Ubenide

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ubenide estas elektodistrikto de Nauro. Ĝi estas la unika elektodistikto, kiu ne prenas la nomon el unu el siaj distriktoj.

Lokiĝo de la elektodistrikto

Ĝi troviĝas en la okcidenta bordo kaj entenas la distriktojn Baiti, Denigomodu, Nibok kaj Uaboe. Ĝi havas surfacon de 4,74 km² kaj proksimume 4220 loĝantojn. Ĝi estas ankaŭ la ununura elektodistrikto, kiu elektas 4 anojn al la Parlamento de Nauro (la aliaj elektas 2 anojn).

Infrastrukturoj[redakti | redakti fonton]

Ubenide havas multajn infrastrukturojn: nome parto de la fervojo de la insulo, la malsanulejo, la planizadocentro de la Nauru Posphate Corporation, unu mortintejo, unu lernejo, unu komerca centro, la publika malsanulejo, la meteologia stacio kaj la loka Konsilio de la registaro.