Simeono la 2-a (Bulgario)
Simeon Sakskoburggotski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Bulgario | |||||
![]() | |||||
Regado | 1943 – 1946 | ||||
Antaŭulo | Boriso la 3-a | ||||
Sekvanto | (monarĥio ĉesis) | ||||
![]() | |||||
Ceteraj titoloj | ĉefministro de Bulgario de 2001 ĝis 2005 | ||||
Persona informo | |||||
Симеон II | |||||
Naskonomo | Симеон Борисов Сакскобургготски | ||||
Naskiĝo | 16-a de junio 1937 en Sofio | ||||
Religio | Bulgara Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Bulgario vd | ||||
Alma mater | Valley Forge Military Academy and College • Victoria College vd | ||||
Partio | Nacia Movado pri Stabileco kaj Progreso vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||||
Patro | Boriso la 3-a | ||||
Patrino | Johana de Savojo | ||||
Gefratoj | Princess Marie Louise, 9th Princess of Koháry vd | ||||
Edz(in)o | Margarita Gomez-Acebo y Cejuela | ||||
Infanoj | Kardam, Kiril, Kubrat, Konstantin Asen, Kalina | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • partoprenanto de internacia forumo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Reĝo de Bulgario ![]() | |||||
Dum | 1943-1946 | ||||
Antaŭulo | Boriso la 3-a | ||||
Sekvanto | – (respubliko) | ||||
Ĉefministro de Bulgario ![]() | |||||
Dum | 2001-2005 | ||||
Antaŭulo | Ivan Kostov | ||||
Sekvanto | Sergej Staniŝev | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Simeon Borisov SAKSKOBURGGOTSKI, bulgare Симеон Борисов Сакскобургготски (naskita kiel княз Симеон Търновски la 16-an de junio 1937 en Sofio) estis inter 1943 kaj 1946 reĝo Simeono la 2-a de Bulgario, kvankam li fine de sia regtempo estis nur 9-jara. Inter 2001 kaj 2005 li estis ĉefministro de Bulgario, tiel li fariĝis unu el la du solaj monarkoj en la historio, kiuj estis elektitaj en demokratiaj elektoj por estri sian landon post perdi sian tronon. La alia gvidanto estas la eksa reĝo de Kamboĝo, Norodom Sihanouk.
Simeon estis filo de la bulgara reĝo Boriso la 3-a kaj lia edzino Giovanna de Savojo. Kiam lia patro mortis la 28-an de aŭgusto 1943, li reĝiĝis en la aĝo de nur ses jaroj; regis regenta konsilio gvidata de lia onklo Kirilo. La germana kanceliero Adolf Hitler, aliancano de Bulgario, proponis esti kuratoro de Simeon, sed ties patrino rifuĝis kun li en Sirio kaj tie restis ĝis la retiriĝo de germanaj trupoj (fine de la dua mondmilito).
Post kiam sovetuniaj trupoj eniris Bulgarion, komunistoj en februaro 1945 igis ekzekuti la regentan konsilion. Kiam en 1946 la bulgaroj plebiscitis kontraŭ la monarĥio, la reĝa familio en septembro foriris el Bulgario.
En 2001 Sakskoburggocki fondis la Nacian Movadon Simeono la Dua (Национално движение Симеон Втори = НДСВ/NDSV), kiu kandidatis en la parlamenta elekto. Je la 24-a de julio 2001 la parlamento elektis lin ĉefministro. En 2005 lia partio estis minoritata ano de koalicio kun la socialisma partio. En 2009 ĝi ricevis malpli ol 4 % de la voĉoj kaj do ne eniris la parlamenton.