Njasalando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Njasalando
1907 – 1964

Brita protektorato
Geografio
Ĉefurbo:
Zomba (Malavio)
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Flago de la protektorato Njasalando.

Njasalando (en angla kaj oficiale: Nyasaland) estis brita protektorato establita la 6an de julio 1907 kiam la Brita Protektorato de Centrafriko nomosanĝiĝis. Ties nomo referencas al la lago Njasa, situa en la nordokcidento de la lando. Ekde 1964 la lando estas konata laŭ la nomo Malavio, kaj la lago Njasa kiel Malavia Lago. Inter la jaroj 1953 kaj 1963 Njasalando grupiĝis kun la tiamaj teritorioj Suda Rodezio kaj Norda Rodezio formante la novan enton Federacio de Rodezio kaj Njasalando, kiel parto de brita kolonia eksperimento por klopodi disvolvigi ekonomie tiun afrikan regionon kaj klopodi reteni la sendependemajn dezirojn de la regiono, sed ĝi finfine dissolviĝis post la malsukceso de tiuj celoj.

La flago de la protektorato estis la brita blua flago, de 1907 al 1914 kun la blazono de la iama Centra Afriko kaj ekde tiam ĝis 1964 kun la blazono havigita al la teritorio la 11-an de majo de 1914 — ĝis la 28-a de aprilo de 1919 ene de blanka disko, kaj ekde tiam sen tiu —, kun la escepto de la periodo inter 1953 kaj 1963, kiam la flago estis de la Federacio de Rodezio kaj Njasalando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]