Skenoplekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schoenoplectus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skenoplekto
Schoenoplectus sp.
Schoenoplectus sp.
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: poaloj Poales
Familio: ciperacoj Cyperaceae
Genro: skenoplekto Schoenoplectus
(Reichenb.) Palla, 1888
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La skenoplekto[1] (latine Schoenoplectus) estas genro de ĉirkaŭ 50 specioj de plantoj el ciperacoj[2] kun kosmopolita distribuo. La genro Schoenoplectus estas tre proksime rilata al genro Scirpus, kaj inkludata en ĝi laŭ kelkaj botanikistoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Schoenoplectus elvenas el latino schœnus (kiu signifas 'junko') + plecto (kiu signifas 'plekti'), ĉar la tigoj de la planto, junkaspektaj, ofte interplektiĝas. La saman etimologion oni trovas en la greka: σχοῖνος (= junko) + πλεκτός (= plektita).

La latina litero œ, donas en pluraj latinaj lingvoj, ĉefe la franca la literon 'e'. En PIV, ĝia esperantigo ankaŭ estas 'e' (ekz: Oenanthe > enanto[3], Oenothera > enotero[4], Phoenix > feniko[5], aŭ ankoraŭ rhoeas > reado[6]).

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Schoenoplectus acutus
  • Schoenoplectus americanus
  • Schoenoplectus californicus
  • Schoenoplectus californicustotora (Andoj)
  • Schoenoplectus heterochaetus (Nordameriko)
  • Schoenoplectus hudsonianus Alpa cervoherbo
  • Schoenoplectus lacustris (Eŭropo, Azio, Afriko)
  • Schoenoplectus maritimus
  • Schoenoplectus mucronatus (Azio, Aŭstralio, Eŭropo)
  • Schoenoplectus pungens
  • Schoenoplectus saximontanus
  • Schoenoplectus subterminalis
  • Schoenoplectus tabernaemontani

Referencoj[redakti | redakti fonton]