Meneng

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meneng estas distrikto kaj elektodistrikto de Nauro.

Lokiĝo de la distrikto

Meneng troviĝas en la sudorienta parto de la insulo, estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Anibare, Buada kaj Jareno. Ĝi havas surfacon de 2,88 km² kaj proksimume 1900 loĝantojn.

Inter la substrukturoj de la distrikto, estas citindaj la Hotel Menen (unu el la du hoteloj de la insulo), la stadiono Menen kaj la eksa rezidentejo.

La elektodistrikto de Meneng elektas 2 anojn al la Parlamento de Nauro.