Humboldta pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Humboldta pingveno
Humboldta pingveno, ĉe Islas Ballestas, Peruo
Humboldta pingveno, ĉe Islas Ballestas, Peruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Spheniscus
Specio: S. humboldti
Spheniscus humboldti
(Meyen, 1834)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Humboldta pingveno (Spheniscus humboldti) (nomata ankaŭ Perua pingveno, aŭ Patranka) estas sudamerika pingveno, kiu reproduktiĝas en marbordaj Peruo kaj Ĉilio. Ties plej proksimaj parencoj estas la Sudafrika pingveno, la Magelana pingveno kaj la Galapaga pingveno. La pingveno ricevis nomon laŭ la malvarma marfluo kie ili naĝas, kiu siavice ricevis sian nomon el la germana esploristo Alexander von Humboldt.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Detalo de kapo.
Junulo.

Humboldtaj pingvenoj estas mezgrandaj pingvenoj, kiuj kreskas ĝis 56-70 cm longaj kaj pezas 3.6-5.9 kg.[1][2] Ili havas nigran kapon kun blanka bendo el malantaŭ okulo, ĉirkaŭ la nigraj orelkovriloj kaj mentono, kuniĝas ĉe la gorĝo kaj sekvas al la femuroj. Ili havas nigrecgrizajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, kun nigra brustobendo kiu etendas flanke al la femuroj. Ili havas karnecan rozkolorajn bekobazon kaj ĉirkaŭokulon. La naĝiloj estas nigraj supre kaj blankaj sube kun nigraj makuletoj. LA beko longas 10 cm.

Junuloj havas malhelajn kapojn kaj ne havas brustobendon.

Ili havas spinojn sur siaj langoj kiujn ili uzas por teni sian predon.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tutmonda teritorio.

Humboldtaj pingvenoj nestumas sur insuloj kaj rokaj marbordoj, nestotruoj en guano kaj foje uzante skrapaĵojn aŭ kavojn. En Sudameriko la Humboldta pingveno troviĝas nur laŭlonge de la marbordo de Pacifiko en Peruo kaj Ĉilio,[3] ĝis Ĉiloeo kaj ties teritorio koincidas kun tiu de la Magelana pingveno en la centra marbordo de Ĉilio. Ĝi estas rare vaganto al Ekvadoro, Kolombio kaj Argentino,[4] kaj eĉ al la Atlantiko norde ĝis Mar del Plata en Argentino.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas ĉefe fiŝojn, kaj cefalopodojn kaj krustulojn nur duarange. La konsumitaj fiŝospecioj varias laŭ la latitudo.[5]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Plumoŝanĝa ekzemplero.

Tiu specio loĝas formante koloniojn en marbordaj terpintoj kaj insuloj ŝirmaj, kun aliaj specioj de birdoj guanloĝantaj. Por estumn ili elfosas nestoruojn en guano aŭ en salpetra tero, aŭ uzas fendojn inter rokoj kaj naturajn kavojn. Problemo detektita de esploristoj estas ke kiam oni elprenas guanon el la surfaco de la insuloj, tio devigas la pingvenojn elfosi en dura roko, kio ege limigas sian reproduktajn eblojn. La pingvenino demetas du ovojn de diferenca grando, kaj tiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum proksimume 35 tagoj. Ĝenerale, nur la unua pingvenido survivas. La idoj estas protektitaj en la nesto ĝis ili estas 20-tagaĝaj ka jposte kuniĝas kun aliaj pingvenidoj por formi grandajn idovartejojn, dum la gepatroj eliras al maro por manĝi. Ambaŭ gepatroj plunutras la idojn dum du monatoj kaj duono.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Inter ties naturaj predantoj esta fokoj, ŝarkoj, vulpoj kaj mevoj (por kaj ovoj kaj idoj). Enmetitaj de homoj estas hundoj, katoj kaj ratoj. Ties populacio en Peruo estas ĉirkaŭkalculita je 13,000 ekzempleroj. Inter konservadaj klopodoj fare de diversaj organismoj estas konstruo de artefaritaj nestoj kaj kreado de protektitaj zonoj por kolonioj bone identigitaj. Gravas redukti la mortojn pro dronado en gajlhavaj fiŝretoj kaj pro predado fare de homoj kaj ties animaloj. Temas pri specio konsiderata minacata al formorto.

Idozorgado[redakti | redakti fonton]

En 2009 ĉe bestoĝardeno en Bremerhaven, Germanio, du plenkreskaj maskloj de Humboldta pingveno adoptis ovon kiu estis abandonita de ties biologiaj gepatroj. Post la eloviĝo, la du maskloj zorgis, protektis kaj nutris la idon sammaniere kiel regula pingvenparo zorgas sian propran biologian idaron.[6]

Fuĝo el Bestoĝardeno de Tokio[redakti | redakti fonton]

Unu el 135 Humboldtaj pingvenoj el la Marviva Parko de Tokio (Kasai Rinkai Suizokuen) venis al Golfo de Tokio dum 82 tagoj post ŝajne fuĝiĝi el la 13fute alta muro kaj tra la barilo al la golfo.[7] La pingveno, konata nur laŭ ties numero (#337), estis rekaptita de la zorgistoj de la bestoĝardeno fine de majo 2012.[8]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Pro malpliiĝanta populacio kaŭzite parte de troa fiŝkaptado kaj sekva malpliigo de manĝodisponeblo, klimata ŝanĝo (krom cirkonstancoj el vertero kiaj fluktuoj de El-Ninjo, kaj oceana acidigo, la nuna statuso de la Humboldta pingveno estas minacata.[9] Historie ĝi estis la viktimo de troekspluatado de guano. Pingvenoj malpliiĝas nombre ankaŭ pro habitatodetruo. Kvankam la specio estas celo de intereso kaj studo fare de esploristoj, ĝi estas konstannte persekutata por kuirarto kaj krome la idoj estas serĉataj kaj uzataj kiel hejmaj maskotoj. En 1992 la Eŭropa Asocio de Bestoĝardenoj kaj Akvarioj aranĝis programon por endanĝeritaj specioj kiu celas savi 90 % el ties genetika diverseco en 100 jaroj.[10]

La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je inter 3,300 kaj 12,000. En Aŭgusto de 2010 la Humboldta pingveno de Ĉilio kaj Peruo, ricevis garantian protekton laŭ la usona Endangered Species Act.[9]

En Ĉilio[redakti | redakti fonton]

Humboldtaj pingvenoj en la insulo Choros, Ĉilio.

Ĉilio havas el la plej grandaj kolonioj de tiu specio. En Kokimbio, ĉe la limo kun la Regiono Atakamo, troviĝas Nacia Rezervejo Humboldta Pingveno, kreita por havigi protekton al la plej grava kolonio de tiu specio. La Insuletoj Puñihuil, en la regiono Los Lagos, estas unu el malmultaj konataj lokoj kie la Humboldta pingveno kaj la Magelana pingveno kunhavas la saman reproduktan kolonion.

Grava nestoloko estas en la insuleto Pájaro Niño, ĉe Algarrobo. Tiu loko estas protektita ekde 1995. La ĵurnalistoj de la Nacia Televido de Ĉilio faris denuncon la 13an de januaro 2013, kiam montris, ke sportmaristoj de Algarrobo realigis detruadon de ovoj de tiu pingveno.[11] [12]

En Peruo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Kajao, en la insulo San Lorenzo, la populacio de Humboldta pingveno grave malpliiĝas. En la insuloj de Kajao videblas nur malgrandaj grupoj; la tiea populacio de Humboldta pingveno estas eble nur dekoj, pro efiko de la poluado de ties habitato pro oleoj kaj kemiaĵoj devenaj el havena agado. En Peruo la populacio de Humboldta pingveno estas konsiderata lauleĝe kiel "specio formortonta".[13]

Humboldtaj pingvenoj en Insuloj Ballestas, Nacia Rezervejo Paracas, Peruo.

En la lastaj jaroj, estas espero por la survivado de la Humboldta pingveno en San Juan de Marcona ĉe Nazka. Ĉar temas pri produktejo de guano, ĝi estas protektita de sekursistemo de la entrepreno Proabonos (antaŭe División de extracción de Fertilizantes de PescaPerú). La loko estas rifuĝejo ankaŭ por aliaj specioj de natura faŭno minacataj. En la Nacia Rezervejo Paracas ties populacio fluktuas inter 500 kaj 600 individuoj.

La insuloj kaj terpintoj konataj kiel "guaneras" (guanejoj) estas lokoj por nestumado de la guanaj birdoj nome ĉefe la Guana kormorano, la naivulo kaj pelikanoj. Tiuj birdoj kiuj manĝas en la perua maro, konstruas siajn nestojn el siaj propraj fekaĵoj. Ĉar en tiu parto de la perua marbordo neniam pluvas, la enormaj kolonioj formadas tavolojn de valora guano, riĉa en nitrogeno kaj tre aprezata kiel sterko agrikultura en la tuta mondo.

Tamen la manko de anĉoveto, ties ĉefa manĝo, rezultis en ankaŭ malpliiĝo de la populacio de guanloĝantaj birdoj; kaj tiele malabundas ankaŭ la havigita de ili guano. Pro tio, Proabonos zorgas la zonojn kie kutime loĝas tiuj birdoj surtere, konstruigis murojn el cemento kiu malhelpas la aliron al la duoninsuloj, kaj kontrolas la areon. Sed ankaŭ la elprenado de guano ĝenas la nestumantajn birdojn, ĉefe ĉar laboristoj intence kaj nekonscie ĝenas. Pro kio necesas kunkongruado de ambaŭ agadoj.

Paro de Humboldtaj pingvenoj.

Sciencistoj de Punta San Juan ideis strategion por protekti la pingvenojn ĉefe el laboristoj dum pluis la elfosado de la sterko: kunvokis dekojn da studentoj, kiuj senpage kaj volontule zorgis pri la kolonioj de pingvenoj. Per akumulita esperto oni lokigis la zonojn preferitajn de la pingvenoj por nestumi kaj moviĝi inter maro kaj ripozejoj. Oni markis linion sur la tereno por limigi la zonojn deklarotajn netuŝeblaj. La elfosado de guano jam ne plu estis tialo por la nuligo de dekoj da bestoj, dum multaj studentoj prepariĝis por teknikoj de naturesplorado.

Detalo de kaptiva ekzemplero, ene de akvo.

En Argentino[redakti | redakti fonton]

En Argentino estas nur vaganta specio, ĉar ties akvoj troviĝas tre for de la ĉiliaj kolonioj plej aŭstralaj (sudaj). Ĝi estis detektita en la Insulo Estados, en la Insularo Novjaro,[14] kaj en Mar del Plata.[15] Eble la malmultaj ekzempleroj kiuj klopodas konkeri la atlantikajn marbordojn estos genetike altiritaj per hibridado kun ekzempleroj de la enorma populacio de ties plej proksima parenco: nome Magelana pingveno, same kiel okazas ĉe la atlantika populacio de la Perua kormorano.[16]

En Ekvadoro[redakti | redakti fonton]

En Ekvadoro estas nur vaganta specio, ĉar ties akvoj troviĝas tre for de la peruaj kolonioj plej nordaj.

En Kolombio[redakti | redakti fonton]

La specio tre rare alvenas al marbordoj de Pacifika Oceano de Kolombio, sed nur kiel vaganta specio, ĉar ties akvoj troviĝas tre for de la peruaj kolonioj plej nordaj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Invalid license key. Alirita 2012-02-12.
  2. Humboldt Penguin - Spheniscus humboldti : WAZA : World Association of Zoos and Aquariums. Alirita 2012-02-12.
  3. Humboldt penguins from the International Penguin Conservation Web Site. Alirita 2012-02-12.
  4. C. Michael Hogan (2008) Magellanic Penguin, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg
  5. Herling C., Culik B.M., Hennicke J.C., Diet of the Humboldt penguin (Spheniscus humboldti) in northern and southern Chile, 2005, Marine Biology, vol 147, numero 1, paĝoj 13-25, url=http://www.bases.unal.edu.co:2090/content/9ejamnvwl9761xbw/
  6. 'Gay penguins' rear adopted chick, BBC, 3a de Junio, 2009
  7. 'Escape' into the Tokyo Bay, CNN, 17a de Majo, 2012
  8. [1]
  9. 9,0 9,1 Five Penguins Win U.S. Endangered Species Act Protection Turtle Island Restoration Network
  10. European Aquarium & Zoo Association, Eaza Yearbook 2007-2008, pdf http://www.eaza.net/activities/cp/Documents/EAZA_Yearbook2007-2008.pdf
  11. http://www.soychile.cl/San-Antonio/Sociedad/2013/01/11/147257/Denuncian-grave-matanza-de-pinginos-de-Humboldt-en-Algarrobo.aspx Denuncian grave matanza de pingüinos de Humboldt en Algarrobo, 15a de februaro, 2013, Sanantonino,ck, http://www.soychile.cl/San-Antonio/Sociedad/2013/01/11/147257/Denuncian-grave-matanza-de-pinginos-de-Humboldt-en-Algarrobo.aspx 13-1-2013
  12. http://www.soychile.cl/San-Antonio/Sociedad/2013/02/19/155588/La-Cofradia-Nautica-del-Pacifico-opta-por-el-silencio-ante-denuncias-por-la-matanza-de-pinginos-en-Algarrobo.aspx?utm_source=extension_chrome&utm_medium=viral_fb&utm_campaign=Chrome La Cofradía Náutica del Pacífico opta por el silencio ante denuncias por la matanza de pingüinos en Algarrobo, 15a de februaro 2013, Ogalde, Rodrigo, lsoysanantonio.c San Antonio (Chile) http://www.soychile.cl/San-Antonio/Sociedad/2013/02/19/155588/La-Cofradia-Nautica-del-Pacifico-opta-por-el-silencio-ante-denuncias-por-la-matanza-de-pinginos-en-Algarrobo.aspx?utm_source=extension_chrome&utm_medium=viral_fb&utm_campaign=Chrome 19-2-2013.
  13. Decreto Supremo Nº013-99-AG del Ministerio de Agricultura
  14. Dabbene, Roberto (1914) (en francés). Distribution des oiseaux en Argentine: d'après l'ouvrage de lord Brabourne et Chubb The Birds of South America. Physis tomo 1. Buenos Aires: Boletín de la Sociedad Physis. pp. 241-366. «cito en paĝo 257»
  15. Juan Mazar Barnett & Mark Pearman (2001) (hispane kaj angle). Lista Comentada De Las Aves Argentinas / Annotated Checklist of the Birds of Argentina. Barcelona: Lynx Edicions. pp. 164. ISBN -10: 8487334326 ISBN-13: 978-8487334320.
  16. Bertellotti M., Donázar J., Blanco G., & Forero M. (2003). Imminent extinction of the guanay cormorant on the Atlantic South American coast: a conservation concern?. Biodiversity and Conservation 12. «743–747»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]