj plagoj dum la periodos de kresko kaj devigus ankaŭ diferencan traktadon pri la sterkigo de la grundo.

Rizo, kiu estas unukotiledona planto, estas kultivata normale kiel unujara planto, kvankam en la tropikaj mondoregionoj ĝi povas survivi kiel plurjara planto kaj povas produkti rikolton pere de burĝonoj eĉ ĝis dum tri dek jaroj.[8]​ La kultivo de rizo estas bone adaptata al landoj kaj mondoregionoj kie laborforto estas malmultekosta kaj krome estas alta pluvokvanto aŭ akvodisponeblo, ĉar temas pri kultivo kun grandaj postuloj kaj de laboristaro kaj de akvo. Kvankam la praaj specioj estas indiĝenaj de Azio kaj de kelkaj partoj de Afriko, jarcentoj de komerco kaj eksportado faris rizon tre komuna kultivaĵo en multaj kulturoj en la tuta mondo. Ĉiuoakze la preciza deveno de la rizo estas ankoraŭ celo de polemiko inter esploristoj; ĉefe oni diskutas ĉu temas pri ĈinioHindio.

Botaniko[redakti | redakti fonton]

Oryza sativa.

Rizo (Oryza sativa) estas unukotiledona planto apartenanta al la familio de Poacoj (graminacoj).

La radikoj estas maldikaj, fibrohavaj kaj fasko-formaj. Ĝi posedas fakte du tipojn de radikoj: nome tiuj semofunkciaj kiuj kreiĝas de la radiketo kaj estas de portempa naturo, kaj kromaj duarangaj radikoj kiuj havas liberan branĉiĝon kaj formiĝas el la malsupraj nodoj de la nova tigo. Tiuj lastaj anstataŭas la semofunkciajn radikojn.

La tigo formiĝas de alternaj nodoj kaj internodoj. Ĝi estas cilindra, nodohava kaj estas de 60 ĝis 120 cm longa. La folioj estas alternaj, guŝigaj, kun liniforma, akuta, longa kaj ebena limbo. En la kuniĝejo de la ingo kaj la limbo troveblas membraneca, duklinga kaj elstara ligulo, kiu havas en la maldupra bordo serion de longaj kaj silkecaj skiroj. La floroj estas verdblankecaj kaj estas disponitaj laŭ spiketoj kies aro konstituas grandan kaj finan paniklon.

Tiparo[redakti | redakti fonton]

Rizo de mezgranda grajno: bomborizo.
Integrabruna rizo.

Ekzistas ĉirkaŭ dek mil variaĵoj de rizo. Ĉiuj tiuj formas parton de unu de la du subspecioj de Oryza sativa,[9] la variaĵo indika, kiu kutime kultivatas en la tropikoj, kaj la japana, kiu troveblas kaj en la tropikoj kaj en la zonoj de modera klimato karakterizata pro sia alta enhavo en amelo de la tipo de amilozo (glurizo). Ĝenerale, ju pli da amilozon enhavas rizgrajno, des pli da temperaturon, akvon kaj tempon ĝi postulas por sia boligado.

La plej granda parto de rizoj estas dekomence «poluritaj» por liberigi ilin el la ŝelo kiu protektas ilin (kiu iĝas brano), kaj tiel oni nuligas la oleojn kaj enzimojn de la rizo. La rezulto estas rizgrajno kiu restas stabila dum monatoj.

Kategorioj laŭ formo[redakti | redakti fonton]

La kutima kategoriigo de la kuirrizoj estas jenaj:

  • Rizo de mallonga grajno: de aspekto preskaŭ sfereca, kiu kutime troveblas en Japanio, en Norda Ĉinio kaj en Koreio. Estas ege taŭga por la prilaborado de suŝio ĉar la grajnoj restas unuigitaj eĉ je media temperaturo.
  • Rizo de mezlonga grajno: kiu posedas longon inter du ĝis tri fojojn de sia dikeco. Ĝi enhavas malpli da amilozo ol la rizoj de longa grajno. Ĝi estas la plej uzita en la hispana kuirarto (nome ĝi estas la «bomborizo» uzita en la paelo). Ĝi estas tiukadre amplekse uzita en Latinameriko kie la plej grandaj produktantoj kaj konsumantoj en tiu mondoregiono estas Brazilo, Kolombio, Peruo, Ekvadoro, Argentino kaj Ĉilio; Krome ĝi estas uzata en la kuirarto de Kubo, Puertoriko kaj Dominika Respubliko, kie ĝi estas manĝaĵo de ĉiutaga konsumado. Ĝi estas uzata en la valencia kaj en la itala kuirartoj (risotto).
  • Rizo de longa grajno: kiu posedas longon inter kvar ĝis kvin fojojn de sia dikeco. Ĝi posedas altan kvanton de amilozo kaj pro tio ĝi postulas proporcion relative altan de akvo por sia kuirado. Ĝi estas tre uzita en la ĉina kaj hindia kuirartoj kaj estas la plej vendita en Usono. Ĝi estas tre ofte konsumata ankaŭ en Kanarioj kaj Venezuelo, speciale formanta parton de plado nomita "pabellón criollo" aŭ kiel akompanaĵo de pladoj de viando, koko aŭ fiŝo.
  • Natura rizo: devena de la genro Zizania, kiu estas uzita en manĝado kaj devenas kaj de natura kolektado kaj de kultivo. Ĝi posedas longan grajnon kiu povas atinfi preskaŭ 2 cm de longo.
  • Integra rizo: estas senŝeligita rizo, al kiu oni forigis nur la eksteran ŝelon aŭ glumon, nemanĝeblan. Ĝi konservas la integran ĝermon kun la tavolo de brano kiu ŝirmas ĝin, kio havigas helbrunan koloron.

Kategorioj laŭ koloro/aromo/tuŝsento[redakti | redakti fonton]

Nekuirita glurizo el Tajlando.
  • Glurizo: nomita ankaŭ dolĉa aŭ glueca rizo. Estas, kiel ĝia nomo sugestas, glueca post boligado kaj la grajnoj restas unuigitaj. Ĝi bezonas malmultan akovkvanton kaj tendencas disiĝi de oni kuiras ĝin troe. Ĝi estas uzata en la prilaborado de dolĉaj pladoj kun bazo de rizo en Azio. La grado de adhereco kiun posedas rizgrajno estas mezurata laŭ ĝia enhavo de amilozo.
  • Aroma rizo: estas grupo de rizoj de longa/mezlonga grajno kiu estas karakterizata pro posedo de aromo rezulta el koncentriĝo de volatilaj organikaj komponaĵoj.[10] Tiu tipo enhavas la plej grandan parton de la rizo de Barato kaj Pakistano, ekzemple la jasmena rizo nomita ankaŭ basmati (bonodora, en urdua lingvo).
  • Pigmenta rizo: rizo kies brano posedas pigmentojn kun formo de antocianinoj kiuj havigas kolorojn tiajn kiaj purpura aŭ ruĝa. En tiu tipo de rizo, kiam oni forigas la branon el la grajno, la koloro malaperas.

Kategorioj laŭ la industria traktado[redakti | redakti fonton]

Integra rizo.

Antaŭ estis komercigita, la rizo povas ricevi kelkajn traktadojn:[11]

  • Vaporigita rizo: al kiu oni forigis la branon pere de akvo laŭ milda boligado. Tiu tipo de rizo havas kelkajn avantaĝojn ĉar la vitaminoj de la brano disiĝas en la endospermo, pro kio ĝi estas laŭnutre pli kompleta. La antaŭboligado malmoligas la grajnon kio rezultas en la fakto ke ĝi ne rompiĝas dum kuirado. La amelo de la rizo antaŭboligita gelateniĝas. Tiu traktado estas tradicia en Barato kaj Pakistano.
  • Antaŭboligitarapida rizo: kiu estas antaŭe antaŭboligita kaj fendigita por para faciligi la definitivan boligadon, kiu estas de ĉirkaŭ kvin minutoj anstataŭ de ĉirkaŭ du dek.

Nutrotrajtoj[redakti | redakti fonton]

Amelo de rizo vidata per mikroskopo.

Rizo posedas pli da lizino ol tritiko, maizo kaj sorgo.[2] Ĝi enhavas grandajn kvantojn da amelo[12] en formo de amilozo (kiuj koherigas la grajnojn). La alia enhavo de amelo en rizo, post la amilozo, estas la amilopektino. La rizo purigita, kaj jam liberigita el sia brano, kutime havas malpli da dieta fibro ol aliaj cerealoj kaj tial ĝi estas plej digestohelpa.[13] Ĝi povas esti subtena manĝaĵo, spite sian malaltan enhavon de riboflavino kaj tiamino, kaj havigas pli grandan kvanton de kalorioj kaj pli da proteinoj per hektaro ol tritiko kaj maizo. Pro tiu tialo kelkaj esploristoj trovis rilatojn inter la kresko de la loĝantaro kaj la ekspansio de ĝia kultivado.[14]

La rizo posedas altan pozicion inter cerealoj, ĉar oni konsideras sian energian havigon en kalorioj, same kiel en proteinoj. La biodiverseco metas ĝin en 66 %, kvankam ĝi posedas malmultajn proteinojn kompare kun aliaj cerealoj.

La rizo ne enhavas glutenon, pro kio ĝi estas taŭga por la konsumado fare de personoj kiuj suferas misordojn ligitajn kun glutenoj, kiaj la celiakio kaj la neceliakia sensiveco al gluteno.[15]

Ĵusa studo de Kolegio de Kemiaj Sciencoj de Srilanko[16] asertas, ke la rizo perdas grandan kvanton de kalorioj se frostigita post kuirita.

Rizo-kultivado[redakti | redakti fonton]

Rizkampo en Angkor, Kamboĝo.

Rizo-kultivado (rizkampoj) estas taŭga en landoj kun multa pluvo kaj malmultekosta laboro, ĉar ĝi bezonas multan akvon kaj estas tre laborige ĝin kultivi. Tamen ĝi povas kreski preskaŭ ĉie, eĉ sur krutaj monto-inklinoj.

Ofte rizo kultiviĝas en plataj marĉaj terenoj prizorgitaj por sekurigi idealan akvo-profundon (tipe 15 cm). Rizo-terenoj ankaŭ foje uziĝas por la produktado de manĝeblaj fiŝoj kaj ranoj. La bienistoj profitas de la facileco de la rizo-plato kreski en akvo-medio: la akvo en rizo-terenoj malhelpas la danĝeran kreskadon de trudherboj ĉe la kulturejo. Kiam la rizo-planto establiĝas en la tereno, la akvo povas finfine esti ĉerpita por preparado de rikolto. La marĉaj terenoj grandigas la produktadon, kvankam la rizon ankaŭ eblas kultivi en ne-marĉa, seka tero (inkluzive de teraso-formaj deklivoj) helpe de superreguliloj por mortigo/inhibo de kresko de trudherboj.

La historio de la riz-kultivado estas longdaŭra kaj komplika. La sciencistoj pli malpli interkonsentas, bazite sur arkeologiaj kaj lingvaj pruvaĵoj, ke la rizo Oryza sativa estis aldomigita por la unua fojo en la baseno de la rivero Jangzio en Ĉinio antaŭ inter 13 500 kaj 8 200 jaroj.[17][18][19][20] Ekde tiu unua fojo de kultivado, migradoj kaj komerco etendis la rizon tra la tuta mondo, unue tra plej grandaj partoj de Azio, kaj poste transe, finfine alvenante al Ameriko kadre de la Kolumba interŝanĝo. La nuntempe malpli uzata Oryza glaberrima estis aldomigita sendepende en Afriko antaŭ inter 3000 kaj 3500 jaroj.[21] Aliaj tipoj de naturaj rizoj estis kultivitaj ankaŭ en aliaj mondoregionoj, kiel ĉe Ameriko.

Ekde sia ekspansio, la rizo iĝis tutmonda rikolto grava por la certigo de manĝoliverado kaj ankaŭ por la kuirarta kulturo en la tuta mondo. Lokaj variaĵoj de Oryza sativa rezultis en pli ol 40 000 kultivaroj diverstipaj. Ĵusaj ŝanĝoj en la agrikulturaj praktikoj kaj en la metodoj de vegetala plibonigo, parte ĉe la verda revolucio kaj la aligo de agrikulturaj novaj teknologioj rezultis en pliiĝanta produktadon en lastaj jardekoj, kun apero de novaj riztipoj, kiel la orkolora rizo, modifita genetike por aldono de beta-karoteno.

Produktaj landoj[redakti | redakti fonton]

La plej produktaj landoj troviĝas en Orienta kaj Sud-orienta Azio. La unua produktanto ekster tiuj regionoj estas Brazilo.

Laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)[22], la produkado en 1992 kaj en 2012 estis la jenaj (en milionoj da tunoj; ordo laŭ 2012, landoj kun produktado pli granda ol 5 Mt en 2012):

Rizterasoj en la ĉinia provinco Junano.
Rizterasoj en Orienta Timoro.
Rizproduktaj regionoj en la mondo.
Lando 1992 (Mt) 2012 (Mt) Loko (2012)
Ĉinio 186,2 204,2 1
Barato 109,0 157,8 2
Indonezio 48,2 69,1 3
Bangladeŝo 27,4 50,5 4
Vjetnamio 21,6 43,7 5
Tajlando 19,9 37,5 6
Birmo 14,8 28,1 7
Filipinoj 9,5 18,0 8
Brazilo 10,0 11,6 9
Japanio 10,5 10,7 10
Pakistano 4,7 9,4 11
Kamboĝo 2,2 9,3 12
Usono 8,1 9,1 13
Sud-Koreio 7,3 5,9 14
Egiptio 3,9 5,9 15
Nepalo 2,6 5,0 16

Preparado kiel manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

Butana ruĝa rizo kun koko kaj spinaco.

Unue la grajnoj de la riza planto estas muelitaj por forigi la eksterajn ŝelojn, kio kreas branhavan rizon. Tiu proceso povas esti daŭrigata por forigi la ĝermon kaj reston de la ŝelo, tiel kreante blankan rizon. La rizosemoj ofte estas vaporigataj aŭ boligataj ĝis molaj kaj manĝeblaj, kaj poste ili povas esti frititaj en legoma oleobutero.

Blankan rizon oni povas mueli en farunon, kiu ofte konvenas por personoj kiuj sekvas senglutenan dieton. La faruno estas uzata en multaj trinkaĵoj kiel rizlakto kaj sakeo. La rizfaruno fariĝas kaj el blanka rizo kaj la nerafinita rizo. Por fari la farunon, oni forigas la rizŝelon kaj la rizo kruda estas muelita tre fajne por akiri la rizpulvoron aŭ rizfaruno. Ĝi uziĝas por fari kelkajn receptojn, aŭ miksiĝas kun tritikfaruno, milio aŭ aliaj cerealoj por ellabori aliajn. Kelkfoje oni aldonas sekajn fruktojn aŭ senhidratigitajn legomojn por aldoni aliajn gustojn kaj nutraĵojn. Multaj pladoj ellaboriĝas kun rizfaruno, inkluzive de la rizvermiŝelo kaj japanaj kaj filipinaj desertoj.

La blanka rizo estas tiu rizo senigita je la glumo (ŝelo), la brano kaj la ĝermo. Tiu ĉi procezo fariĝas por eviti la malboniĝon de la rizo kaj plilongigi ĝian vivon. Post ĝi, la grajnoj estas poluritaj, kaj restas kun blanka brila aspekto. La polurado forigas grandan parton el ĝiaj nutraj proprecoj. Dieto baziĝanta sur blanka rizo ne riĉigita povas okazigi neŭrologiajn malsanojn kiaj beribero, pro manko de tiamino (vitamino B1). La blanka rizo ofte estas reriĉigata de restaĵoj de la antaŭa polurado. En Usono la reriĉigado kun la vitaminoj B1 kaj B3, kaj fero estas devigo.

Rizobrano (nomata nuka japanlingve) estas valora varo en Azio, kaj estas uzata por multaj ĉiutagaj bezonoj. Oni povas ekstrakti el la brano sanan oleon. Alia uzo estas fari specon de piklataj legomoj.

Kiel krevmaizo kaj aliaj grenoj, rizo povas esti pufata. Por krevi rizon, oni devas varmigi la grajnojn en malalt-prema ujo. Dum varmado, la akvo de ĉiu grajno plivolumeniĝas, sed estas entenata pro la perikarpo de la grajno. Kiam la premo en la grajno rompas la perikarpon, la grajno pufas.

Pladoj[redakti | redakti fonton]

Bengala "pulao" (pilafo), populara plado en la barata kuirarto.

PaeloPaeljo (hispane kaj katalune/valencie: paella) estas tipa plado el Valencio, farita el rizo kun legomoj, viando kaj/aŭ mariskoj. La plado tiel populariĝis en la cetero de Hispanio, ke ĝi fariĝis kvazaŭ nacia plado, kaj ĝi tre populariĝis ankaŭ kiel tipa plado por turistoj.

Pilafo estas orienta manĝo el rizo bolita en akvo, miksita kun ruĝa pipro kaj rostita viando kokina, porka aŭ ŝafa. Ĝi estas kutima en la tuta regiono de nordokcidenta Azio kaj de orienta Eŭropo, kaj en la multaj lingvoj de tiuj regionoj havas diversajn, similajn nomojn kun la konsonantoj p - l - f/v/ŭ.

La Rizoto (en la itala Risotto varianto de riso, ‘rizo’) estas tradicia plado de la itala kuirarto surbaze de la rizo. Oni kuiras ĝis aldonante laŭgrade buljonon al rizo, kun aliaj ingrediencoj kiuj varias laŭ la specifaj receptoj de risotto. Fromaĝo (kutime parmezano) estas unu el plej oftaj ingredienco de la plado. La origina recepto baziĝas sur nur 4 ingrediencoj, nome rizo, cepo, buljono kaj safrano.

Laktorizo aŭ "rizo kun lakto", estas tipa deserto de la kuirarto de multaj landoj kuirita per malrapida boligado de rizo en lakto kun sukero. Ĝi estas proponita ĉu varma ĉu malvarmigita kaj oni foje aldonas cinamon, vanilon aŭ citronŝelon por havigi aromojn.[23]

Rizpapero estas speco de kuko kies ĉefa ingredienco estas rizo kaj kiu estas sekigita maldika elriza papero; por ke ĝi estu manĝita, ĝi povas esti bakita krakece (en la Nordo kaj Sudo de Vjetnamio ĝi estas nomita kradita rizpapero) aŭ trempita en akvon por fari printempajn rulojn. Ĝi ankaŭ estas ingredienco por fari tre tipan vjetnaman pladon nomatan printempaj bulkoj aŭ banh da nem.

Nutra informo[redakti | redakti fonton]

Preparado de paelo.
En 100 g de
kuirata rizo
Sovaĝa Blanka
mezgrajna
Bruna
mezgrajna
Energia kontribuaĵo 423 kJ 544 kJ 469 kJ
el kiu: karbonhidrato 352 kJ 499 kJ 407 kJ
el kiu: graso 11,9 kJ 7,4 kJ 29,1 kJ
el kiu: proteino 59,3 kJ 38,1 kJ 33,1 kJ

Rizo enhavas malgrandajn nivelojn de saturataj grasoj, kolesterolo, kaj natrio. Ĝi estas bona fonto de mangano.

Fonto: http://www.nutritiondata.com (anglalingva)

Modifado[redakti | redakti fonton]

Genetike modifita rizo[redakti | redakti fonton]

Saneco[redakti | redakti fonton]

Komparo de la orkolora rizo (dekstre) kun la tradicia blanka rizo (maldekstre).

"Ora Rizo", "Orkolora Rizo" aŭ angle Golden Rice, estas rizo, genetike modifita de germanaj profesoroj Ingo Potrykus kaj Peter Beyer ĉe la svisa Federala Instituto de Teknologio. Tiu ĉi rizo estas riĉigata je vitamino A, kaj, laŭ la inventintoj, povas agi kontraŭ la blindeco kiu afliktas ĉiujare kelkan duon-milionon da homoj, pro manko de tiu vitamino, kaj eviti la unu ĝis du milionojn da mortoj ĉiujare pro la sama kialo.

Kontraŭparazitaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉinio, monde la unua rizproduktanta kaj konsumanta lando, volas surmerkatigi GM-an rizon ekde 2006 (laŭ la revuo Science [Scienco]). Temas pri du varioj kiuj estas rezistaj kontraŭ rizpiraloj (larvoj de tineoj), la unua pro genoj transplantitaj el grunda bakterio Bacillus thurigiensis, la dua el negr-okula fabo, aŭ rizfabo (Dolichos umbellatus) (ĉine: 米豆). Dum 2001 ĝis 2003 agroprovoj elmontris 80% malgrandigon de uzo de kemiaj kontraŭparazitaĵoj, pozitivan efikon sur la sano de la agrikulturistoj, kaj plibonigon de produktiveco (de 6 360 kg/ha kontraŭ 6 150 kg/ha por la kutimaj rizvariantoj). Ĉinio jam estas la plej granda produktanto de GM-a kotono, sed tiu estas la unua fojo kiam GM-aj produktaĵoj estas tiele grandskale vendota en la merkato de homa nutrado.

Sengenetike modifita rizo[redakti | redakti fonton]

Akvo- kaj salecrezistado[redakti | redakti fonton]

En decembro 2009 estis sciigita ke esploristoj ĉe la Bangladeŝa Esplorinstituto pri Rizo (angle BRRI) preskaŭ finis siajn laborojn laŭ kreado de tri novaj rizovarioj, kiuj povos supervivi la ĉiujaraj inundoj, kiuj subakvikas pli ol 20 % de la lando (pli ol du milionoj da hektaroj). Dume kutimaj rizovarioj mortas post du- aŭ tritaga restado en akvo, testoj montras, ke la novaj specioj povas supervivi pli longe ol du semajnoj. Tio estas precipe aktuala, se konsiderus tutmondan varmiĝon, kiu povas pligrandigi inundojn. Unu el la varioj, nomata "Swarna-Sub1", jam estis enkondukita sukcese en Barato. La sciencistoj ne uzis genetikan modifadon, enkondukinte inundorezisteman genon en malsamajn rizovariojn tra hibridigaj teknikoj.

Laboro ankaŭ estas farita por evoluigi rizon kiu povos kreski en sala akvo, kio helpos kultivistojn en marbordaj lokoj, kie la leviĝanta marnivelo minacas inundi bienlandon. Laŭ donitaĵoj disponigitaj en septembro 2009, ĝis 20 milionoj da homoj en malalta Bangladeŝo estas minacataj de la leviĝanta marnivelo en la 2010-aj jaroj.

Projekton partoprenis sciencistoj el multaj landoj, kiuj kune laboras tra la Internacia Esplorinstituto pri Rizo en la Filipinoj. Financis la projekton la Fonduso Bill kaj Melinda Gates.[24]

En arto kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Silvana Mangano kiel laboristino en rizkampo en la filmo Riso amaro (Amara rizo).
  • Arroz y tartana (Rizo kaj kaleŝo) estas romano de la hispana verkisto Vicente Blasco Ibáñez publikigita en 1894. Verkita dekomence kiel felietono por la ĵurnalo El Pueblo, kiun li mem direktoris, ĝi aperis poste kiel libro. Temas pri la unua ĝenriama romano de la aŭtoro, kun priekonomia agado okazanta en la regiono Valencilando; la elekto de la titolo rilatas al la tieaj ĉefa produktado kaj vehiklo de mezriĉaj kamparanoj.
  • Riso amaro (Amara rizo) estas itala blanknigra filmo reĝisorita en 1949 de Giuseppe de Santis, kaj ĉefrolulita de Vittorio Gassman kaj Silvana Mangano kun Raf Vallone kaj Doris Dowling. Konsiderata majstroverko de la novrealismo de Giuseppe de Santis, Riso amaro sukcesis en Eŭropo kaj Ameriko, per sia mikso de politika enhavo kaj melodramo, nigra kinarto kaj antropologia dokumento, krom erotismo, malofta en la epoko, de la juna kaj korpobela Silvana Mangano.​ Ĝi estis elektita por la Festivalo de Cannes de 1949​ kaj nomumita por Oskar-premio al la plej bonkvalita scenaro en 1950. Plej granda parto de la scenoj estis filmitaj en rizkampoj de la nordokcidenta itala Provinco Verĉelo kaj la ĉefa roluloj estas riz-laboristinoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Rizoplantejo proksime Mantuo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En etymonline Alirita la 29an de Decembro 2022.
  2. 2,0 2,1 Kiple, Kenneth F; Kriemhild Conee Ornelas (2000). Cambridge World Encyclopaedia of Food, Volume I, Animal, Marine and Vegetable Oils. Cambridge University Press:, Cambridge, England. pp. 375-379.
  3. «ProdSTAT». FAOSTAT. Konsultita la 7an de Aprilo 2009.
  4. «Sustainable rice production for food security». Arkivigite je 2021-03-09 per la retarkivo Wayback Machine Food and Agriculture Organization of the United Nations. 2003.
  5. Smith, Bruce D. (1998). The Emergence of Agriculture (1a eldono). Novjorko: W H Freeman & Co. ISBN 0716750554.
  6. BBC World Service - News - Global rice shortage Alirita la 29an de Decembro 2022.
  7. McGee, Harold (2004). On Food and Cooking: The Science and Lore of the Kitchen (en angla) (reviziita eldono). Novjorko: Scribner. p. 472. ISBN 0684800012.
  8. «The Rice Plant and How it Grows». International Rice Research Institute. Arkivita el la originalo la 6an de Januaro 2009.
  9. McGee, Harold (2004). On Food and Cooking: The Science and Lore of the Kitchen (en angla) (reviziita ekdono). Novjorko: Scribner. p. 472. ISBN 0684800012.
  10. G. Buttery, Ron; Jean G. Turnbaugh, Louisa C. Ling (1968). «Contribution of volatiles to rice aroma». J. Agric. Food Chem. 36 (5): 1006-1009. doi:10.1021/jf00083a025.
  11. «Fundación Eroski: ARROZ EN SU PUNTO». Arkivita el la originalo la 19an de julio 2013. Konsultita la 31an de januaro 2010 kaj la 30an de decembro 2022.
  12. «arroz». Diccionario de la lengua española. Konsultita la 4an de novembro 2014 kaj la 30an de decembro 2022. «1. m. Planta anual propia de terrenos muy húmedos, cuyo fruto es un grano oval rico en almidón. »
  13. Hegsted, DM (1969). «Nutritional value of cereal proteins in relation to human needs». Protein-Enriched Cereal Foods for World Needs.
  14. Lu, J.J.; T.T. Chang (1980). «Rice in its temporal and spatial perspectives». En Rice: Production and Utilization.
  15. Penagini F, Dilillo D, Meneghin F, Mameli C, Fabiano V, Zuccotti GV (18a de Novembro 2013). «Gluten-free diet in children: an approach to a nutritionally adequate and balanced diet». Nutrients (Revisión) 5 (11): 4553-65. PMC 3847748. PMID 24253052. doi:10.3390/nu5114553.
  16. Las calorías del arroz pueden reducirse mediante la congelación, según un estudio Alirita la 30an de decembro 2022. Ankaŭ ĉe New low-calorie rice could help cut rising obesity rates Alirita la 30an de decembro 2022.
  17. Normile, Dennis (1997). «Yangtze seen as earliest rice site». Science 275 (5298): 309-310. S2CID 140691699. doi:10.1126/science.275.5298.309.
  18. Vaughan, DA; Lu, B; Tomooka, N (2008). «The evolving story of rice evolution». Plant Science 174 (4): 394-408. doi:10.1016/j.plantsci.2008.01.016.
  19. Harris, David R. (1996). The Origins and Spread of Agriculture and Pastoralism in Eurasia. Psychology Press. p. 565. ISBN 978-1-85728-538-3.
  20. Zhang, Jianping; Lu, Houyuan; Gu, Wanfa; Wu, Naiqin; Zhou, Kunshu; Hu, Yayi; Xin, Yingjun; Wang, Can et al. (17a de decembro 2012). «Early Mixed Farming of Millet and Rice 7800 Years Ago in the Middle Yellow River Region, China». PLOS ONE 7 (12): e52146. Bibcode:2012PLoSO...752146Z. PMC 3524165. PMID 23284907. doi:10.1371/journal.pone.0052146.
  21. Choi, Jae Young (7a de marto 2019). «The complex geography of domestication of the African rice Oryza glaberrima». PLOS Genetics 15 (3): e1007414. PMC 6424484. PMID 30845217. doi:10.1371/journal.pgen.1007414. Konsultita la 29an de septembro 2020.
  22. Faostat - Browse Data - Rankings - Countries by Commodity - Rice, paddy Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine angle (ankaŭ france,hispane)
  23. Receta: Arroz con Leche Colombiano Alirita la 30an de Decembro 2022.
  24. Bangladeŝo testas novan rizospecion[rompita ligilo] esperante

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Wilhelmy: Reisanbau und Nahrungsspielraum in Südostasien, Verlag Ferdinand Hirt, Kiel 1975, ISBN 3-554-60105-5.
  • P. Anping: Notes on new advancements and revelations in the agricultural archaeology of early rice domestication in the Dongting Lake region. In: Antiquity. 72, 1998, S. 878–885.
  • Gary W. Crawford, Chen Shen: The origins of rice agriculture: recent progress in East Asia. In: Antiquity. 72/4, 1998, S. 858–866.
  • Dorian Fuller: An agricultural perspective on Dravidian historical linguistics: archaeological crop packages, livestock and Dravidian crop vocabulary. In: Peter Bellwood, Colin Renfrew: Examining the farming/language dispersal hypothesis. Cambridge 2002, S. 191–213.
  • Ian Glover, Charles Higham: New evidence for early rice cultivation in South, Southeast and East Asia. In: Don R. Harris (eld.): The origins and spread of agriculture and pastoralism in Eurasia. London 1996, S. 413–441.
  • Charles Higham: The transition to rice cultivation in Southeast Asia. In: T. D. Price, Ann Gebauer (Hrsg.): Last hunters, first farmers. Santa Fe 1995, S. 127–156.
  • Charles Higham, Tracey Lu: The origins and dispersal of rice. In: Antiquity. 72/4, 1998, S. 867–877.
  • Charles Higham: Languages and Farming dispersals: Austroasiatic languages and Rice cultivation. In: Peter Bellwood, Colin Renfrew: Examining the farming/language dispersal hypothesis. Cambridge 2002, S. 223–232.
  • Franklin H. King: 4000 Jahre Landbau in China, Korea und Japan. Edition Siebeneicher, München 1984, ISBN 3-922201-05-9.
  • Zh. Juzhong, W. Xiangkun: Notes on the recent discovery of ancient cultivited rice at Jiahu, Henan Province. In: Antiquity. 72/4, 1998, S. 897–901.
  • MacNeish u. a.: Second annual Report of the Sino-American Jianĝi origin of Rice project (SAJOR). Andover, USA 1997.
  • International Rice Genome Sequencing Project, The map-based sequence of the rice genome. En: Nature. 436, S. 793–800 (11. August 2005) (reta teksto)
  • Kuenzer, C. kaj K. Knauer, 2013: Remote Sensing of Rice Crop Areas – A Review. International Journal of Remote Sensing, 34:6, 2101-2139, COI:10.1080/01431161.2012.738946
  • Watson, Andrew (1983). Agricultural innovation in the early Islamic world. Cambridge University Press. ISBN 0-521-06883-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Plurlingvaj[redakti | redakti fonton]

Anglalingvaj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arroz en la hispana Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.