Guŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
guŝo de pizo
guŝo de Robinio

Guŝo, aŭ legumo, estas unufaka malfermfrukto de la fabacoj, estiĝanta el unuopa fruktofolio kaj havanta du partojn (valvojn), kiuj disiĝas ĉe maturiĝo. Guŝsemoj estas vastege uzataj kiel homa kaj bruta nutraĵo. La plej konataj specoj de guŝsemoj nomiĝas faboj kaj fazeoloj. Oni ne konfuzu guŝon kun silikvo, la dufaka malfermfrukto de brasikacoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Guŝsemoj

Fabacoj povas esti kultivataj por pluraj agrikulturaj celoj, interalie furaĝo, homa manĝo, floroj, medicinaj, industriaj, viva sterko, kaj ligno. Kultivataj specioj plejparte plenumas po pluraj funkcioj laŭ la grado de matureco kiam oni rikoltas ilin.

Homa konsumado[redakti | redakti fonton]

Ĵus elfositaj arakidoj (Arachis hypogaea), ekzemplo de nedehiska guŝo

Semguŝoj[1] estas kultivataj por la semoj, kiujn homoj manĝas aŭ manĝigas al aliaj bestoj aŭ uzas por la produktadon de oleoj. Semguŝoj interalie estas faboj, fazeoloj, lentoj, lupenoj, pizoj, kaj arakidoj.[2]

Guŝoj estas esenca ingredienco en multaj veganaj anstataŭaĵoj de viando kaj laktaĵoj. Ilia uzado kiel planta fonto de proteino kreskas en la monda merkato.[3][4]

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

Guŝoj estas signifa fonto de proteino, dieta fibro, karbonhidrato, kaj dietaj mineraloj; ekzemple, 100-grama porcio da kuiritaj kikeroj enhavas 18% de la uson-kanada Ĉiutaga Kvanto de proteino, 30% de dieta fibro, 43% de foliata acido kaj 52% de mangano.[5]

Guŝoj estas elstara fonto ankaŭ de rezista amelo, kiujn malkonstruas bakterioj en la dika intesto, produktante mallongaĉenajn grasacidojn (kiel buteratan acidon), kiuj estas uzataj de intestaj ĉeloj por produkti nutran energion.[6]

Kuirado[redakti | redakti fonton]

Nur kuiritaj guŝoj estas manĝeblaj, ĉar nekuiritaj enhavas toksaĵojn. Unue, ili enhavas tripsinan inhibilon, kies ĉefa tasko, ekz. por la sojo, estas protektado kontraŭ insektoj. Tripsino estas unu el la digestaj enzimoj, kaj nekuiritaj guŝoj povas kaŭzi gravajn digestajn problemojn.[7]

Alia problema substanco en guŝoj estas lektinoj. Ili kaŭzas koaguliĝon de rosaj globetoj - globetparietoj enhavas sukerojn, al kiuj lektinoj facile ligiĝas. La kialo de ĉeesto de lektino en guŝoj ĝis nun ne estas klara.[8]

Ambaŭ nomitajn toksajn substancojn eblas elimini per macerado kaj bolado. Tempo de macerado estas 12 horoj, poste necesas elverŝi la akvon kaj boligi guŝojn en freŝa akvo. La kvanton de toksaj substancoj eblas malaltigi per ĝermado.[8]

Guŝakvo estas la resta akvo post guŝkuirado. Ĝi estas utila por anstataŭi ovojn en la vegana kuirarto. Oni povas uzi guŝakvon por kuiri meringojn, ekzemple.


Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. List of Grain Legumes or Pulses (25-an de aŭgusto 2021).
  2. (1995) The Gene Bank and Breeding of Grain Legumes (lupine, vetch, soya and bean)., Theoretical basis of plant breeding 111. St. Petersburg: N. I. Vavilov Institute of Plant Industry, p. 438.
  3. . Wide Open Agriculture enters multi-billion-dollar plant-based protein market (2020-05-18). Alirita 2021-02-27.
  4. Full of beans: Pulses come with flavor challenge (2017-04-06). Alirita 2021-03-08.
  5. Nutrition facts for Chickpeas (garbanzo beans, bengal gram), mature seeds, cooked, boiled, without salt, 100 g, USDA Nutrient Database, version SR-21. Conde Nast (2014). Alirita 15-an de januaro 2015.
  6. (novembro 2013) “Resistant starch: promise for improving human health”, Advances in Nutrition 4 (6), p. 587–601. doi:10.3945/an.113.004325. 
  7. Mikeš, Vladimír. (2008) Proč se klepou řízky (Ĉeĥa). Prago: Dokořán Praha, p. 99.
  8. 8,0 8,1 MIKEŠ, Vladimír. (2008) Proč se klepou řízky (Ĉeĥa). Prago: Dokořán Praha, p. 100.