Alberto la 2-a (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto la 2-a
Reĝo de la belgoj
Persona informo
Albert II van België
Albert II de Belgique
Albert van Saksen-Coburg
Naskiĝo 6-an de junio 1934 (1934-06-06) (89-jaraĝa)
en Laken
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francanederlandagermana vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Institut Le Rosey vd
Subskribo Alberto la 2-a (Belgio)
Familio
Dinastio dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd
Patro Leopoldo la 3-a vd
Patrino Astrid de Svedio vd
Gefratoj Baldueno la 1-a • Aleksandro de Belgio • Joséphine-Charlotte de Belgio • Ingeborg Verdun • Marie-Esméralda de Belgio • Marie-Christine de Belgio vd
Edz(in)o reĝino Paola de Belgio vd
Amkunulo baronino Sybille de Selys-Longchamps vd
Infanoj Filipo la 1-a de Belgio • princino Astrid de Belgio, arkidukino de Aŭstrio-Este • princo Laurent de Belgio • princino Delphine de Belgio vd
Profesio
Okupo monarkodiplomato vd
Aktiva dum 9-a de aŭgusto 1993–21-a de julio 2013 vd
Reĝo de la belgoj
Dum 19932013
Antaŭulo Baldueno la 1-a
Sekvanto Filipo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Alberto la 2-a (maldekstre).

Alberto la 2-a, plennome Alberto Felikso Humberto Teodoro Kristiano Eŭgeno Mario, nederlande Albert [albert], france Albert [alber] (naskiĝis la 6-an de junio 1934), frato de Baldueno la 1-a kaj edzo de la reĝino Paola, estis la sesa reĝo de la belgoj de 1993 ĝis 2013.

Alberto estas la dua filo de Leopoldo la 3-a kaj reĝino Astrid. Li je la 2-a de julio 1959 edziĝis kun la itala princino Paola Ruffo di Calabria kaj havas kun ŝi tri gefilojn (Filip, Astrid, Laurent). Krome oni ofte diras, ke li povas esti patro de Delphine Boël, filino de Sybille de Selys-Longchamps. Li longe rifuzis konfirmi ĝin kaj Delphine komencis proceson por testo de patreco.[1] La 27-an de januaro 2020 li post ekzameno de DNA agnoskis, ke Delphine estas lia filino[2]. En oktobro 2020, kortumo en Bruselo konfirmis ke ŝi estas filino de Alberto kaj do princino de Belgio[3].

Li iĝis reĝo je la 9-a de aŭgusto 1993 post la morto de sia frato Baldueno, kies verkon kaj personecon li evidente admiras. Tiutempe ankoraŭ vivis lia pliaĝa fratino Jozefino-Ĉarloto, sed la nuna belga leĝo, kiu permesas al virinoj la reĝan sukcedon, ankoraŭ ne validis pri ŝi. La 3-an de julio 2013 li anoncis sian abdikon, validante ekde la 21-a de julio 2013.

Ĝis antaŭ nelonge Alberto entuziasmis pri motorveturado kaj fieris pri sia motorciklo de marko Harley-Davidson. Nur post kor-operacio en 2000 li tre reduktis siajn veturadojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Alberto la 2-a (Belgio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]