Eŭforbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eŭforbio
Euphorbia helioscopia
Euphorbia helioscopia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj Euphorbiaceae
Subfamilio: Euphorbioideae
Tribo: Euphorbieae
Subtribo: Euphorbiinae
Genro: Eŭforbio Euphorbia
L.
Diverseco
Pli ol 2000 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Eŭforbio (Euphorbia) estas planta genro, kiu enhavas unu-, du- aŭ plur-jarajn herbojn kaj arbedojn, el kiuj kelkaj specioj estas kaktosimilaj, sed ĉiuj havas blankan latekson.

Pluraj specioj kulturataj pro la brilkoloraj brakteoj (v. foto). Umbelsimila infloresko kun unuseksaj floroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Floraro[redakti | redakti fonton]

Floraroj estas tre similaj kaj tiel nomata ciato. Ili konsistas el reduktitaj unuopaj floroj, kiuj havas nur unu ovolujon resp. stamenon. Krome ili portas altan folion. La frukto estas triparta kapsulo.

Substancoj[redakti | redakti fonton]

La plantoj enhavas blankan sukon, kiu efikas irite. La suko estas plej ofte venena, sed ĉe kelkaj specioj povas esti fosforeska aŭ eĉ esti loĝata de parazitaj flagelatoj.

Specioj kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

migdalflora eŭforbio (Euphorbia amygdaloides)
Euphorbia characias: de brakteoj ĉirkaŭataj ciatioj
cipresa Eŭforbio (Euphorbia cyparissias)
Euphorbia damarana
azena Eŭforbio (Euphorbia esula)
dolĉa Eŭforbio (Euphorbia dulcis), haraj fruktoj
multkolora Eŭforbio (Euphorbia epithymoides)
marĉa Eŭforbio (Euphorbia palustris) (triparta karpelo)
meduskapa Eŭforbio
(Euphorbia caput-medusae)
melona Eŭforbio
(Euphorbia meloformis)
kristdorno
(Euphorbia milii)
(Euphorbia myrsinites)
trieĝa Eŭforbio
(Euphorbia trigona)
belega Eŭforbio (Euphorbia pulcherrima), ŝatata ĉambroplanto
infloresko de la sukulenta Euphorbia millotii el Madagaskaro

La latina nomo Euphorbia venas de Euphorbus, kuracisto de reĝo Juba 2a de Maŭretanio (ĉ. 50 a, K. ĝis 23/24 p. K.). Ĝin Linné donis en 1753 al la plantgenro. tipospecio estas Euphorbia antiquorum L.

Euphorbia estas unu el la plej grandaj kaj kompleksaj genroj de la planta regno.

Subtribo Euphorbiinae[redakti | redakti fonton]

Kiel la DNA-esploroj de Steinmann & Porter 2002 kaj Bruyns & al. 2006 montris, la tiel nomataj stelitaj genroj ĉirkaŭ Euphorbia, nome Elaeophorbia, Endadenium, Monadenium, Synadenium kaj Pedilanthus estas profunde enplektita en la genro Euphorbia. La konsekvenco estis illian enordigon en Euphorbia. Escepte de la ankoraŭ ne prilaborita genro Cubanthus ĉiuj anoj apartenas al de la subtribo Euphorbiinae de la genro Euphorbia. Post la enordigo de Cubanthus la genro Euphorbia estas monofila.

Subgenroj[redakti | redakti fonton]

  • Esula enhavas preskaŭ nur la iama genro Esula kaj kelkaj specioj de la iama subgenro Tirucalli. La plej multaj specioj stas herbaj kaj ne sukulentaj.
  • Chamaesyce enhavas la iama subgenroj Chamaesyce, Agaloma kaj Poinsettia, respektive la iama sekcio Arthrothamnus, kies koralformaj specioj ne similas al Chamaesyce. Nur relative malmultaj specioj estas radik- aŭ trunksekulentaj.
  • Euphorbia enhavas la iama subgenro Euphorbia, kiu nur enhavis la speciojn kun dornoj sur ŝildetoj, la iamaj genroj Elaeophorbia, la iamaj genroj Monadenium, Synadenium kaj Endadenium, la iama subgenro Lacanthis (kristdorno-parencoj)kaj la sudafrikaj specioj ĉirkaŭ Euphorbia sipolisii. Preskaŭ ĉiuj specioj estas sukulentaj.
  • Rhizanthium entenas la plej multaj specioj de la iama sekcioj Anthacantha, Dactylanthes, Meleuphorbia, Treisia kaj Trichadenia. Ĉiuj specioj estas sukulentaj.

Specioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

En Mezeŭropo ekzistas jenaj specioj:

Jenelekto de pliaj specioj (laŭ „World Checklist of Selected Plant Families“:

Hybridigo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas naturaj hibridoj inter la multaj Eŭforbio-specioj. 75 hibridaj formoj estas konataj ekzemple en Germanujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]