Krondependaĵoj de la brita monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la insuloj Jersey kaj Guernsey
pasporto de Jersey
pasporto de la Manksinsulo

La krondependaĵoj (angle crown dependencies) de la brita monarkio estas areoj, kiuj estas rekta posedaĵo de la brita monarkio kaj formale ne estas parto de la ŝtato Britio (la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando). En tiu kategorio estas la Manikinsuloj inter Britio kaj Francio, kaj la Manksinsulo en la Irlanda Maro. Tiuj insuloj estas apartaj juraj subjektoj kaj ne apartenas al la Eŭropa Unio. Tamen parto de la leĝaro de EU validas en la insularo, kaj ankaŭ la leĝoj de la eŭropa dogana unio.