Poacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Poaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Poacoj
Troveblo de fosilioj: Kretaceo - ĉi-epoke
Triticum aestivum
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: poaloj Poales
Familio: poacoj Poaceae
Barnhart [1]
poo Poa
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Pokrój (wiechlina zwyczajna i roczna)

La poacoj[2]veraj herboj (latine Poaceae, pli frue konataj kiel Graminae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo poaloj (Poales). Ĝi enhavas pli ol 700 genrojn kaj ĉirkaŭ 11500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas poo[2].

Tiu granda planta familio ampleksas ĉirkaŭ 20% de la tera vegetaĵo. Ĝi estas la plej grava por la homa ekonomio, vivo, entenas gazonajn kaj furaĝajn herbojn. La ĉefaj grenoj kreskas ĉie en la mondo. La bambuo en Azio estas ofte uzata por konstruado.

La agrikulturaj poacoj kulturataj por produktado de nutraĵoj nomiĝas cerealoj. Cerealoj signifas la ĉefan kaloriofonton por la homaro, ekzemple rizo en Barato kaj la Orienta Azio, maizo en Meksiko, kaj tritiko kaj hordeo en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Diagramoj de la tipaj spiketo kaj floro

La gresoj ĝenerale havas la sekvajn trajtojn:

  • tipe kava tigo (nomata kulmo), ŝtopita, dividita ĉe nodoj. (esceptoj: maizo, milio, kiuj havas malkavan tigon)
  • moltigaj plantoj, escepte de bambuso, kies tigo ligneciĝas
  • folioj, ekkreskintaj ĉe nodoj, alterne starantaj duvice’' aŭ malofte spirale, kaj ili havas paralelaj vejnoj.
  • La folioj formas sube ingon ĉirkaŭbrakumantan la tigon kaj platon kun ĝenerale glata rando; la oreleto (ligule) troviĝas inter la tigo kaj plato.
  • Floroj estas malgrandaj, mankas iliaj petaloj, kaj ili grupiĝas en spiketoj aranĝitaj en paniklo, grapolo, spikokapo; la floroj estas vento-polenitaj. Lodiklojn permesas fermon kaj malfermo de la glumetoj.
  • Frukto estas kariopso (ankaŭ nomata grajno).

Estas po du glumoj por unu spiketo, la malsupra (ĝenerale pli granda) kaj la supra. Estas po du glumetoj por unu floro. La malsupra, kiu estas pli eta estas ankaŭ nomita paleo.

Fotosintezo[redakti | redakti fonton]

Ene klado PACCMAD, evoluis plurfoje vojoj de C4-tipa fotosintezo. [4]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio aperis antaŭ proksimume 95 milionoj da jaroj en Gondvano.

La familio enhavas ĉirkaŭ 11 000 speciojn en ĉirkaŭ 700 genroj. Estas 13 subfamiloj kaj 2 ĉefaj kladoj (BEP kaj PACCMAD).

Poaceae

Anomochlooideae




Pharoideae




Puelioideae



BEP


Pooideae



Bambusoideae




Ehrhartoideae



PACCMAD


Aristidoideae





Panicoideae



AruM

Arundinoideae



Micrairoideae





Danthonioideae



Centothecoideae



Chloridoideae










Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (11 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Poaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 poo en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Poaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2020-05-11.
  4. angle Aliscioni kaj al (2012). „New grass phylogeny resolves deep evolutionary relationships and discovers C4 origins“, New Phytologis. doi:10.1111/j.1469-8137.2011.03972.. 
  5. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  6. egilopo en PIV ĉe vortaro.net
  7. agropiro en PIV ĉe vortaro.net
  8. agrostido en PIV ĉe vortaro.net
  9. airo en PIV ĉe vortaro.net
  10. alopekuro en PIV ĉe vortaro.net
  11. amofilo en PIV ĉe vortaro.net
  12. andropogono en PIV ĉe vortaro.net
  13. antoksanto en PIV ĉe vortaro.net
  14. arundo en PIV ĉe vortaro.net
  15. aveno en PIV ĉe vortaro.net
  16. bambuzo en PIV ĉe vortaro.net
  17. brizo en PIV ĉe vortaro.net
  18. bromuso en PIV ĉe vortaro.net
  19. kalamagrostido en PIV ĉe vortaro.net
  20. cimbopogono en PIV ĉe vortaro.net
  21. cinodonto en PIV ĉe vortaro.net
  22. cinozuro en PIV ĉe vortaro.net
  23. daktiliso en PIV ĉe vortaro.net
  24. digitario en PIV ĉe vortaro.net
  25. elimo en PIV ĉe vortaro.net
  26. elitrigio en PIV ĉe vortaro.net
  27. festuko en PIV ĉe vortaro.net
  28. glicerio en PIV ĉe vortaro.net
  29. holko en PIV ĉe vortaro.net
  30. hordelimo en PIV ĉe vortaro.net
  31. hordeo en PIV ĉe vortaro.net
  32. lolio en PIV ĉe vortaro.net
  33. ligeo en PIV ĉe vortaro.net
  34. milio en PIV ĉe vortaro.net
  35. miskanto en PIV ĉe vortaro.net
  36. molinio en PIV ĉe vortaro.net
  37. nardo en PIV ĉe vortaro.net
  38. orizo en PIV ĉe vortaro.net
  39. panico en PIV ĉe vortaro.net
  40. falarido en PIV ĉe vortaro.net
  41. fleo en PIV ĉe vortaro.net
  42. fragmito en PIV ĉe vortaro.net
  43. sakaro en PIV ĉe vortaro.net
  44. sekalo en PIV ĉe vortaro.net
  45. seslerio en PIV ĉe vortaro.net
  46. setario en PIV ĉe vortaro.net
  47. sorgo en PIV ĉe vortaro.net
  48. stipo en PIV ĉe vortaro.net
  49. tritiko en PIV ĉe vortaro.net
  50. zeo en PIV ĉe vortaro.net

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]