Denigomodu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Denigomodu estas distrikto de Nauro kaj estas parto de la elektodistrikto Ubenide.

Lokiĝo de la distrikto
La bordo de la distrikto

Ĝi troviĝas en la okcidenta bordo de la insulo, estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Nibok, Buada kaj Aiwo. Ĝi havas surfacon de 1,18 km² kaj proksimume 2850 loĝantojn.

Sur la teritorio troviĝas la malsanuleja centro, la planizadocentro de la Nauru Phosphate Corporation, unu mortintejo, unu lernejo, unu komerca centro, la stadiono, la publika malsanulejo kaj la meteologia stacio.