Die Welt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die Welt
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Germanio
Urbo Berlino
Publikigisto Axel Springer
Ĉefredaktisto -
Establodato 1946
Lingvo germana
Eldonkvanto 209 000
ISSN -
ISBN {{{ISBN}}}

Retejo http://www.welt.de/
Information icon.svg
vdr

Die Welt estas germana nacia gazeto kiun eldonas la kompanio Axel Springer. Ĝi fondiĝis en Hamburgo en 1946 de la britaj okupantoj kaj sin nomas "liberala kaj kosmopolita".

La gazeto estas aĉetebla en pli ol 130 landoj. Regionaj eldonoj aperas en Berlino, Bremen kaj Hamburgo, kaj en la jaro 2002 la gazeto eksperimentis kun bavaria eldono.

Die Welt ne aperas dimanĉe, sed tiam ja haveblas Welt am Sonntag, kiu iel anstataŭas dimanĉas eldonon.

Die Welt estas kunfondinto de la European Dailies Alliance (EDA), en kiu kunlaboras la gazetoj The Daily Telegraph (Britio), Le Figaro (Francio) kaj ABC (Hispanio) rilate al internaciaj novaĵraportoj.