Nauro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Repubrikin Naoero (na)
Republic of Nauru (en)
Naura Respubliko (eo)
Nauro

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nauru Bwiema
Nacia devizo: God's will first

(angle “Dia volo unue”)

Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jareno
Oficiala(j) lingvo(j) Naura lingvo, angla lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Protestantismo
Areo
 % de akvo
21,3 km²
kvazaŭ neniu %
Loĝantaro 10 084
Loĝdenso 635 loĝ./km²
Vivolongo 58 jaroj por viroj, 65 por virinoj
Horzono UTC+12:00
Interreta domajno .nr
Landokodo NRU
Telefona kodo +674
Plej alta punkto Command Ridge
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Ŝtatestro Baron Waqa
Nacia tago 31-a de januaro
Sendependiĝo disde Aŭstralio 31-a de januaro 1968
Ekonomio
Valuto Aŭstralia dolaro (AUD)
v  d  r
Information icon.svg
Satelita foto de Nauro en 2002
Fosfataj terenoj en Nauro.

Nauro (naure Naoero, angle Nauru), oficiale Naura Respubliko, estas insula lando de Oceanio, situanta en Mikronezio kaj konsistanta en unu insulo, kiu havas 10 210 loĝantojn en julio 2007.[1] La insulo, kiu estas geologie malalta insulo,estas konsiderata kiel la plej malgranda respubliko de la mondo[1].

La enlanda parto de la insulo estis plejparte uzata por ekstrakti fosfatajn ercojn, kiuj estis dum pluraj jardekoj la unusola natura riĉo de Nauro[2] ĝis la fosfataj resurcoj elĉerpiĝis en la 1980-aj jaroj[3]. Nauruo ricevis helpon de Aŭstralio kaj gastigis kaptejon por migrantoj[3].

Nauro ne havas oficialan ĉefurbon,[1] sed la plej grava urbo estas Yaren pro la sidejo de la registaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo troviĝas 42-kilometre sude de la Ekvatoro,[4] surfacas je nur 21,3 km² kaj konsistas el malalta ebenaĵo, kies plej alta punkto estas 71 metroj ĉe Command Ridge, ĉirkaŭita de mallarĝa marborda ebenaĵo.[5] [2] En ĉi tiu ebenaĵo koncentriĝas loĝejoj kaj strukturoj industriaj, agrikulturaj, publik-servaj kaj transportaj.

Biogeografie la insulo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

La plej proksima insulo estas Banabo, en Kiribato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Nauro.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Administra dividoj[redakti | redakti fonton]

Nauru estas dividata en 14 administraj distriktoj, kiuj estas:

La plej loĝata distrikto estas Denigomodu kun 2.858 loĝantoj.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Nauro apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

La 15-an de decembro 2009 Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tiu paŝo estis farita post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.[6]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Angam-tago, ĉiun 26-an de oktobro, estas grava ferio (libertago) en Nauro. Ĝi memorigas pri la dato, kiam la insulo unufojon post la koloniiĝo atingis denove popolon de 1.500 loĝantoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(franca) Luc Folliet, Nauru, l'ïle dévastée - Comment la civilisation capitaliste a détruit le pays le plus riche du monde (Nauru, la ruinigita insulo - Kiel la kapitalista civilizacio detruis la plej riĉan landon de la mondo), Paris, 2009, 2010, eld. La Découverte, ISBN 78-2-7071-6431-5

Filmo[redakti | redakti fonton]

(fr) Nauru, une île à la dérive, ARTE, la 14-an de marto 2009.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 angle World FactBook - Nauru
  2. 2,0 2,1 angle Protected Areas and World Heritage Programme
  3. 3,0 3,1 (angla) Mong Palatino, Nauru bans the Australian Broadcasting Corporation from the Pacific Islands Forum, Global Voices, la 13-an de junio 2018.
  4. angle Nauru ĉe Unuiĝintaj Nacioj
  5. angle Republic of Nauru National Assessment Report
  6. Независимость Абхазии признали науруанцы ruse

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]