Insularo Novjaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Insularo Novjaro aŭ en hispana archipiélago de Año Nuevo estas situanta norde de la insulo Estados, Argentino, oriente de la Granda Insulo Fuegio. Formas parton de la departemento Ushuaia ene de la Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko. Tiu malgranda arkipelago konstituas rokan formadon komponita de insuletoj.

En la insulo Observatorio troviĝas la lumturo Novjaro kiu estas aktuale funkcianta kaj helpas gvidi ŝipojn kiu eniras en tiuj danĝeraj latitudoj, kie jam okazis multaj vrakoj. La insuloj iĝis rifuĝejo por malliberuloj fuĝintaj el karcero de la insulo Estados en la 20a jarcento.

Post la Internacia Kongreso de Geografio de Berlino en 1899, la argentina registaro ekinstalis la lumturon kaj observatorion en la insulo Observatorio meze de novembro de 1901, sub estrado de la lieŭtenanto Horacio Ballvé.[1]

Insuloj de la arkipelago[redakti | redakti fonton]

La grupo Año Nuevo estas formata de kvin insuloj: Observatorio, Elizalde, Zeballos, Goffré kaj Gutiérrez. Ĉiuj estas malaltaj, de 5 al 18 metroj de alto, kun rokaj marbordoj kun rifoj. Posedas malabunda vegetaĵaro kaj plej parto el la grundo estas tavolo el torfo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNA HISTORIA ANTÁRTICA
  2. Servicio de Hidrografía Naval