Saltu al enhavo

Trogonoformaj birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trogonoj
Ruĝkapa trogono, Harpactes erythrocephalus
Ruĝkapa trogono, Harpactes erythrocephalus

Voĉo de Ruĝnuka trogono, Harpactes kasumba
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Lesson, 1828
Tutmonda natura arealo
Tutmonda natura arealo
Tutmonda natura arealo
Genroj

Apaloderma
Euptilotis
Harpactes
Apalharpactes
Pharomachrus
Priotelus
Trogon

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La trogonoj kaj kecaloj estas birdoj de la ordo Trogonoformaj kiu enhavas ununuran familion, nome la Trogonedoj. Ili estas la ununura tipo de animaloj kun heterodaktileco, tio estas du fingroj malantaŭen. Alternative, ili povas esti konsiderataj kiel membro de la baza radiado de la ordo Koracioformaj (Johansson & Ericson, 2003). La vorto "trogono" estas greka por "roduli" kaj aludas la fakton, ke tiuj birdoj rodas truojn en arboj por fari siajn nestojn.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Trogonoj estas loĝantoj de tropikaj arbaroj tutmonde, kun plej granda diverseco en Centra kaj Sudameriko. La genro Apaloderma enhavas la tri specion de Afriko, kaj Harpactes la aziajn. La cetero estas neotropisa, tio estas sud-centramerikaj.

Ili manĝas insektojn kaj fruktojn, kaj ties larĝaj bekoj kaj malfortaj kruroj respegulas siajn dietojn kaj arbajn kutimarojn. Kvankam ties flugo estas rapida, Ili ne estas flugemaj kaj preferas salteti el arbo al arbo. Trogonoj ne migras.

Trogonoj havas mildajn, ofte koloregajn, plumojn kun distinga plumaro por maskloj kaj inoj, ne tiom buntaj tiuj lastaj. Ili nestumas en arbotruoj aŭ termitejoj, kie la ino demetas blankajn aŭ kremokolorajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas.

La Trogonoj de la genroj Pharomachrus kaj Euptilotis estas nomitaj "kecaloj".

Listo de specioj

[redakti | redakti fonton]
  • Ordo Trogonoformaj
    • Familio Trogonedoj
BildoGenroVivantaj specioj
Apaloderma Swainson, 1833
Apalharpactes Bonaparte, 1854
Harpactes Swainson, 1833
Priotelus G.R. Gray, 1840
Trogon Gould, 1836
Euptilotis Gould, 1858
Pharomachrus La Llave, 1832

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Johansson, Ulf S. & Ericson, Per G. P. (2003): Molecular support for a sister group relationship between Pici and Galbulae (Piciformes sensu Wetmore 1960). Journal of Avian Biology 34: 185–197. PDF plena teksto Arkivigite je 2018-10-04 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]