Viktoria (Britio)
Viktoria | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando | |||||
![]() | |||||
Regado | 1837–1901 | ||||
Antaŭulo | Vilhelmo la 4-a | ||||
Sekvanto | Eduardo la 7-a | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Princess Alexandrina Victoria of Kent | ||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1819 en Kensington Palace | ||||
Morto | 22-an de januaro 1901 (81-jara) en Osborne House | ||||
Mortis pro | cerba sangado [#] | ||||
Tombo | The Royal Mausoleum [#] | ||||
Religio | Anglikanismo [#] | ||||
Lingvoj | angla lingvo • germana lingvo • franca lingvo • itala lingvo • latina lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Kensington Palace • Palaco Buckingham • Osborne House • Kastelo Windsor [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Hanovra dinastio [#] | ||||
Patro | princo Edvardo Aŭgusto, duko de Kent kaj Strathearn [#] | ||||
Patrino | princino Viktoria de Saksio-Koburgo-Saalfeld [#] | ||||
Gefratoj | Carl, 3rd Prince of Leiningen • Princess Feodora of Leiningen [#] | ||||
Edz(in)o | Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||||
Infanoj | Viktorino Princino de Unuiĝinta Reĝlando • Eduardo la 7-a • Alico de Britio • Alfred, duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Princino Heleno de Britio • Princess Louise, Duchess of Argyll • Prince Arthur, Duke of Connaught and Strathearn • Prince Leopold, Duke of Albany • Princess Beatrice of the United Kingdom [#] | ||||
Parencoj | Sara Forbes Bonetta [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • aŭtobiografo • taglibro-verkisto • pentristo [#] | ||||
| |||||
| |||||
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando ![]() | |||||
Dum | 1837-1901 | ||||
Antaŭulo | Vilhelmo la 4-a | ||||
Sekvanto | Eduardo la 7-a | ||||
Imperiestrino de Hindio ![]() | |||||
Dum | 1876–1901 | ||||
Antaŭulo | – | ||||
Sekvanto | Eduardo la 7-a | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Viktoria (laŭ PIV2, Viktorino; angle Alexandrina Victoria; naskiĝis la 24-an de majo 1819, mortis la 22-an de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto.
Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktoriana Epoko. Dum ŝia regado okazis la momento de plej ekspansio de la Brita imperio. Krom monarko de la Unuiginta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (kiu inkludis la nunajn teritoriojn de Barato, Bangladeŝo, Pakistano, ktp.).
Dum tiu epoko kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando.
Viktoria estis la lasta reĝo el la Hanovra dinastio; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktoria, kio ĝis nun estis respektata. Pro multe da nepoj, ankaŭ reĝoj, ŝia epiteto estas: "Avino de Eŭropo".
Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo.
Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas rimarkinde longa - ĝi validis kiel la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj, ĝis la 9-a de septembro 2015, kiam Elizabeto la 2-a preterpasis ŝian rekordon kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio.
Ŝia kolego Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 ĝis 1916.
|