Tigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tigo (caulis) estas la supra ĉefakso de la vaskulaj plantoj, evoluinta el la burĝoneto (plumula). Ĝi kreskas kontraŭ al la radiko supren, ofte disbranĉiĝas, portas foliojn. La meristemo (ĉepinta dividiĝinta histo de plantoj) ne havas (kiel ĉe la radiko) protektan histan tavolon, sed formas burĝonon. En la tigointerno la vaskuloj transportas la materialojn. La juna tigo estas ofte verdkolora pro la asimila parenĥimo sub la epidermo. La generaj organoj povas evolui nur sur ĝi. Kelkaj tigoj povas deponi materialojn.

Tiu tigo, kiu evoluas direkte el la burĝoneto (plumula) kaj estas la daŭro de la hipokotilo (subkotiledona tigo) nomiĝas ĉeftigo aŭ primara tigo (caulis primarius).

La tigoj, kiuj evoluas post formorto de la ĉeftigo el la epikotila parto (superkotiledona parto) nomiĝas flank-tigoj aŭ sekundaraj tigoj (caulis necessarii) (ekz. ordinaraj herboj estas plurtigaj plantoj kun sekundaraj tigoj).

Specialaj tigoj estas flortigo (aŭ pedunklo) portanta floron, kaj folitigo (aŭ petiolo) portanta folion.

Tigaj specoj[redakti | redakti fonton]

  • Veraj tigoj
    • herba tigo (caulis herbaceus): plantoj ĝenerale moltigaj. La tigointerno estas plena (nekava), suka. Se oni formortinte ligniĝas, tiam oni parolas pri durtigo, kiu malvalorigas la fojnon.
    • pajlotigokulmo (caulis culmus): tigo de graminacoj kun fortaj nodoj kaj longaj internodaj partoj. Ties interno estas kava (escepte ĉe la nodoj), nur kelkaj graminacoj havas nekavan pajlotigon kiel maizo, sorgo.
    • junkotigo (caulis calamus) (germane Binsenhalm, hungare palkaszár): ŝajne sennoda tigo, sed la komencaj internodaj partoj estas mallongaj kaj la lasta internodo estas tre longa. Nekava, medola tigo. ekz. junko, tifao
    • baztigorozeta tigo (caudex) (germane Stock, hungare tőszár, angle ?) : la folioj tute kovras (rozete) la tigon, kiu estos vidable post la forigo de tiuj rozete starantaj folioj (ekz. sukerbeto). Ofte aperas ĉe tiuj plantoj duajare skapo.
    • skapo (scapus): nebranĉiganta florportanta tigo, senfolia aŭ havanta nur skvamformajn brakteojn, ekz. la flortigo ĉe tulipo, amarilido, cepo. Kava aŭ loze nekava tigo.
  • Lignecaj tigoj:
    • arbotrunko (truncus) de arbo kreskas kaj sekundare dikiĝas ĉiujare, abunde disbranĉiĝas. Tiun mallong-trunkan arbon, kies branxoj jam aperas preskaŭ ĉe la bazo, nomiĝas arbedo. La ŝosoj de la trunko nomiĝas branĉoj (3aŭ plijara), branĉeto (2-jara), vergo (1-jara, tiujara).
    • arbusto (frutex kaj suffrutex) disbranĉigante jam surtere (ĝi ne havas mallongan internodan parton).
    • palmotrunko (caudex columnaris) nedisbranĉiĝanta tigo, portanta la foliojn tigopinte en baztiga formo.
    • sarmento estas ligna tigo de vito, ĉiujare kreskanta. (Rebo estas trunko de la vito.)
  • Modifiĝintaj tigoj kiel ekz. rizomo→ vidu ŝoso.