Unukotiledonaj plantoj
(Alidirektita el Liliopsida)
![]() |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Hemerocallis floro
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
Ordoj
|
||||||||||||||
Preskaŭ 10 |
||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
||||||||||||||
Unukotiledonaj plantoj, estas parto de la florplantoj, tradicie komparata kun la dukotiledonaj. Tiuj plantoj havas ĝermante nur unu kotiledonon. Krom tio, aliaj karakteroj estas:
- Radikoj: flankradikaj (kvastradikaj) , tio estas konsistante el same ampleksaj radikoj.
- Tigo: ne estas nek dua lignon nek vera trunko (eĉ la arbformaj kiel la palmacoj ne havas trunkon).
- Folioj: kelkfoje pinataj, neniam kunmetitaj (sen folietoj), preskaŭ ĉiam flank-angiaj (flank-nervura).
- Floroj: 3-bazataj, tio estas 3 sepaloj, 3 petaloj, 2 x 3 stamenoj, 3 karpeloj.
Gravaj unukotiledonaj familioj estas poacoj, orkidacoj, liliacoj kaj palmacoj. La unukotiledonaj plantoj estas freŝdata aro, longtempe estis nur dukotiledonaj.
Klasika klasigo[redakti | redakti fonton]
Laŭ la klasika klasigo de Kronkisto de 1981, la unukotiledonaj plantoj estas la klaso Liliopsida. En ĝi estas 5 subklasoj:
- subklaso Alismatidae
- subklaso Arecidae
- subklaso Commelinidae
- subklaso Liliidae
- subklaso Zingiberidae
Arkreskiĝa klasigo[redakti | redakti fonton]
Laŭ la nuna arkreskiĝa klasigo APG III de 2009 (el la angla Angiosperm Phylogeny Group) la unukotiledonaj plantoj estas klado, disiĝi en 11 ordoj (kaj du familioj).
-
-
-
- Familio Petrosaviaceae
- Ordo Acorales
- Ordo Alismatales
- Ordo Asparagales
- Ordo Dioscoreales
- Ordo Guneraloj Gunnerales
- Ordo Liliales
- Ordo Pandanales
- Ordo Petrosaviales
-
- Subklaso Commelinidae:
-
-
-
- Familio Dasypogonaceae
- Ordo Arecales
- Ordo Commelinales
- Ordo Poales
- Ordo Zingiberales
-
-
-
Gravaj familioj[redakti | redakti fonton]
- Alismacoj (Alismataceae)
- Arumacoj
- Bananujacoj
- Bromeliacoj
- Ciperacoj
- Dioskoreacoj
- Guneracoj (Gunneraceae)
- Iridacoj
- Junkacoj
- Lemnacoj
- Liliacoj
- Orkidacoj
- Palmoj
- Poacoj (aŭ Graminacoj) kun genro tritiko
- Tifacoj (Typhaceae) kun genro tifao
- Zingibracoj