Diskuto:Rizo
Kio estas bezenoj? Ĉu devas esti bezonoj?--Verdulo 17:45, 22. Jul 2005 (UTC)
- Jes. Mi mistajpis! :) --Yekrats 17:50, 22. Jul 2005 (UTC)
Greno, grajno kaj cerealoj[redakti fonton]
Tre nebula aperas tiu prezento pri rizo: "Rizo estas .....Ĝiaj grenoj estas la ĉefa cerealo por duono de la homaro." Kio estas la "grenoj de rizo" ? Ĉu la grajnoj ? (PIV Greno=grajnoj de tiuj plantoj) Se jes, ĉu grajnoj konsistigas cerealon ? Mi demandas: Ĉu lamas la frazo, ĉu mi absolute neniam komprenos botanikon. (Ĉu eble ambaŭ...)--Ssire 14:40, 1. Maj 2007 (UTC)
legindeco[redakti fonton]
Kio estas leginda en tiu ĉi artikolo? Laŭ mia opinio ĝi apartenas al miloj da aliaj, kiuj ne havas ŝablonon {{Leginda}} kaj kiuj estas multfoje eĉ "pli legindaj" kaj eĉ pli detale verkitaj. Zuazua 12:26, 25. Dec 2009 (UTC)
- Mi samopinias. Oni necesas revizii niajn legindajn kaj elstarajn artikolojn por ke ne konfuzu esperantistojn kaj ne elvoku mokojn de neesperantistoj. --RG72 07:11, 21. Jan 2010 (UTC)
- Ĝi estis certe leginda sed nun ĝi ne plu estas. Eble ni konus eki purigi kaj forigi tie la linion "Leginda" --pino 20:45, 21. Jan 2010 (UTC)
- Kelkajn jarojn poste oni reviziis, ampleksigis la artikolon super 30 000 bitokoj, kaj ŝajne nun ĝi restas leginda.--kani (diskuto) 13:52, 30 dec. 2022 (UTC)