Brita monarkio
Reganto de la Unuiĝinta Reĝlando | |
![]() | |
Blazono | |
![]() | |
oficanta reĝino Elizabeto la 2-a ekde la 6-a de februaro 1952 | |
Oficialaj regejoj | St James’s Palace en Londono, Holyrood Palace en Edinburgo |
Ofictempo | dumviva |
Kreo de la oficjo | 24-a de marto 1603 (persona unio de angla kaj skota monarkoj) 1-a de majo 1707 (reala unio de angla kaj skota monarkoj) |
Kronado per | la ĉefepiskopo de Canterbury |
Lasta kronado | 2-a de junio 1953 |
Kronprinco | Karlo, princo de Kimrio |
Oficiala retejo | www.royal.gov.uk |
La brita monarkio estas la konstitucia monarkio de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, en Esperanto kutime mallongigata Britio. Nuntempa monarkino estas ekde la 6-a de februaro 1952 la reĝino Elizabeto la 2-a. Ŝi kaj ŝiaj proksimaj familianoj havas diversajn oficialajn, ceremoniajn kaj reprezentajn funkciojn. La reĝino teorie havas la rajtojn de konstitucia monarko, sed laŭ plurjarcenta tradicio ne praktikas tiujn rajtojn memstare, sed ekskluzive laŭ la direktigoj de la parlamento kaj registaro de Britio. Krom esti la reprezenta ŝtatestro de Britio, la brita monarko principe estas posedanto de al kronposedaĵoj Manksinsulo Manikinsuloj (kiuj formale ne estas parto de la ŝtato Britio), kaj krome la formala ŝtatestro de pluraj pliaj suverenaj ŝtatoj kunligitaj en la Komunumo de Nacioj - postsekvo de brita imperio kiam tiu imperio estis disfaliĝinta post la Dua Mondmilito.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Listo de britaj reĝoj (fakte listo de britaj gereĝoj)
- Krondependaĵoj de la brita monarkio