Zingibracoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zingibracoj
purpura alpinio (Alpinia purpurata)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: zingibraloj Zingiberales
Familio: zingibracoj Zingiberaceae
Martinov [1]
zingibro Zingiber
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hedychium gardnerianum
Phaeomeria magnifica
Zingiber officinale - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-146.jpg
Zingiber officinale - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-146
Ilustracja
Alpinia lekarska

La zingibracoj[2] (latine Zingiberaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio estas la plej granda familio el la zingibraloj (Zingiberales), kun ĉirkaŭ 50 genroj kaj preskaŭ 1600 specioj[1],[3]. Ĝia tipa genro estas zingibro[2].

Ili estas bonodoraj, moltigaj plantoj, kiuj kreskas ĉefe en la humidaj, marĉaj regionoj de la tropikoj kaj subtropikoj.

La specioj de la familio estas plurjaraj kaj havas disbranĉajn, karnajn rizomojn. Ilia alto povas atingi eĉ 6 m. Kelkaj specioj estas epifitonaj (tio estas, ili uzas aerradikoj por teni sin sur plantoj). La ingosimile formiĝintaj folibazoj formas ofte ŝajntigon. La koloro kaj la konstruo de la verdaj sepaloj diferencas de la petaloj. La infloreskaj brakteoj konstruiĝas spirale same kiel la floroj. La infloresko estas strobilsimila.

La floro dela zingibracoj estas – simile al tiuj de la orkideacoj - labia. En la korola tuneleto produktiĝas nektaro. La okulfrape korolriĉaj floroj floras ĉe kelkaj specioj nur kelkajn horojn kaj ilin polenigas verŝajne papilioj.

La genro Achasma havas interesan evoluon, ĉar la floropartoj kreskas subtere krom la brile ruĝa, petalsimila involukro, kiu aperas super la grundo.

Kelkaj specioj:

  • Kurkumo (Curcuma longa) havas dikan rizomon, kiun oni sekigas, muelas por spicaĵo
  • Zingibro (Zingiber officinale)
  • Paradiz-grajno
  • malabara kardamomo (Elettaria cardamomum)
  • Ĉina zingibro (Alpinia-specioj) estas ornamplantoj
  • la radik-zingibroj (Hedychium) uzatas kiel ornamplantoj (por girlandoj)
  • Amomo

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]