Triangula komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triangula komerco: verde la kolonismaj landoj; ruĝe la regionoj de sklavkaptado; blue la kolonioj.
Direktoj de transatlantika komerco en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
Direktoj de transatlantika komerco en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Triangula komerco estas formo de sklavkomerco. Tiu komerco transportis varojn de unu loko al alia. Temas same pri tritiko, vino, aŭ nigraj sklavoj, kiuj estis nuraj "vivantaj iloj".

Ĝi ludis gravan rolon en la disvastigo kaj pludaŭro de sklaveco ĉefe el Afriko (ruĝa areo) kaj en Amerikon (bluaj areoj). En tiuj lastaj disvastiĝis la loĝantaroj de afrika deveno kaj en kelkaj lokoj eĉ anstataŭis la iaman indiĝenajn loĝantarojn. La enspezo devena el tiu komerco venis al Okcidenta Eŭropo (verdaj areoj) kiel grandaj monkvantoj (oro kaj aliaj valoregaj metaloj aŭ artaĵoj) aŭ kiel varoj importitaj el Ameriko al la Malnova Mondo.

Triangula komerco en Atlantiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Transatlantika triangula sklavkomerco

La Atlantika Triangula Komerco estas esprimo uzata por indiki aron de komercaj rilatoj de eŭropaj landoj inter la metropoloj kaj la diversaj transmaraj areoj, kun transkontinenta karaktero subtenata de tri geopolitikaj kaj ekonomiaj aksoj: Eŭropo, Afriko kaj Ameriko (Nordo, Centro kaj Suda).

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

The Transatlantic Slave Trade Database, a portal to data concerning the history of the triangular trade of transatlantic slave trade voyages.