Nukso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juglandoj povas esti aŭ ne esti konsideritaj nuksoj.
Kaŝtanoj estas nuksoj kaj botanike kaj kuirarte.

Nukso estas ĝenerala termino por diversaj fruktoj (akenoj, guŝoj), aŭ parto de frukto (de drupo), aŭ semo. Nuksoj ofte havas sekan malmolan ŝelon kun manĝebla kerno, ekz. avelo, kaŝtano, juglando, Brazila nukso, ternukso. Oni kultivas multajn specojn por manĝi la kernon aŭ produkti oleon.

En plantoscienco, estas aldona postulo ke la ŝelo ne malfermiĝu por liberigi la semon (dehisko). En ĝenerala kunteksto, ampleksa vario de sekigitaj semoj estas nomataj nuksoj, sed en botanika kunteksto, nur tiuj kiuj inkludas la dehiskan frukton estas konsiderataj veraj nuksoj. La traduko de "nukso" en kelkaj lingvoj ofte postulas parafrazojn, ĉar tiu vorto estas iome ambigua.

Plej semoj venas el fruktoj kiuj nature liberiĝas el la ŝelo, malkiel nuksoj kiaj aveloj, kaŝtanoj, kaj glanoj, kiuj havas malmolajn ŝelomurojn kaj originas el kompona ovario. La ĝenerala kaj origina uzado de la termino estas malplej liniga, kaj tiele multaj nuksoj, kiel migdaloj, pekanoj, pistakoj, juglandoj, kaj Brazilaj nuksoj,[1] ne estas nuksoj laŭ botanika senco. La komuna uzado de la termino ofte aludas al ajna durŝela, manĝebla kerno kiel nukso.[2]

Botanika difino[redakti | redakti fonton]

En botaniko, nukso estas simpla seka frukto kun unu semo (malofte du), en kiu la ovaria muro iĝas tre dura ekde maturiĝo, kaj la semo restas ne fiksita al la ovaria muro. Tiaj veraj nuksoj devenas de iuj plantoj, ekzemple de la ordo Fagales (Fagaloj).

Maturiĝintaj, defalontaj hikorio-nuksoj.
Ordo Fagaloj (Fagales)

Kuirarta difino[redakti | redakti fonton]

Migdaloj kaj kun ligna ŝelo kaj sen ŝelo.
Akaĵuaj nuksoj, rostitaj kun salo.
Makadamio-nuksoj, maldekstre kun ŝelo, dekstre senŝeligitaj.
Semoj de Korea pino — senŝelaj, kaj ŝeloj, supre; kunŝeloj, sube.

Nukso en kuirarto estas kategorio multe malpli limiga ol nukso en botaniko, ĉar la termino estas aplikita al multaj semoj kiuj ne estas botanike veraj nuksoj. Iu ajn granda, ole-enhava kerno trovata ene de ŝelo kaj uzata kiel manĝo estas ofte nomata nukso.

Nuksoj estas grava fonto de nutreroj kaj por homoj kaj por naturo ĝenerale. Ĉar nuksoj ĝenerale havas tre grandan oleenhavon, ili estas tre aprezata fonto de manĝo kaj energio. Granda nombro de semoj estas mangeblaj de homoj kaj uzataj en kuirarto, ĉu manĝataj krudaj, ĉu ĝermitaj, aŭ rostitaj kiel trinkomanĝo, aŭ premita por oleo kiu estas uzata en kuirado kaj kosmetiko. Nuksoj (aŭ semoj ĝenerale) estas ankaŭ grava fonto de nutrado por la natura vivo. Tio estas partikulare grava en moderaj klimatoj kie animaloj kiaj garoloj kaj sciuroj stokas glanojn kaj aliajn nuksojn dum la aŭtuno por eviti malsategon dum la fino de aŭtuno, la tutan vintron, kaj komenco de la printempo.

Nuksoj uzataj por manĝo, ĉu veraj nuksoj aŭ ne, estas inter la plej oftaj manĝalergioj.[3]

Multaj similaj plantaĵoj (ĉu fruktoj aŭ semoj) estas ofte nomataj nuksoj en kuirarto aŭ ĉiutaga parolado sen kongrui kun la botanika difino. Ekzemple la jenaj:

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Konstituantoj[redakti | redakti fonton]

Nuksoj estas la fonto de energio kaj de nutraĵoj por la nova planto. Ili enhavas relative grandan kvanton de kalorioj, esence nesaturataj kaj unusaturataj grasoj, kiaj la linolea acido kaj la linolena acido, vitaminoj, kaj esencaj aminoacidoj. Multaj nuksoj estas bonaj fontoj de vitamino E, vitamino B2, foliacido, fibro, kaj la esencaj mineraloj magnesio, fosforo, kalio, kupro, kaj seleno.[4] Nuksoj estas plej sanigaj en sia kruda nerostita formo.[5] ĉar ĝis 15% el la grasoj estas detruita dum la rostoprocezo. Nerostitaj juglandoj havas dufoje pli multajn kontraŭoksidantoj kompare al aliaj nuksoj aŭ semoj.[5] Estas polemiko ĉu plialtigo de dietaj kontraŭoksidantoj faras profiton aŭ damaĝon.[6][7]

Bildo detalanta la nutrajn proprecojn de nuksoj kaj olesemoj.

La jena tabelo listigas la procenton de variaj nutraĵoj en kvar nerostitaj semoj.

Nomo Proteino Totala graso Saturata graso Multnesaturata graso Unusaturata graso Karbohidrato
Migdaloj 21.26 50.64 3.881 12.214 32.155 28.1
Juglandoj 15.23 65.21 6.126 47.174 8.933 19.56
Arakidoj 23.68 49.66 6.893 15.694 24.64 26.66
Pistakoj 20.61 44.44 5.44 13.455 23.319 34.95

Alergioj[redakti | redakti fonton]

Nuksa alergio estas iom ofta problemo, kiu estas surprize danĝera al iuj homoj. Eĉ etaj kvantoj de nuksoj povas kaŭzi seriozan ŝokon aŭ morton al suferantoj de tiaj alergioj. Plej ofte temas pri ternuksa alergio.

Salubraj efikoj[redakti | redakti fonton]

Krom la alergia problemo, nuksoj estas salubraj. Diversaj sciencaj esploroj trovis ke dieto kun nuksoj helpas al la sano kaj pli longa vivo.

Historia uzado[redakti | redakti fonton]

Nuksoj, kiaj naturaj migdaloj, Euryale ferox, eŭrialo aŭ dorma akvolilio, glanoj, pistakoj kaj trapoj, estis granda parto de la homa manĝaĵaro antaŭ 780,000 jaroj. Prahistoriaj homoj disvolvigis varion de iloj por rompi kaj malfermi la nuksojn dum la Pleistoceno.[8] La nuksoj de Aesculus californica estis manĝataj de la indianoj de Kalifornio dum malsategoj post la engluto de venenaj konstituantoj de la nura disponebla manĝaĵoj.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri nukso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[9]:

  • Citaĵo
     Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis. 
  • Citaĵo
     Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ALASALVAR, Cesarettin. . Tree Nuts: Composition, Phytochemicals, and Health Effects (Nutraceutical Science and Technology). CRC. ISBN 978-0-8493-3735-2. 
  2. BLACK, Michael H.. (2006). The encyclopedia of seeds: science, technology and uses. Wallingford, UK: CABI. ISBN 978-0-85199-723-0. 
  3. Common Food Allergens. Food Allergy & Anaphylaxis Network. Alirita 2007-06-24.
  4. Kris-Etherton PM, Yu-Poth S, Sabaté J, Ratcliffe HE, Zhao G, Etherton TD (1999). "Nuts and their bioactive constituents: effects on serum lipids and other factors that affect disease risk", gazeto : Am J Clin Nutr, volumo : 70, numero : 3 Suppl, paĝoj : 504S–511S  
  5. 5,0 5,1 "Walnuts are the healthiest nut, say scientists" (-), BBC News, 27a de Marto, 2011. Kontrolita 28a de Marto, 2011.
  6. Baillie, J.K.; Thompson, A.A.R.; Irving, J.B.; Bates, M.G.D.; Sutherland, A.I.; MacNee, W.; Maxwell, S.R.J.; Webb, D.J. (2009). "Oral antioxidant supplementation does not prevent acute mountain sickness: double blind, randomized placebo-controlled trial", gazeto : QJM, volumo : 102, numero : 5, paĝoj : 341–8. COI:10.1093/qjmed/hcp026  
  7. Bjelakovic G; Nikolova, D; Gluud, LL; Simonetti, RG; Gluud, C (2007). "Mortality in randomized trials of antioxidant supplements for primary and secondary prevention: systematic review and meta-analysis", gazeto : JAMA, volumo : 297, numero : 8, paĝoj : 842–57. COI:10.1001/jama.297.8.842  
  8. Remains of seven types of edible nuts and nutcrackers found at 780,000-year-old archaeological site. Scienceblog.com (February 2002). Alirita 2010-09-13.
  9. Lernu

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Albala, Ken 2014. Nuts A Global History. The Edible Series. ISBN 978-178023-282-9
  • Reinhard Lieberei, Christoph Reisdorff: Nutzpflanzenkunde. Begründet von Wolfgang Franke, 7. Auflage. Thieme-Verlag, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-13-530407-6
  • Werner Rauh: Morphologie der Nutzpflanzen. 2. Auflage, Quelle & Meyer, Heidelberg 1950.
  • Horst Bickel, Roman Claus, Roland Frank, Gert Haala, Martin Lüdecke, Günther Wichert, Dirk Zohren: NATURA - Biologie für Gymnasiasten. Klett-Verlag, 1. Auflage, Stuttgart 2002, ISBN 3-12-045200-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]