Semo (planto)
(Alidirektita el Semo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

sekco de kapsiko kun flavaj semoj

skemo: semo de fabo
Semo (de la latina semen) estas organo de semplanto (Spermatophyta), kiu havas la funkcion reprodukti kaj disvastigi la planton. Laŭ NPIV semo estas dormanta organo, maturiĝinta ovolo, konsistanta el embrio ĉirkaŭita de ŝirmaj histoj (tegumento) ka eventuale de rezervaj histoj. ( albumo, endospermo perspermo).[1] Post ĝermado la semo produktas kompletan planton.
Semoj estiĝas post fertiligado de la ovolo per polenero. El la tiu fertiligita ovoĉelo (zigoto) iĝas per mitoza ĉeldividado planta embrio, kiu ne daŭrigas kreski. Ĝi sekiĝas porte kaj restas en stadio de atendo.
Estas gravaj diferencoj inter:
- gimnospermoj (Gymnospermae): la semo ne estas enfermitaj en frukto, perikarpo .[1]
- angiospermoj (Angiospermae): la semoj estas enfermitaj en frukto.[1]
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas pluraj proverboj pri semo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ De semo putra venas frukto ne nutra. ” „ Kia la semo, tia la rikolto. ” „ Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos. ”
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- diasporo
- diapaŭzo
- ĝermado
- embria diapaŭzo
- lumĝermanto
- embrio (planto),
- stratifikado
- vernalizado
- disvastigmeĥanismoj de planto
- sembanko
- dissemado
- hilumo
- semomaŝino
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Neil A. Campbell, Jane B. Reece: Biologie. 8. Aufl., Pearson, München u.a., 2009, S. 1836.
- ↑ Lernu