Anetan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anetan estas distrikto kaj elektodistrikto de Nauro. Laŭ Paul Hambruch la vorto «anetan» signifas «manglo».

Lokiĝo de la distrikto

Anetan troviĝas en la norda parto de la insulo, estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Ewa kaj Anabar. Ĝi havas surfacon de 1 km² kaj proksimume 500 loĝantojn.

En la distrikto estas lernejo.

La elektodistrikto de Anetan, kunmetita el la distriktoj Anetan kaj Ewa, elektas 2 anojn al la Parlamento de Nauro.

La elektodistrikto de Anetan