Belega eŭforbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eŭforbio belega
Weihnachtsstern - groß.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj Euphorbiaceae
Genro: Eŭforbio’’ Euphorbia
Specio: E. pulcherrima
Euphorbia pulcherrima
WILLD. ex KLOTZSCH
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Belega Eŭforbio (Euphorbia pulcherrima), estas plantspecio el la genro Eŭforbio (Euphorbia) en la familio Eŭforbiacoj (Euphorbiaceae). Eŭforbioj belegaj estas pro siaj intense koloraj brakteoj stelforme starantaj ŝatata ĉambroplanto antaŭ kristnasko. En multaj landoj la planto nomiĝas kristnaska stelo. Ofte laiko pensas, ke la brakteoj estas petaloj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La epiteto pulcherrima estas latina kaj signifas „plej bela“.

La de hortikultivistoj uzata nomo „Poinsettia“ estas la iama genro nomo kaj honoras la usonan ambasadoron en Meksiko, Joel Roberts Poinsett, kiu enkondukis la planton komence de la 19a jarcento en Usono

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo
detalan foton de la infloresko de la belega eŭforbio kun ruĝaj brakteoj kaj flavaj-verdaj ciatoj.
ciatoj kun multaj masklaj floroj kaj libformaj nektaraj glandoj.
ciatoj kun multaj msklaj floroj, lipformaj nektaraj glandoj kaj unu sola ina floro kun ovario kaj stigmo.

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

La natura specio Euphorbia pulcherrima estas ĉiamverda arbusto kun ligniĝanta trunko kaj malmultaj branĉoj. Ĝi ricevas altecon de ĝis 4 m. La hortikulture kultivataj plantoj estas malgrandaj kaj havas relative multajn branĉojn. La plantoj havas blankan laktosukon. Junaj plantoj havas dikajn sukoplenajn radikojn kaj estas entute iom sukulentaj. La mallongaj cilindoformaj branĉoj estas komence sukaj kaj ligniĝas poste. La alterne sidantaj folioj konsistas el folitigo kaj foliplato. La folitigo longas 2 ĝis 8 cm. La simpla foliplato estas ĝis 12 cm longa kaj larĝas 7 cm (se ĝi staras mallume, la folioj iĝas pli grandaj); ĝi estas ovala kaj ofte denta. La supra surfaco de la folioj estas malhelruĝa, dum la malsupra surfaco estas pli hela.

Infloresko kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa flortempo estas inter novembro kaj februaro. Belega eŭforbio estas tipa [kurttaga planto]], kiu ricevas florojn nur, kiam la luma tagdaŭro estas malpli ol la tiel nomata krita tagdaŭro. Tiu „kurta tago“ devas daŭri 7 ĝis 9 semajnojn ĝis kiam la planto komencas transiri de la vegeta fazo al la generativa fazo, do kiam la planto komencis elkreskigi florojn. Tio signifas, ke en hortikultivejoj oni plilongigas la daŭron de la malluma parto de la tago per nigra plastfolio por ke la planto akurate ricevu kolorajn brakteojn komence de advento. Manipulante la helajn kaj malhelajn fazojn la hortikultivisto povas ricevi florantajn plantojn ankaŭ je aliaj tempoj de la jaro.

La veraj floroj estas verdaj-flavecaj, malgrandaj kaj ne okulfrapaj. Kiel ĉe aliaj eŭforbioj tio, kio aspektas kiel floro, estas vere infloresko, kiu nomiĝas ciato. Ĉiu unuopa floro estas unuseksa, aŭ ina aŭ maskla. La unuopaj floroj estas reduktitaj nur je la plej necesaj partoj. En ciato ĉiam estas nur unu ina floro, kiu konsistas nur el ovario kaj stigmo, en la centro. La masklaj floroj ĉirkaŭas la inan floron. La maskla floro konsistas nur el unu stameno sur tigeto. Ne ekzistas involukraj folioj.

La brakteoj havas la celon logi insektojn.

Disvastiĝo kaj historio[redakti | redakti fonton]

belega eŭforbio sur Tenerifo
belega eŭforbio en Belizo


Belega eŭforbio hejmas en la tropikaj foliarbaroj de Meksiko, Mezameriko kaj Sudameriko. Plantite kiel ornamplantoj en aliaj subtropikaj kaj tropikaj regionoj ĝi ofte sovaĝiĝis. Pli grandaj aroj de la planto ekzistas en Afriko (ekzemple en Kenjo, Tanzanio kaj Ugando), en Azio (ekzemple en Birmo, Malajzio kaj Filipinoj), Aŭstralio kaj en la mediteranea regiono.

La srbusto nomiĝis ĉe la aztekoj Cuetlaxochitl (au pli precize cuetlax-xōchitl, t. s. ledo-floro) kaj estis ls plej ŝatata planto de Moctezuma la 2a. En la jaro 1804 la naturesploristo Alexander von Humboldt portis la planton unuafoje al Eŭropo.

En 1833 ĝi ricevis la botanikan nomon Euphorbia pulcherrima – „plej bela Eŭforbio“ - de la germana botanikisto Carl Ludwig Willdenow. La unua priskribo okazis en 1834 fare de Johann Friedrich Klotzsch (1805–1860), kuracisto, apotekisto kaj kuratoro de la Botanika Muzeo en Berlino.

belegaj eŭforbioj kaj strelicioj en La Orotava, Tenerifo

En 1828 Joel Poinsett, usona ambasadoro en Meksikio, estis tiom entuziasmigita de la planto, ke li portis ĝin al sia hejmurbo Greenville, Suda Karolino. De tie li sendis plantojn al amikoj kaj botanikaj ĝardenoj. Ĝardenistejo en Pensilvanio estis verŝajne la unua, kiu vendis la planton sub ĝia botanika nomo.

En 1836 la historiisto kaj ĝardenisto William Prescott nomis la planton „Poinsettia“ por honori la ambasadoron kaj por havi bonan komercan nomon. Komence de la 20a jarcento la german enlmigrinta familio Ecke en Kalifornio inventis la nomon „kristnaska floro“ por la planto. Unue la planto estis kultivata kiel tranĉfloro.

Sukcesaj bredadoj, ne laste en Germanio dum l 1950aj jaroj, ebligas, ke la kultivaroj toleras la klimaton en varmaj, hejtataj ĉambroj.

belega eŭforbio kiel ĉambroplanto

Precipe belega eŭforbio estas tre ŝatata kiel ĉambroplanto en meza Eŭropo ekde ĉ. 1950. Ĝi estas kultivata en diversaj kreskoformoj kiel unutiga, plurtiga aŭ alttiga aŭ piramidforma potplanto en diversaj grandecoj, kaj estas ofertata dum advento.

belega eŭforbio en plantdomo
rigardo de supre al belega eŭforbio

Kultivado en Ornamplanta kultivejo[redakti | redakti fonton]

Tutmonde belega eŭforbio estas unu el la plej multnombre kultivataj ĉambroplantoj. La kultivado de tiu varme ŝatata planto en aŭtuno kaj komence de vintro estas tre energikonsuma.

malgranda kolekto de koloroj.

Kultivaroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • blanka: 'Cortez White', 'Mars White', 'Whitestar', 'Premium White', 'Bright White Princes', 'Duemoon', 'Eckes White', 'Mikkelwhite', 'Regina', 'Sonora White'
  • rosekolora: 'Cortez Pink', 'Pink Elf', 'Da Vinci', 'Mikkelpink', 'Gropom', 'Pink Peppermint', 'Nobelstar', 'Bright Marble Queen', 'Dorothe', 'Duecapink', 'Duespotpink', 'Duestarapri', 'Liberty Pink', 'Sonora Pink'
  • ruĝa: 'Cortez', 'Red Elf', 'Mars', 'Brilliant Annette Hegg', 'Dark Red Annette Hegg', 'Angelika', 'Millennium', 'Lilo', 'Peterstar', 'Marlene', 'Goldfinger', 'Subjibi Bright Red Queen' (kun panaŝitaj folioj)
  • dukolora: 'Sonora White Glitter' (ruĝa kaj blanka), 'Dueredwi' (rosea kaj blanka), 'Ice Punch' (ruĝa kaj blanka), 'Marble' (rosea kasj blanka), 'Marblestar' (rosea kaj blanka), 'Maren' (ruĝa kaj rosea)
  • kultivaroj por tranĉado: 'Eckespoint' (ruĝa), 'Winterrose Early Red' (ruĝa), 'Jester Red' (ruĝa)

Sanminaco[redakti | redakti fonton]

La laktosuko de eŭforbio kaŭzas iriton de la haŭto. Manĝinte partojn de la planto oni suferas je venenaj simptomoj kaj digestaj problemoj. Euphorbia pulcherrima estas malforte venena.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]