Malavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Malawi
Malavio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ho Dio Benu Nian Landon Malavion
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lilongvo
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, njanĝa lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) angla lingvo, Ndali, Malawi Lomwe, Tongaa lingvo, Nyakyusa, Lambya, Yao, njanĝa lingvo, Tumbuka lingvo, Malawi Sena, Kokola, Shinyiha, Nyika
Loĝantaro 18 622 104
Horzono UTC+02:00
Interreta domajno .mw
Landokodo MWI
Telefona kodo +265
Plej alta punkto Mulanje Massif
Plej malalta punkto Shire (rivero)
Politiko
Ŝtatestro Lazarus Chakwera
Ĉefministro
Ekonomio
Valuto malavia kvaĉo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Malavio ( Respubliko de Malavio ) estas lando en sudorienta Afriko . Ĝi havas limojn kun la landoj Tanzanio, Mozambiko kaj Zambio. La ĉefurbo de Malavio estas Lilongvo. Krom la oficiala lingvo de Malavio kiu estas estas la angla, la ekskolonia lingvo, ankaŭ la njanĝa lingvo (ankaŭ nomata ĉiĉeva aŭ ĉeva lingvo) kiu estas bantua lingvo estas parolata tie. La aliaj bantuaj lingvoj parolataj de la loĝantaro estas la tumbuka, la jaoa (chiyaoyao) kaj la ngonia.

Situo de Malavio sur mapo
Malavio sur la mapo de Afriko

Ĝia grandeco estas ĉirkaŭ 118480 km² kaj ĉirkaŭ 100 homoj loĝas po km². La lando ankaŭ nomiĝas "La varma koro de Afriko"[1]. Malavio estas unu el la plej malgrandaj landoj en Afriko. Lago Malavio havas superfacon ĉirkaŭ unu triono de la areo de Malavio[2].

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La lando nombris 18 091 575 loĝantojn en 2016, de kiuj 85% loĝis en kamparaj lokoj[3]. La loĝantaro estas malegale distribuata. La nordaj kaj centraj altebenaĵoj estas malabunde loĝataj, male al la sudaj regionoj. La loĝantara kresko estas forta (ĉirkaŭ 3% jare)[3].

Publika sano[redakti | redakti fonton]

Malavio estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, kaj dek procentoj de la loĝantaro havas HIV.

Personoj suferantaj de albinismo estas submetitaj al diskriminacio, murdo kaj kidnapo en Malavio. La ostoj de tiuj personoj "vendiĝus al tradiciaj resanigantoj en Malavio kaj Mozambiko por krei magiajn medikamentajn trinkaĵojn, kiuj supozeble alportus riĉecon aŭ bonŝancon." Ĉi tiu makabra komerco ankaŭ instigas la kredon, ke la ostoj de albinuloj enhavus oron”[4].

Infanaj geedziĝoj[redakti | redakti fonton]

Pli ol duono de knabinoj geedziĝas antaŭ la aĝo de 18 jaroj, laŭ enketo farita de UN en 2012, kaj tial estas vicigitaj kiel unu el la landoj en la mondo kun la plej alta proporcio de infangeedziĝoj. Junaj knabinoj, kelkfoje nur sepjaraj, ankaŭ submetiĝas al seksaj inicaj ritoj en specialaj tradiciaj tendaroj por tiel nomata purigo (kusasa fumbi). Ĉi tiu praktiko celas neniun instruadon pri la ina genitala sistemo, reproduktiĝo/generado, kontraŭkoncipado aŭ la transdono de aidoso. La temo de ĉi tiuj tendaroj estas tabua en la lando[5].

Pro la grandaj klopodoj de de Theresa Kachindamoto por ĉesigi infangeedziĝojn, la minimuma aĝo por edziniĝo estas nun (2021) 18-jara[6]. En januaro 2019 ŝi sukcesis nuligi pli ol 2 500 infanajn geedziĝojn[7].

La organizo ChanceforChange donas al knabinoj emocian, praktikan kaj profesian trejnadon, kiu ebligas al ili disvolvi memfidon kaj kapablojn necesajn por iĝi ekonomie sendependaj junaj plenkreskuloj[8].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Malavio

La plej alta monto de Malavio estas la 3000 m alta Mulanĝe (vidu foton), la plej longa rivero estas la 400 km longa Shire. La Shire-rivero formas la sudan defluon de la Malavia Lago (pli frue: Njasa Lago). La Malavia Lago estas kun la surfaco de ĉirkaŭ 29.600 km² la plej granda lago de Malavio kaj la tria plej granda de Afriko.

La landareo estas ĉirkaŭ 118.484 km², el kiu 31% estas arbaro kaj vepro, 25% akvosurfaco, 20% agrosurfaco, 15% paŝtejo kaj kampo.

Etendiĝo: nordo-sudo 850 km, okcidento-oriento 350 km.

Landlimoj: 2.881 km, al Mozambiko 1.569 km, al Tanzanio 475 km kaj al Zambio 837 km.

Grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio regis antaŭ la alveno de la koloniismo la reĝlando de Maravi. La sklavkomerco kaj tribaj bataloj suferigis la regionon. En 1859 David Livingstone atingis kiel la unua eŭropano la Malavian Lagon.

En 1953 Malavio, tiam nomata Njasalando, kiel protektorato de Unuiĝinta Reĝlando, fariĝis preskaŭ sendependa lando nomata Federacio de Rodezio kaj Njasalando. La Federacio finiĝis en 1963. En 1964 la protektorato de Unuiĝinta Reĝlando super Njasalando estis finita. Njasalando fariĝis sendependa lando regata de reĝino Elizabeto kaj nomata Malavio. Du jarojn poste ĝi fariĝis respubliko. Post sendependiĝo ĝi fariĝis unupartia ŝtato regata de Hastings Banda kiu estis ŝtatprezidanto ĝis 1994. Peter Mutharikaestas estas la nuna prezidento.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kuirarto en Malavio
Nsima, tipa manĝaĵo en Malavio

Malavio estas la ĉefa lando, kie oni praktikas "Nyau", aro de praktikoj kaj sekreta societo bazitaj sur propra kosmogonio[9]. Ĉi tiuj praktikoj inkluzivas precipe dancojn, unu el kiuj, la "Gule Wamkulu".

La ĉefa manĝaĵo de Malavio estas nsima, manĝaĵo farita el maiza faruno, kiu aspektas kiel blanka pureo. Ekde 2017 ĝi troviĝas sur la reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro[9].

Rokarta areo Chongoni
Rokarta areo Chongoni

Heredaĵo kaj UNESKO[redakti | redakti fonton]

La programo de Monda Heredaĵo (Unesko, 1971) enmetis en sian liston de Monda Heredaĵo (la 12/01/2016) la ejon kun roka arto de la Nacia Parko Chongoni kaj la Malavian Lagon, krom pluraj ejoj enskribitaj en la komplementa listo.

La programo de Nemateria Kultura Heredaĵo (Unesko, 2003) enmetis en sia reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro (ĝis 15/01/2016):

2008: Gule Wamkulu[10],

2008: La 'vimbuza', resaniga danco[11],

2014: La 'ĉopa', oferdanco de la lomvoj (lomwe), indiĝenoj de suda Malavio[12],

2017: Nsima, kuirarta tradicio de Malavio[9]

Edukado[redakti | redakti fonton]

La parto de edukaj elspezoj inter ŝtataj elspezoj en la periodo 1998–2007 estis 12%[13] kaj reprezentis 5,4% de MEP por la periodo 2008-2010[13], kio estas pli alta ol en landoj kun komparebla disvolviĝo[14]. Malavio havas plurajn universitatojn: la universitato de Malavio, fondita en 1964 estis la unua kaj la plej granda,. Aliaj universitatoj estas Katolika universitato de Malavio, Universitato de Mzuzu kaj la Universitato de Suda Malavio ankaŭ konata kiel la Malavia Universitato de Scienco kaj Teknologio.

Kiel ĉiuj aliaj profesioj, la instrujprofesiuloj estis trafitaj per la cerboperdo. Multaj malaviaj kleraj profesiuloj estas laboraktivaj kaj vivantaj eksterlande pro pli alta salajro kaj pli bone laborkondiĉoj.

Monto Mulanĝe (Mulanje), la plej alta en Malavio

Politiko[redakti | redakti fonton]

Interna politiko[redakti | redakti fonton]

Malawi Congress Party (MCP) de Banda estis la sola laŭleĝa partio en la lando. En 1971, Banda fariĝis dumviva prezidento . Dum preskaŭ 30 jaroj, Banda severe regis la landon, kiu tenis Malavion for de milito. Sub premo por libera politiko, Banda okazigis referendumon en 1993. Tiam la loĝantaro voĉdonis por multpartia demokrata registaro. Malfrue en 1993 prezidenta konsilio estis instalita kaj la prezidenteco por la vivo prenis finon. Nova konstitucio estis enkondukita kaj finis la regadon de la malavia kongresa partio MCP.  En 1994 la unuaj multpartiaj elektoj okazis en Malavio kaj Banda estis venkita de Bakili Muluzi. En junio 2020 okazis denove prezidenta baloto (la unua okazis en 2019), dum kiu la opozicia kandidato Lazarus Chakwera venkis la aktualan prezidanton Peter Mutharika. Tio estis la dua kazo en la afrika historio, kiam la kortumo nuligis la prezidentan baloton (unuafoje tio okazis en Kenjo en 2017) kaj la unua fojo kiam opoziciulo kiu venkis en la dua baloto postulis tion.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Malavio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Theresa Kachindamoto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Malavio, la varma koro de Afriko", retejo de la organizaĵoj por vundeblaj kaj orfaj infanoj, arkivita de la originalo, la 27-an de julio 2011 .
  2. (en) Kantoj el la Koro, la mirinda birdovivo de Malavio . Centra Afrikano Limigita. 2014. ISBN 978-99908-14-33-0.
  3. 3,0 3,1 (en) « Malawi» [arkivo], CIA World Factbook
  4. (fr) «La chasse aux albinos s’intensifie au Malawi», Le Monde,‎ la 7-an de junio 2016
  5. (fr) Amaury Hauchard, «Au Malawi, dans les camps d'"initiation sexuelle" pour fillettes» (En Malavio, en la tendaroj por seksa iniciado), Le Monde,‎ la 23-an de julio 2017 (rete legebla [arkivo).
  6. (en) Batha, Emma (la 16-an de februaro 2015). "Malawi bans child marriage, lifts minimum age to 18", Reuters. Arkivita el la originalo la 1-an de oktobro 2015 .
  7. (en) Malawi’s female tribal chief breaks up over 2 500 child marriages and counting, EducateInspireChange, la 16-an de januaro 2019.
  8. (en) Pioneers of change (Pioniroj de ŝanĝo), ChanceForChange.org
  9. 9,0 9,1 9,2 (fr) «Le nsima, tradition culinaire du Malawi» [arkivo, UNESKO
  10. (fr) «Gule Wamkulu» [arkivo], UNESKO, 2005
  11. (fr) Le Vimbuza, danse de guérison [arkivo], Unesco.org
  12. (fr) La tchopa, danse sacrificielle des Lomwe du sud du Malawi, [arkivo], Unesco.org
  13. 13,0 13,1 (en) Malawi, [arkivo], UNICEF
  14. (en) La eduka sistemo en Malavio, Monda Banko, 2010 [arkivo]