Karlo la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo la 1-a de Portugalio

Karlo la 1-a de Portugalio, konata ankaŭ kiel la Martirigita aŭ la Martiro (portugale: o Martirizado) - (Lisbono, la 28an de septembro de 1863 - samloke, la 1an de februaro de 1908). La kompleta nomo estis Karlo Fernando Luizo Maria Viktoro Miguel Rafael Gabriel Gonzaga Ksaviero Francisko de Asizo Jozefo Simão de Braganzo Sabojo Borbón kaj Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li estis la antaŭlasta reĝo de Portugalio.

Li estis la filo de la reĝo Ludoviko la 1-a kaj de la princino Maria Pia de Sabojo, filino de Viktoro Emanuelo la 2-a, reĝo de Italio.

Karlo iĝis reĝo la 10an de oktobro de 1889. Li estis inteligenta, sed ema je ekstravagancoj: ia politiko, elspezegoj kaj ekstergeedzaj amaferoj de Karlo stampis la destinon de la portugala monarkio. La koloniaj traktatoj kun Britio (unu subskribita aŭguste de 1890 kiu markis la afrikajn landlimojn laŭlonge de la riveroj Zambezo kaj Kongo kaj aliaj subskribitaj la 14an de oktobro de 1899 kiu konfirmis la koloniajn traktatojn de la 17a jarcento) stabiligis la situacion en Afriko. Sed hejme Portugalio estis deklarita en bankroto dufoje - la 14an de junio de 1892, kaj denove la 10an de majo de 1902 - kio kaŭzis industriajn disturbojn, kontraŭstaron kontraŭ socialistoj kaj respublikanoj kaj la kritikojn de la gazetaro kontraŭ la monarkio. Karlo respondis per nomumo de João Franco kiel ĉefministro kaj sekve akceptante la forigon de la Parlamento.

La 1an de februaro de 1908, la reĝa familio estis reveninta el la palaco de Vila Viçosa al Lisbono. Veturis per aŭto al Almada kaj sekve ili uzis ŝipon por trapasi la riveron Taĵo kaj elŝipiĝis en Cais do Sodré, en la centro de Lisbono. Survoje al la reĝa palaco, la veturli kiu alportis la reĝon Karlo kaj ties familion trapasis la placon Terreiro do Paço. Dume oni pafis el la homamaso fare de almenaŭ du homoj: Alfredo Costa kaj Manuel Buiça. La reĝo mortiĝis tuje, ties heredonto Ludoviko Filipo estis morte vundita, kaj la princo Manuel estis vundita en brako. La mudintoj estis siavice murditaj de la korpogardistoj kaj poste rekonataj kiel membroj de la Respublika Partio. Post ĉirkaŭ 20 minutoj, la princo Ludoviko Filipo de Braganzo mortiĝis kaj post kelkaj tagoj Manuel estis proklamita reĝo de Portugalio, kiu estis la lasta de la dinastio de la Braganzoj kaj la lasta reĝo de Portugalio.

Karlo edziĝis al la princino Amélie de Orléans en 1886. Li estis filino de Philippe, Grafo de Parizo kaj de Marie Isabelle d'Orléans. Iliaj gefiloj estis la jenaj:

Disputo postmonarkia[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la lasta reĝo, Manuel la 2-a, Maria Pia de Saksio-Koburgo kaj Gotao proklamiĝis nelegitima filino de la reĝo Karlo la 1-a (kaj estis ŝia patrino la brazila Maria Amelia Laredó kaj Murça), kaj postulis la titolojn de Princino de Portugalio kaj de Dukino de Braganzo, kvankam neniu membro de la Dinastio de Braganzo Saksio-Koburgo kaj Gotao agnoskis tiajn rajtojn.