Semomaŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semomaŝino.

Semomaŝino estas agrikultura aparato kiu metas semojn engrunden kaj poste kovras ilin. La semomaŝino metas la semojn je egalaj distancoj kaj plej taŭgaj profundoj, sekurigante ke semoj restu kovritaj per grundo kaj oni evitas ke ili estu manĝataj de birdoj ekzemple. Antaŭ la enkonduko de la semomaŝino, ofta praktiko estis planti semojn permane. Krom multekosta, tia plantado estis tre malpreciza kaj kondukis al malĝusta distribuado de semoj, konduke siavice al malalta produktiveco. Jethro Tull estas plej amplekse konsiderita kiel inventinto de la semomaŝino, kvankam multe pli frue sumeranoj uzis unusoltuban semomaŝinon, kaj la ĉinoj uzis mult-tuban semomaŝinon.[1] La uzado de semomaŝino povas plibonigi la proporcion de rikolto je naŭ fojojn maksimume. Mallonge, la semomaŝino povas esti priskribita kiel moderna agrikultura plibonigo uzata por planti semojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temple, Robert. (1986) The Genius of China: 3000 years of science, discovery and invention. New York: Simon and Schuster.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • The Genius of China, Robert Temple, ISBN
  • History Channel, Where Did It Come From? Episode: "Ancient China: Agriculture"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]