Angam-tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nauranoj en Arenibek, 1896

Angam-tago (angle: Angam Day) estas nomo de ferio festita ĉiun 26-an de oktobro sur Nauro[1]. Ĝi memorigas pri la dato, kiam la insulo unufojon post la koloniiĝo atingis denove popolon de 1.500 loĝantoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Angam estas naura vorto, kiu signifas feston, jubileon, atingon de komuna celo, triumfon super ĉiaj malfacilaĵoj kaj ankaŭ revenon hejmen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nauro atakata de usona bombaviadilo

Antaŭ Angam[redakti | redakti fonton]

Censo estas okazigita en 1919, post kiam la germanoj forlasis la insulon kaj britoj transprenis la mandaton pri Nauro, fare de la oficiro Griffith, aŭstralia administranto. Li sekve deklaris en kunveno kun tribestroj, ke la nombro de nauranoj estis alarmige malalta, kaj se nauranoj supervivu kiel etno, tiam la nombroj estu almenaŭ 1.500. Oni deklaris, ke kiam la popolo atingos 1.500, la tago estos nomata Angam-tago, ĝi estos publika ferio kaj memorigita ĉiujare. La bebo, kiu atingos la celon estos nomata Angam-bebo kaj ricevos donacojn kaj honorojn.

Unua Angam[redakti | redakti fonton]

Post 13 jaroj la naura popolo atingis 1.500 pro la naskiĝo de la unua Angam-bebo la 26-an de oktobro 1932, la knabino Eidegenegen Eidagaruwo.

Dum la japana okupado dum la dua mondmilito, 1.201 nauranoj estis transportitaj al la insuloj Truk (nomita nun Ĉuuk). Nur 737 nauranoj supervivis kaj revenis hejmen post la milito kaj kuniĝis kun la ĉirkaŭ 400 supervivantoj sur Nauro. La Angam-knabino estis inter tiuj, kiuj mortis sur Ĉuuk kaj neniam revenis hejmen.

Dua Angam[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la dua mondmilito la popolo de Nauro strebis denove atingi la nombron de 1500 anoj.

La 31-an de marto 1949 fine naskiĝis Bethel Enproe Adam, la dua Angam-bebo, de Kenye kaj Clarence Adam en Boe sur Nauro. Malgraŭ tio la oficiala data de Angam-tago restis la 26-a de oktobro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Permanenta misio de Nauro ĉe Unuiĝintaj Nacioj - Angam-tago. Arkivita el la originalo je 2004-10-21. Alirita 2007-12-06.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]