Brita imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Brita imperio en 1921.
Brita imperio en 1815
Politika karikaturo de 1876 montranta Benjamin Disraeli kronantan la reĝinon Viktoria kiel Imperiestrino de Hindio.
William Bell Scott, Iron and Coal, (fero kaj karbo, 1855–60). La Industria revolucio estis grava kaŭzo de la etendo de Britio transmaren serĉe de merkatoj kaj de krudaj materialoj.

La Brita Imperio, nome la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio eble regis pli da teritorio (35.000.000 km²) aŭ proksimume simile. La Brita Imperio enhavis proprajn landojn, dominiojn, koloniojn, protektoratojn, mandatojn kaj aliajn teritoriojn regatajn aŭ administratajn de la Unuiĝinta Reĝlando (kaj de ties antaŭaj ŝtatoj) inter la 16a kaj la 20a jarcentoj, pli precize ĝis la jaro 1949.

Dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, la Brita Imperio enhavis loĝantaron de ĉirkaŭ 458 milionoj de personoj kaj ĉirkaŭ 31.000.000 km², kio estus proksimume kvaronon de la tiama monda homaro kaj kvinonon de la tera teritorio de la Tero, nome la plej etenda imperio de la moderna historio.[1] Ĝi regis krome hegemonie la marojn. Ĝi estis la plej potenca tramara ŝtato el 1815 al preskaŭ 1914 (komence de la Unua Mondmilito), sed rapide disfalis post 1945 (post la Dua Mondmilito).

Ĝi originiĝis el la tramaraj posedaĵoj kaj komercaj stacioj establitaj de Anglio inter la fino de la 16a kaj komenco de la 18a jarcentoj. Je sia pinto ĝi estis la plej granda imperio de la historio kaj, dum ĉirkaŭ unu jarcento, ĝi estis la ĉefa tutmonda potenco.[2] Ĉirkaŭ 1913, la Brita Imperio precize enhavis ĉirkaŭ 412 milionoj da personoj, 23% el la tuta tiama tutmonda loĝantaro,[3] kaj ĉirkaŭ 1920, ĝi kovris 35,500,000 km²,[4] 24% el la totala terareo de la Tero.[5] Kiel rezulto, ĝia politika, jura, lingva kaj kultura heredoj estas tre disvastigita. Je la pinto de ĝia povo, la frazo "la imperio sur kii la suno neniam foriras" estis ofte uzata por psrikribi la Britan Imperio, ĉar ties etendo ĉirkaŭ la globo okazigis ke la sunlumo estis ĉiam videbla sur almenaŭ unu el ties teritorioj.[6][7]

Dum la Epoko de Malkovroj en la 15a kaj 16a jarcentoj, Portugalio kaj Hispanio pioniris en Eŭropo pri la esplorado de la globo, kaj en la procezo establis grandajn transmarajn imperiojn. Enviaj pro la granda riĉo kiun tiuj imperioj generis,[8] Anglio, Francio kaj Nederlando komencis establi koloniojn kaj komercajn retojn per si mem en Ameriko kaj Azio.[9] Serio de militoj en la 17a kaj 18a jarcentoj kontraŭ Nederlando kaj Francio lasis Anglion kaj poste, post la unuiĝo inter Anglio kaj Skotlando en 1707, Grandan Brition, kiel dominanta koloniisma potenco en Nordameriko. Ĝi poste iĝis la dominanta potenco en la Hinda subkontinento post la konkero fare de la Brita Orienthinda Kompanio de la rezulte de la Batalo de Palaŝi en 1757.

La sendependigo de la Dek tri Kolonioj en Nordameriko en 1783 post la Usona Milito de Sendependeco okazigis ke Britio perdis iome el siaj plej malnovaj kaj plej loĝataj kolonioj. Britia atento tuj turniĝis al Azio, Afriko, kaj Pacifiko. Post la malvenko de Francio en la Revoluciaj kaj Napoleonaj Militoj (1792–1815), Britio ekelstariĝis kiel la ĉefa naviga kaj imperia potenco de la 19a jarcento.[10] Nedefiata mare, Britia dominado estis poste priskribita kiel Pax Britannica ("Britia Paco"), nome periodo nur de relativa paco en Eŭropo kaj en la mondo (1815–1914) dum kiu la Brita Imperio iĝis la tutmonda hegemonio kaj eĉ adoptis la rolon de tutmonda polico.[11][12][13] Komence de la 19a jarcento, la Industria Revolucio ektransform Brition; kaj tiele je la epoko de la Granda Ekspozicio de 1851, la lando estis priskribita kiel la "ateliero de la mondo".[14] La Brita Imperio etendiĝis ĝi inkludi plej el Hindio, grandajn partojn de Afriko kaj multajn aliajn teritoriojn tra la tuta mondo. Kun la formala kontrolon kiun Britio faris super siaj propraj kolonioj, ties dominado de multe el la tutmonda komerco signifias, ke ĝi efektive kontrolis la ekonomiojn de multaj mondoregionoj, kiel ĉe Azio kaj Latinameriko.[15][16]

Dum la 19a jarcento, la loĝantaro de Britio pliiĝis je spektakla proporcio, akompanita de rapida urbanizado, kio okazigis gravajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn.[17] Por serĉi novajn merkatojn kaj fontojn de krudaj materialoj, la Britia registaro sub Benjamin Disraeli iniciatis periodon de imperia etendo en Egipto, Sudafriko kaj aliloke. Kanado, Aŭstralio, kaj Novzelando iĝis mem-regaj dominioj.[18]

Ĉirkaŭ la komenceo de la 20a jarcento, Germanio kaj Usono ekdefiis la Britian ekonomian superecon. Sekvaj militaj kaj ekonomiaj tensioj inter Britio kaj Germanio estis ĉefaj kaŭzoj de la Unua Mondmilito, dum kiu Britio ege dependis el sia imperio. La konflikto metis enorman premon sur la militistajn, financajn kaj laborfortajn rimedojn de Britio. Kvankam la Brita Imperio atingis fakte sian plej grandan teritorian etendon tuj post la Unua Mondmilito, Britio ne estis plu la plej elstara industria aŭ milita potenco de la mondo. En la Dua Mondmilito, la kolonioj de Britio en Sudorienta Azio estis okupitaj de Japanio. Spite la finan venkon de Britio kaj de ties aliancanoj, la damaĝo fartia al la Britia prestiĝo helpis akceli la dekadencon de la imperio. Hindio, nome la plej valora kaj loĝata posedo de Britio, akiris sendependecon kiel parto de pli granda malkoloniiga movado pro kio Britio garantiis sendependecon al plej teritorioj de la imperio. La retransigo de Hongkongo al Ĉinio en 1997 markis por multaj la finon de la Brita Imperio.[19][20][21][22] Dekkvar transmaraj teritorioj ankoraŭ restas sub Britia suvereneco. Post sendependigo, multaj iamaj Britiaj kolonioj aliĝis al la Komunumo de Nacioj, nome libera asocio de sendependaj ŝtatoj. La Unuiĝinta Reĝlando estas nuntempe nur unu el 16 landoj de la Komunumo, grupigo konata neformale kiel la Komunumaj regnoj, kiuj kunhavas saman monarkon, nome la reĝino Elizabeto la 2-a.

La plej alta pinto, propre dirite, okazis dum ĉirkaŭ 100 jaroj (nome la nomita "imperia jarcento" inter 1815 kaj 1914), tra serio de fazoj de etendo rilataj kun komerco, koloniigado kaj konkero, krom periodoj de aktiveco diplomata. Probable, la plej brila momento de imperia hegemonio povas situiĝi inter 1890 kaj 1920. La Imperio faciligis la etendon de la teknologio, la komerco, la angla lingvo kaj la brita regado tutmonde. La imperia hegemonio kontribuis al spektakla ekonomia kresko de la Unuiĝinta Reĝlando kaj al plialtigo de ties interesoj en la tuta mondo. En la aktualo, landoj kiuj estas mondaj potencoj aŭ de granda politika monda gravo estas heredintoj de la Brita Imperio: nome Usono, Barato, Kanado, Aŭstralio, Sudafriko kaj Novzelando.

La unua kiu uzis la esprimon «Brita Imperio» estis la doktoro John Dee, astrologo, alkemiisto kaj matematikisto de la reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio, 1558-1603.

Etapoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la navigado de Francis Drake ĉirkaŭ la tuta mondo. La agado de korsaroj ludis gravan rolon en la hegemonio de britoj tra la maroj.

Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj, sed ĉefe postulis plibonigadon de la infrastrukturoj por plialtigi la kvaliton kaj kvanton de ties transmara komercado kaj transportado. La transmara Brita Imperio, —en la senco de esplorado kaj de brita setlado laŭlonge de oceanoj ekster Eŭropo kaj do el la Brita Insularo—, ekis el la marpolitiko de la reĝo Henriko la 7-a, kiu regis el 1485 al 1509. Tiam oni iniciatis komercajn liniojn por la komerco de la lano kaj starigis modernan sistemon por la transmara brita komerco, kiu kontribuis al kresko de la ŝipkonstruejoj kaj por la navigado el la insularo. La komerca ŝiparo alportis la bazojn por komercaj institucioj kiuj disvolvigos gravajn rolojn en la imperia posta aventuro, kiaj la kompanjoj: Massachusetts Bay Company aŭ la British East India Company. Henriko la 7-a ordonis ankaŭ la konstruadon de la unua seka digo en Portsmouth, kaj ege plibonigis la malgrandan Reĝan Ŝiparon (Royal Navy).

16-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La Hispana Imperio koloniis Amerikon (ĉefe ĉe Suda kaj Centra Ameriko). Anglio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Anglio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko. Resume oni pluigis la politikon faritan de la antaŭa reĝo. La angla reĝo Henriko la 8-a modernigis la militŝiparon, triobligante la nombron de la ŝipoj kaj konstruante havenojn kaj lumturojn. En la sama direkto oni konstruis la unuajn velŝipojn kiuj portis pezan armilaron (artilerio) de longa atingo. Ekis la konstruado de ŝipkonstruejoj pere de la administra maŝinaro centralizita de la regno. La plibonigo de la Royal Navy kaj ties plinovigado estis la bazo de la mara dominado fare de Anglio dum la venontaj jarcentoj.

Izabela epoko[redakti | redakti fonton]

Elizabeto la 1-a (Anglio) estis la reganto kiu setligis la bazojn de la Brita Imperio, kaj ordonis la unuajn batalojn kontraŭ sia plej granda malamiko en la etendo kolonia, nome la Hispana Imperio.

Dum la regado de la reĝino Elizabeto la 1-a, el 1577 al 1590, okazis la epoko de plej brilo por la komenco de la Brita Imperio, nome Anglio eketendis sin transmare danke al agado de Sir John Hawkins kaj poste de Sir Francis Drake kaj ankaŭ pere de militoj kontraŭ la Hispana Imperio de Filipo la 2-a. Drake ĉirkaŭiris la mondon, kaj estis la dua kiu faris tion post la ekspedicio de Fernão de Magalhães kaj Juan Sebastián Elcano. En 1579, Drake elŝipiĝis ie norde de Kalifornio kaj reklamis por la brita krono kion li nomigis Nova Albion ('Nova Anglio'), kvankam lia postulo ne estis sekvita de iu setlejo. La venontaj mapoj situis Nova Albion norde de Nova Hispanio. Ĉiukaze la interesoj de Anglio for de Eŭropo pligrandigis konsiderinde. Humphrey Gilbert sekvis la iron de Sebastiano Kaboto kiam veturis al Novlando en 1583 kaj deklaris ĝin brita kolonio la 5-a de aŭgusto en Sankta Johano. Sir Walter Raleigh organizis la unuan kolonion de Virginio en 1587, en loko nomita Roanoke. Kaj la setlejo de Gilbert en Novlando kaj la kolonio de Roanoke daŭris malmulte, kaj estis abandonitaj pro manko de nutraĵoj, malfacila klimato, vrakoj kaj bataloj kontraŭ indiĝenoj.

En 1588 la reĝa ŝiparo venkis la "nevenkeblan" hispanan ŝiparon, kiu intencis ataki Brition. Tio estis marko de la kreskinta hegemonio de la brita ŝipanaro (kvankam falte la malvenko de Hispanoj rilatis pli al ŝtormoj, malorganizado ktp.) kaj de la jam ne plu hegemonio de la hispana ŝipanaro.

17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La Brita Orienthinda Kompanio (tiam "Angla Orienthinda Kompanio") ekkonkeris partojn de Hindio (nunaj Barato, Pakistano kaj aliaj pli malgrandaj landoj)). En 1651 estis decidita leĝo, laŭ kiu ne-anglaj ŝipoj ne rajtis komerci en britaj kolonioj. Tio malgrandigis precipe la rolon de Nederlando en monda komerco. En 1664 Anglio konkeris Nov-Amsterdamon kaj nomis ĝin Novjorko.

Venkinte Hispanion, Anglio akiris la komercorajton al la hispanamerikaj kolonioj, inkluzive la monopolon pri sklavoj (asiento de negros).

18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Mapo de Britiaj kolonioj en kontinenta Nordameriko, 1763–1776.

Skotlando planis (jam fine de la 17-a jarcento) establi kolonion en Mezameriko por faciligi komercon al Orienta Azio ("Darieno-projekto"). Tamen skotaj setlantoj en Darieno (nun Panamo) suferis pro malario kaj atakoj de hispanoj. Ĉar anglaj negocistoj timis pri siaj propraj negocoj, reĝo Vilhelmo la 3-a ordonis, ke anglaj kolonioj kaj ŝipoj ne helpu al la skotoj. Rezulte la koloniaj planoj de Skotlando fiaskis, Skotlando kvazaŭ bankrotis. En 1707 Anglio kaj Skotlando unuiĝis kaj kune transprenis la ŝuldojn de Skotlando. Ekestis reĝlando Britio.

En 1776 Usono sendependiĝis, kaj tio okazigis grandan perdon por la brita imperio, ne nur pro la perditaj teritorioj kaj ties riĉo, sed ankaŭ pro la granda potenco kiu iĝos Usono laŭlonge de la venonta jarcento. Krome la Milito de Usona Sendependiĝo okazigis grandajn perdojn kaj homajn kaj ekonomiajn, krom estis unua granda milito (eble nura) en kiu Britio estis venkita en la modernaj jarcentoj. Tamen Kanado restis fidela.

Britio anstataŭis la Mogolan Imperion en la mondoregiono de Hindio.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Mapo kie montriĝas la disdivido de Afriko inter la eŭropaj potencoj (1913). Britio akiris gravajn strategiajn teritoriojn krom tutan strion el Egipto al Sudafriko (interrompita meze per Germana kolonio, kiu poste venos en manoj de Britio).
  •  Germanio
  •  Belgio
  •  Hispanio
  •  Francio
  •  Italio
  •  Portugalio
  •  Britio
  •   sendependaj ŝtatoj

La Franca Imperio de Napoleono la 1-a akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita.

Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis la Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptujo. La celo estis atingi la afrikan senrompan imperion nome el Egipto al Sudafriko, sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, dekomence persona propraĵo de la belga reĝo.

En Azio, Britio venkis la sipajan ribelon en Hindio. Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ la Rusa Imperio, kion Rudyard Kipling nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al siaj varoj.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la Unua mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro sia venko danke al helpo de Usono, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptujo, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la Germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjikio, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptujo al Sudafriko kaj de Siera-Leono al Zanzibaro.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Malkoloniigo de Afriko.

Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonioj. La landoj, kie blankuloj estis plimulto, ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon, sed ne atingis tion de la komenco.

En la Dua mondmilito la imperio staris sole en Eŭropo kontraŭ Hitlero en 1940 kaj 1941, dum la Nazia Germanio dominis preskaŭ la tutan kontinenton, sed poste ĝi venkis Germanion en alianco ĉefe kun Usono kaj Sovetunio. Sed pro la milito la imperio bankrotis. Post la Dua mondmilito plej parto de la kolonioj (kiuj ege helpis la imperion dum la milito) akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu restante en Brita Komunumo.

En 1997 Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio, ĉar eksvalidis 100-jara lukontrakto.

Baza informo[redakti | redakti fonton]

The British Empire1.png

Teritorioj iam regataj de Britio.

Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis iel al la imperio de Britio[redakti | redakti fonton]

Estas multaj landoj kaj lokoj, kiuj, almenaŭ unufoje, apartenis laŭ ia maniero al la regado aŭ rekte al la imperio de Britio. Tiuj estas la jenaj:

Ŝtatoj membroj de la Komunumo de Nacioj.

Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, Suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis inter 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependaj, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco. Parte ili agnoskas la anglan reĝ(in)on kiel ŝtatestron, sed ne kiel reĝon de Anglio, sed de la koncerna regno.

La ĉefaj mondoregionoj kie hegemoniis la brita imperio estas la jenaj: Brita Okcidenta Afriko - Brita Orienta Afriko - Brita Hindio.

La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia ŝiparo, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceanoj estis (kaj ankoraŭ estas) valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la maroj, nome:

La imperio disvastigis (aŭ helpis disvastigi), inter aliaj, jenajn aferojn:

Brita lokomotivo veturanta inter Londono (Anglio) kaj Pwllheli (Kimrio) en Britio. La etendo de fervojo en la britaj kolonioj helpis la propran etendon de la imperio kaj la disvolvigon de la kolonioj mem.

Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestino, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp.

La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp.

Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj.

Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona ImperioUsono kiel tutmonda potenco.

Gravuloj de Brita Imperio[redakti | redakti fonton]

Reĝino Viktoria en 1887.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Britio retenas suverenecon super 14 teritorioj ekster la Brita Insularo, kio estis renomitaj Britaj transmaraj teritorioj en 2002. El ili tri estas neloĝataj escepte ĉe transira militista aŭ scienca personaro;[23] la ceteraj dekunu estas mem-regaj je variaj gradoj kaj dependas el UR por eksterlandaj rilatoj kaj milit-defendaj aferoj. La Brita registaro teorie asertis sian volon helpi la transmarajn teritoriojn kaj eĉ ties eventualajn sendependecojn, kie tio eblas,[24] kaj tri teritorioj jam specife voĉdonis resti sub Brita suverneco (Bermudo en 1995, Ĝibraltaro en 2002 kaj la Falklandaj Insuloj en 2013).[25]

La Britia suvereneco de kelkaj el la transmaraj teritorioj estas disputataj fare de ties geografiaj najbaroj: Ĝibraltaro estas postulita de Hispanio, la Falklanda Insularo (kiel Malvinoj) kaj Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj estas postulitaj de Argentino, kaj la Brita Hindoceana Teritorio estas postulita de Maŭricio kaj la Sejŝeloj.[26] La Brita Antarkta Teritorio estas celo de koincidaj postuloj fare de Argentino kaj Ĉilio, dum multaj aliaj landoj eĉ tute ne agnoskas ajnan teritorian postulon en Antarkto.[27]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mohandas Karamchand Gandhi dum preĝado en Mumbajo, septembre 1944. Li estris pacan movadon por la sendependigo de Hindio, kio iel markis la finon de la Brita imperio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The British Empire in 1924
  2. Ferguson 2004b.
  3. Maddison 2001, pp. 97 "The total population of the Empire was 412 million [in 1913]", 241 "[World population in 1913 (in thousands):] 1 791 020".
  4. Rein Taagepera (September 1997). "Expansion and Contraction Patterns of Large Polities: Context for Russia". International Studies Quarterly. 41 (3): 502. doi:10.1111/0020-8833.00053. JSTOR 2600793.
  5. "The World Factbook — Central Intelligence Agency". www.cia.gov. Alirita la 13an de Majo 2018. "land: 148.94 million sq km"
  6. Jackson, pp. 5-6.
  7. Kurioze la sama esprimo estis uzata por la Hispana Imperio ĉefe dum la dua duono de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.
  8. Russo 2012, p. 15 chapter 1 'Great Expectations': "The dramatic rise in Spanish fortunes sparked both envy and fear among northern, mostly Protestant, Europeans.".
  9. Ferguson 2004b, p. 3.
  10. Tellier, L.-N. (2009). Urban World History: an Economic and Geographical Perspective. Quebec: PUQ. p. 463. ISBN 2-7605-1588-5.
  11. Johnston, pp. 508–10.
  12. Porter, p. 332.
  13. Sondhaus, L. (2004). Navies in Modern World History. London: Reaktion Books. p. 9. ISBN 1-86189-202-0.
  14. "The Workshop of the World". BBC History. Alirita la 13an de Majo 2018.
  15. Porter, p. 8.
  16. Marshall, pp. 156-57.
  17. Tompson, Richard S. (2003). Great Britain: a reference guide from the Renaissance to the present. New York: Facts on File. p. 63. ISBN 978-0-8160-4474-0. Alirita la 14an de Majo 2018.
  18. Hosch, William L. (2009). World War I: People, Politics, and Power. America at War. New York: Britannica Educational Publishing. p. 21. ISBN 978-1-61530-048-8.
  19. Brendon, p. 660.
  20. "Charles' diary lays thoughts bare". BBC News. 22a de Februaro 2006. [1] Alirita la 14an de Majo 2018.
  21. Brown, p. 594.
  22. "Britain, the Commonwealth and the End of Empire". BBC News. Alirita la 14an de Majo 2018.
  23. House of Commons Foreign Affairs Committee Overseas Territories Report, pp. 145–47. Gapes, Mike (2008). HC Paper 147-II House of Commons Foreign Affairs Committee: Overseas Territories, Volume II (PDF). The Stationery Office. ISBN 0-215-52150-1. [2] Alirita la 14an de Majo 2018.
  24. House of Commons Foreign Affairs Committee Overseas Territories Report, pp. 146,153
  25. Davison, Phil (18a de Aŭgusto 1995). "Bermudians vote to stay British". The Independent. London. [3] Alirita la 14an de Majo 2018.
  26. "British Indian Ocean Territory". Monda faktolibro de CIA. CIA. [4] Alirita la 14an de Majo 2018.
  27. House of Commons Foreign Affairs Committee Overseas Territories Report, p. 136

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Koloniaj imperioj
Flago-de-Belgio.svgBelgio Flago-de-Danio.svgDanio Flago-de-Francio.svgFrancio Flag of Italy (1861-1946) crowned.svgItalio
Flago-de-Japanio.svgJapanio Flago-de-la-Germana-Regno.svgGermanio Prinsenvlag.svgNederlando Flag of Portugal (1707).svgPortugalio
Flag of Cross of Burgundy.svgHispanio Flago-de-Svedio.svgSvedio Flag of the United States (1912-1959).svgUsono Flago-de-Britio.svgGranda Britio


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo British Empire en la angla Vikipedio.