Petro la 5-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Petro la 5-a
Reĝo de Portugalio
Don Pedro V.jpg
Regado 1853-1861
Antaŭulo Maria la 2-a kaj Fernando la 2-a, liaj gepatroj
Sekvanto Ludoviko la 1-a, lia frato
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1837 (1837-09-16)
en Lisbono
Morto 11-an de novembro 1861 (1861-11-11) (24-jara)
en Lisbono
Mortokialo tifoida febro [#]
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora [#]
Ŝtataneco Portugalio [#]
Subskribo Petro la 5-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Braganzo-Saksio-Koburgo kaj Gotao [#]
Patro Fernando la 2-a [#]
Patrino Maria la 2-a [#]
Gefratoj Infanta Maria Anna of Portugal • Infanta Antónia of Portugal • Ludoviko la 1-a • Fernando de Portugalio • Infante Augusto, Duke of Coimbra • Infante João, Duke of Beja [#]
Edzino Stephanie of Hohenzollern-Sigmaringen [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Petro la 5-a

Petro la 5-a de Portugalio, kromnome la Espera, (Lisbono, 16-an de septembro 1837 - 11-an de novembro 1861), estis reĝo de Portugalio inter 1853 kaj 1861.

Li estis la plej aĝa filo de la reĝino Maria la 2-a kaj de la progeedza reĝo Fernando la 2-a. Don Pedro la 5-a estis laborema reĝo kiu, gvidata de sia patro, realigis radikalan modernigon en la portugala ŝtato kaj en ties infrastrukturoj. Dum lia reĝado, oni konstruis ŝoseojn, telegrafojn kaj fervojojn; oni realigis ankaŭ plibonigojn en la publika sansistemo.

Tiuj plibonigoj tamen ne utilis por savi la vivon de la juna reĝo kiu mortis pro ĥolero en 1861. Li estis edzigita al la princino Stefania de Hohenzollern-Sigmaringen (1837-1859) sed ili ne havis idojn, kaj pro tio la trono pasis al lia frato Ludoviko.

Titoloj[redakti | redakti fonton]

Flago de Pedro la 5-a.

16-a de septembro 183715-a de novembro 1853:

  • Reĝa Princo, Duko de Braganzo

15-a de novembro 1853 – 11-a de novembro 1861:

  • Reĝo de Portugalio kaj de la Algarvo
  • Duko de Barcelos
  • Markizo de Vila Viçosa
  • Grafo de Ourém
  • Grafo de Barcelos
  • Grafo de Arraiolos
  • Grafo de Guimarães

Ordenoj[redakti | redakti fonton]