Strivosta trogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strivosta trogono
Strivosta trogono
Strivosta trogono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Apaloderma
Specio: A. vittatum
Apaloderma vittatum
(Shelley, 1882)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Strivosta trogono (Apaloderma vittatum) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj.

Ĝi troviĝas en Afriko sub Saharo kaj pli precize sude de la Gvinea Golfo, nome en Angolo, Burundio, Kameruno, Demokrata Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Niĝerio, Ruando, Tanzanio, Ugando, kaj Zambio.[1]

Ĝi loĝas en arbaroj; la preferita altitudo, super ĉirkaŭ 1600 m (1 mejlo), estas tipe pli altema birdo ol la Narina trogono, sed la du koincidas en kelkaj lokoj.[2]

La Strivosta trogono estas 28 cm longa. La beko kaj piedoj estas flavaj, kaj la vosto, longa kaj larĝa kiel kutime inter trogonoj, havas la subon striitan nigroblanke. Multaj el la birdoj de tiu familio havas belkolorajn plumaron, tre ofte distingaj inter maskloj kaj inoj. Ĉikaze la kapo de la masklo estas blunigra kun bronzkoloraj brilegoj. Sub la okulo estas du flavaj aŭ oranĝaj makuloj de nuda haŭto; super la okulo estas flava aŭ griza makulo. La supra brusto estas brilega el viola al bluverda; la resto de la subaj partoj estas ruĝaj. La dorso estas verda kaj la supra vosto estas blunigra aŭ purpurnigra. La kapo de la ino estas bruna kun malpli ornama nuda haŭto kaj ties gorĝo kaj brusto estas helcinamokoloraj; aliparte ŝi similas al la masklo. Nematurulo estas simila al la ino, sed havas blankan ventron kaj helajn punktojn en la flugiloj formitaj de lapintoj de la flugilkovriloj kaj internaj duarangaj plumoj.[2]

La voĉo estas priskribita kiel pliiĝanta hurlado , "jau, jau, jau, jau… or vuk-vuk-vuk-vuk…." La ino faras iun "ploreman ĉi-uu."[2]

Fotita ĉe Bwindi, Ok. Ugando

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International 2004. Apaloderma vittatum[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 28 Julio 2007.
  2. 2,0 2,1 2,2 Zimmerman, Dale A., Donald A. Turner, kaj David J. Pearson. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania. Princeton University Press, p. 134–135, 386. ISBN 0-691-01022-6.