Alexander von Humboldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Friedrich Wilhelm Heinrich Alexander Freiherr von Humboldt

Alexander von Humboldt pentrita de Joseph Stieler dum 1843
Alexander von Humboldt pentrita de Joseph Stieler dum 1843

Persona informo
Nomo Friedrich Wilhelm Heinrich Alexander Freiherr von Humboldt
Dato de naskiĝo 14-a de septembro 1769
Loko de naskiĝo Berlino
Dato de morto 6-a de majo 1859
Loko de morto Berlino
Okupo
Aĝo je morto 89
v  d  r
Information icon.svg

Friedrich Wilhelm Heinrich Alexander Freiherr von Humboldt (naskiĝis la 14-an de septembro 1769 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1859 en Berlino) estis germana sciencisto.

Kune kun sia frato Wilhelm von Humboldt [vilhelm fon humbolt] li studis unue en Frankfurt an der Oder kaj poste en Göttingen. Ekde la jaro 1790 la fratoj iras apartajn vojojn. Alexander daŭrigas siajn studojn en la Handelsakademie (= Komerca Akademio) en Hamburgo kaj en Bergakademie (= Minakademio) en Freiberg.

En 1792 Alexander von Humboldt fariĝas asesoro en minista departamento, sed lia forta intereso pri natursciencoj igis lin forlasi tiun ĉi postenon. La jarojn inter 1799 kaj 1804 li kune kun Aimé Bonplant pasigis kiel esploristo en Latinameriko. Li tie inter alie modernigis geografiajn mapojn kaj esploris lokajn plantojn. La rezultoj de tiu vojaĝo poste estis fiksitaj en 34-voluma verkaro.

La lasta portreto de Alexander von Humboldt, pentrita de Julius Schrader dum 1859. En la fono videblas la ekvadora monto Ĉimborazo

En 1805 li doktoriĝis en la Universitato de Frankfurt/Oder kaj fariĝis membro de la prusa Akademio de Sciencoj. En 1829 Humboldt vojaĝis al Rusio kaj aparte Siberio. Li esploris la Kaspian Maron, la kemian staton de la akvo kaj lokajn fiŝojn. En 1844 aperis lia verko Central Asien (Centra Azio).

Humboldt daŭre prelegis kaj verkis. Lia plej fama verko estis la 5-voluma fizika priskribo de la mondo "Kosmos", eldonita inter 1845 kaj 1862. Cetere li ne nur okupiĝis pri natursciencoj, sed ankaŭ aktive partoprenis la politikan vivon en siaj loĝlokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]