Ciperacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ciperacoj
floro de Cyperus polystachyos
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: poaloj Poales
Familio: ciperacoj Cyperaceae
Juss. [1]
cipero Cyperus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ciperacoj[2] (latine Cyperaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo poaloj (Poales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 5800 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas cipero[2].

Ilustracja
Morfologia sitowia


Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (10 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj gravaj genroj kaj specioj:

  • Cipero (Cyperus) el ciperacoj estas unu kaj plurjaraj herboj kun malgrandaj, ne okulfrapaj floroj, aranĝitaj en spikoj kaj pli grandaj infloreskoj.
    • papiruscipero (Cyperus papyrus) estas plurjara herbo, alta plurajn metrojn. Ĝi kreskas en marĉoj, kun brak-dika tigo enhavante grandan, blankan medolon. Ĝi havas surpinte de tigo, fadenformajn foliojn kaj grandajn infloreskojn el florspiketoj. Ĝia rizomo manĝeblas, el la tigo oni faris ŝipetojn, flosojn ĉe la supra parto de Nilo kaj Lago Ĉad (papiruso nomiĝas la papereca skribmaterialo, preparite precipe en antikva Egiptio el la internaj tavoloj de papiruscipero.)
    • Termigdalo (Cyperus esculentus) estas tropika herbo, kies rizomo formas stolonojn, kiuj pinte ŝvelas formante avelgrandajn tuberojn (unu planto povas havi pli ol 300–500 tuberojn), kiuj estas brunaj, bonodoraj, tre grasriĉaj kaj nutraj, manĝataj kiel krudaj aŭ rostitaj. Ĝi estas kulturata en mediteraneaj landoj kaj en tropikaj, subtropikaj landoj. (ankaŭ termigdalo nomiĝas la manĝebla tubero de la planto)
  • Erioforo (Eriophorum) estas genro de marĉaj staŭdoj kun folioj kaj tigoj similaj al tiu de junko kaj kun floroj en pluraj spikoj sur sama tigo. La floroj havas harforman korolon, kiu post finflorado fariĝas longa, blanka silkeca lano.
  • Skirpo (Scirpus) estas unu kaj dujaraj eŭropaj herboj kun rondaj aŭ triangulecaj tigoj, pinte unu aŭ pluraj malgrandaj spikoj el floroj senkoloraj aŭ kun harsimila koroleto. Ĝi kreskas en marĉaj, akvaj lokoj. Kelkaj specioj estas ĝardene aŭ subvitre kultivataj. La torditaj tigoj de iuj specioj estas uzataj por fari sidmatojn de seĝojn.
  • Karekso (Carex) estas specioriĉa genro (ĉ. 1400) de plurjaraj herboj kun pli-malpli triangulaj tigoj kaj graminecaj folioj: La diklinaj, spike aranĝitaj floroj estas en ĉiuj specioj monoikaj. Ĝi formas ofte tufojn kaj kreskas en malsekaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]