Insulo San Lorenzo (Peruo)
Isla San Lorenzo | ||
---|---|---|
Historia mapo el 1888 | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Geografia situo | 12° 5′ 0″ S, 77° 13′ 0″ U (mapo)-12.083333333333-77.216666666667Koordinatoj: 12° 5′ 0″ S, 77° 13′ 0″ U (mapo) | |
| ||
Longo | 8 km | |
Larĝo | 2 km | |
Areo | 16,48 km² [1] | |
La insulo San Lorenzo (Sankta Laŭrenco) estas situanta ĉe la marbordoj de Kajao, en Peruo (Pacifika Oceano). Ĝi estis aligita de la tiama prezidento Andrés Avelino Cáceres al la teritorio de la Konstitucia Provinco Kajao per leĝo de la 18-a de novembro de 1899. La insulo ĉiam estis neloĝata sed aktuale estas tie malgranda ŝiparmea bazo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas nur ok kilometrojn longa kaj 2 km larĝa, kun areo de 1648 ha[1], kaj estas la plej granda insulo de la lando. Ne havas trinkeblan akvon kaj pro tio ĝi ne estis ankoraŭ urbanizata, sed estis ja multaj projektoj por tio, kia ponto por unuigi la kontinenton kun la insulo. Najbare troviĝas la insuleto El Frontón, el kiu separas markanalo de 800 m de larĝo nome El Boquerón, kaj la Insuloj Palomino, konataj pro ties populacioj de marlupoj. Ties plej alta loko troviĝas en la monteto Cerro La Mina kun 396 m de alto.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]Praloĝantoj ne loĝis tie, sed uzis la insulon kiel tombejon kaj por kulto al mortintoj. Hispanoj rifuĝis tien post la marbatalo de Kajao. Charles Darwin esploris la insulon.
12° 05′ 23″ S 77° 13′ 26″ U / 12.08972 °S, 77.22389 °U (mapo)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ministerio Público-Fiscalía de la Nación del Perú (2008), PERÚ:Compendio Estadístico 2008, paĝo 25 (dosiere 15), elŝutita la 10-an de aprilo 2020.
- ↑ Tour Geológico Isla San Lorenzo. Arkivita el la originalo je 2005-02-13. Alirita 2005-02-13.