15-a de novembro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 15-a de novembro estas la 319-a tago de la jaro (la 320-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 46 tagoj restas.
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 565: Justino la 2-a iĝis bizanca imperiestro, lia onklo Justiniano la 1-a laŭdire elektis Justinon kiel sian posteulon sur sia mortolito
- 655: Anglio: Penda de Mercia estis venkita de Oswiu el Northumbria ĉe la batalo de Winwaed (nuna Jorkŝiro)
- 1290: Princo de Kalisz- kaj Poznań-princlandoj Przemysł la 2-a el pola dinastio Piastoj eldonis en reĝa vilaĝo Dłusk, apud Pyzdry, aprobon por lokigo de Słupca laŭ Magdeburga juro
- 1315: Svislando: en la Batalo de Morgarten (Oberägeri, Kantono Zugo) tri prakantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo venkis la trupojn de Leopoldo de Habsburgo - plifortigo de la kantonoj de Svislando
- 1416: Konsilio de episkopoj en Navahrudak ordinis Rihor Camblak kiel metropoliton de Kievo
- 1492: En taglibro de la ekspedicio de Kristoforo Kolumbo al Nova Mondo aperis unua mencio pri tabako
- 1520: Dum prusa milito ordeno de germanaj kavaliroj post unutaga sieĝo konkeris Dobre Miasto kaj masakris defendantojn (pola kaj ĉeĥa taĉmentoj) kun kamparanoj de Varmio, kiuj trovis tie ŝirmon kun sia havaĵo
- 1533: Francisco Pizarro nome de la hispana reĝo konkeris inkaan imperion okupiĝante ties ĉefurbon Kusko
- 1577: Angla korsaro Francis Drake ekspediciis tra Pacifiko kontraŭ hispanaj kolonioj - kaj ĉirkaŭnavigis la Teron
- 1702: En Vroclavo ekfunkciis Akademio, unua en Silezio, kiu estiĝis danke al germanaj altlernejoj kaj pola Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo
- 1777: Pensilvanio: Kontinenta Kongreso interkonsentis pri la Artikoloj de Konfederacio
- 1790: Bratislavo: Leopoldo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1812: Moskva kampanjo: batalo de Krasnij (Smolenska provinco) inter armeo de Miĥail Kutuzov kaj retiriĝanta armeo de Napoleono komenciĝis
- 1820: En Varsovio oni malfermis Militistan Lernejon – altlernejo por kadetoj de Pola Soldataro en Kongresa Pollando
- 1822: Balta Maro: oni funkciis lumturon sur la kabo Rozewie (Kaŝubio)
- 1857: Latvio: laŭ rekonstrua plano de la urbocentro de Rigo, komenciĝis malkonstruo de la ĉirkaŭaj muroj
- 1859: Grekio: unua provo revivigi Olimpiajn ludojn en Ateno laŭ modelo de Antikvaj Olimpikaj Ludoj, organizita de la komercisto Evangelos Zappas kun partopreno de nur grekaj atletoj, kaj daŭrigata en 1870, 1875 kaj 1888-1889
- 1863: Kristiano la 9-a iĝis reĝo de Danio
- 1868: Erupcio de vulkano Vezuvio, unu el kvino de la plej danĝeraj
- 1881: Aleksandr Moĵajskij ricevis patenton por la invento de aviadilo
- 1884: Berlina Konferenco komenciĝis - eŭropaj mondpotencoj ekdecidis pri disdivido de Afriko
- 1889: Brazilo fariĝis respubliko post la ellandiĝo de Petro la 2-a - Deodoro da Fonseca finigis la monarkion
- 1894: Prudente de Morais iĝis prezidento de Brazilo
- 1899: Winston Churchill estis kaptita be buroj
- 1901: Patento por elektra aŭdaparato
- 1908: Belga kolonia imperio: en Libera Ŝtato Kongo kreiĝis Kongo Belga
- Unua mondmilito:
- 1914: Venceslau Brás iĝis prezidento de Brazilio - oktobre 1917 lia registaro deklaris militon al Centraj Potencoj
- 1915: Oni refoje malfermis Universitaton de Varsovio (pro konsento de germanaj okupaciaj regopovoj)
- 1917: Finna Parlamento deklaris sin posedanto de la plej alta ŝtata potenco en Finnlando, kio aŭguras kompletan sendependecon
- 1918: Papo Benedikto la 15-a sendis mesaĝon, pere de manoj de ĉefepiskopo, al la pola nacio pro reakiro de sendependeco
- 1918: Delfim Moreira iĝis prezidento de Brazilo
- 1920: Libera Urbo Dancigo fariĝis, surbaze de la traktato de Versajlo, urboŝtato sub protekto de Ligo de Nacioj
- 1920: En Ĝenevo unuafoje kunsidis Asembleo de la Ligo de Nacioj
- 1922: Respubliko de Fora Oriento aniĝis al Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1922: Ekvadoro: dum ĝenerala striko en Guayaquil polico kaj armeo pripafis homamason, mortigante ne malpli ol 300 homojn
- 1925: Unua tutlanda programo de Belorusa Radio disaŭdiĝis
- 1925: Ĉeĥoslovakio: en parlamentaj elektoj kamparanoj (13,7% de la voĉdonoj) venkis komunistojn (12,9%) kaj kristan-demokratan Popolan Partion (9,7%)
- 1928: Granda Faŝisma Konsilantaro iĝis institucio sur la konstitucia nivelo en Italio
- 1934: Polaj kaj germanaj diplomatiejoj rangiĝis al ambasadejoj
- 1934: Sovetunio: unua disaŭdigaĵo de televida programo kun sono
- 1935: Filipina Komunumo establiĝis
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: en Varsovio laŭ dispono de germanaj regopovoj oni rompis lecionojn en ĉiuj lernejoj por kontraŭstari al "disvastigo de tifo-epidemio", kio estis preteksto por fermo de mezlernejoj; germanaj regopovoj de Ĝenerala Gubernio rompis ĝian "malindustriiĝon", fermis polajn mezlernejojn kaj komencis konfiski havaĵon de la pola ŝtato; germanaj specialaj juĝejoj ekzistis ĉi tage en Bydgoszcz, Częstochowa, Katowice, Kielce, Krakovo, Lodzo, Piotrków Trybunalski, Poznań, Przasnysz kaj Radom, kiuj jam verdiktis sume pri 90 mortpunoj; en Poznań-Fortikaĵo VII pereis Witold Noskowski, ĵurnalisto kaj redaktoro, arestita la 1-an de septembro; ĉirkaŭ la 15-a de novembro germanoj pafmortigis Jerzy de Tramecourt, vojevodon de [[Lublinio]; Parizo: generalo Józef Haller subskribis komunikaĵon pri ekesto de komisiono registranta dokumentojn pri la germana invado en Pollandon; Komitato de Ministroj por Aferoj de la Lando decidis turni sin al Usono kaj aliaj ŝtatoj kun peto pri materia helpo al loĝantaro de okupata Pollando; post soveta invado en Pollandon kaj anekso de la duono de Pollando, en Kievo prezidiumo de la Supera Soveto de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Ukrainio (parto de polaj Orientaj Limregionoj); en soveta militprizono en Starobilsk restis 3946 polaj militistoj - poste pafmortigataj en Katin
- 1940: Ĝis tiu ĉi tago germanoj deportis al ĜG 294 336 polojn, en tio de Varto-Lando 234 620, de polaj teritorioj enigitaj al Orienta Prusio 14 636, de Supra Silezio 14 322 kaj de areo Gdańsk-Okcidenta Prusio 30 758; germanaj regopovoj fermis por poloj aliron al la Varsovia geto; Batalo de Anglio: nokte de la 14-a/15-a de novembro Luftwaffe atakis Coventry - 449 aviadiloj faligis 503 bombtunojn kaj 881 bruligskatolojn, 554 mortigitoj kaj 865 grave vunditaj; Perth (Britio): solena malfermo de pola librovendejo kun ĉeesto de brigada generalo Marian Kukiel; Albana Fronto: unua etapo de greka ofensivo (ĝis la 22-a de novembro); Londono: laŭvica monografia numero "Polish Fortnightly Review" aperis, tute dediĉita al la soveta okupado de Pollando kun la subtitolo: "The Eastern Provinces of Poland under Soviet Occupation"
- 1941: Taĉmento de SS pafekzekutis en Byszwałd (proksime al Iława) 14 personojn alveturigitaj de malliberejo en Grudziądz kaj mortkondamnitaj pro bruligo de garbejo apartenanta al germano; ĉefo de Varsovia Areo ordonis establi koncentrejon Treblinka; en Krakovo germana distriktestro ordonis forigi de preĝejo bildon de Maria (patrino de Jesuo) kun surskribo "Reĝino de Pola Krono"; Radom: "Kiel pola kamparano iras morti" - letero de mortpunito: Morgaŭ ekzekutos nin dekkelkajn. (...) Mi ne scias, kia morto min atendas, sed hodiaŭ mi konfesos malferme, ke tio estos nenio kompare al torturoj, kiajn oni faris al mi dum tiuj ĉi 6 monatoj kaj 19 tagoj. (...) Ne estas al mi malagrable morti, ĉar mi ĉion eltenis kaj nenion oni de mi forŝiris, kio povus malutili al aliaj. Nur malagrable estas al mi, ke oni ne permesis al mi konfeson antaŭ la morto. (...) Adiaŭu de mi Franek, kaj diru al li, ke adiaŭnte lin mi kredas, ke en ĝusta momento li venĝos mian turmenton kaj morton, antaŭ ĉio kontraŭ tiuj, kiuj perfidis min; kaj li certe konjektas tiun, kiu estas perfidulo (publikigita en 1942 en Teherano kaj Nov-Jorko); Orienta Fronto: germana Armea Grupo "Mezo" rekomencis atakon al Moskvo, direkte al maldekstra alo de Kalinina Fronto; Slovenio: en Mariboro germanoj pafmortigis 35 ostaĝojn
- 1942: Arkivo Emanuel Ringelblum: aganta en Varsovia geto esplor-dokumenta skipo preparis por la pola ekzila registaro en Londono kaj registaroj de aliancanoj raporton titolitan "Likvido de juda Varsovio" - la raporton forveturigis Okcidenten Jan Karski; Politika Interkompreniga Komitato akceptis statuton de Registar-Delegitaro por Lando, prilaboritan de Delegito Jan Piekałkiewicz
- 1943: En Zbulitów Mały (proksime al Radzyń Podlaski) germana polico pafmortigis kaj parte vivbruligis ĉirkaŭ 30 personojn, en Krasówka dekkelkajn kaj en Zakopane 5; en malliberejo en Lodzo germanoj mortpunis 12 polojn kaj entreprenis grandan homkapton sur stratoj de Sochaczew, Żyrardów kaj Krakovo; Porajmos: Heinrich Himmler decidis, ke ciganoj kaj "partaj ciganoj" estu traktataj same kiel judoj
- 1944: Dua soveta okupado de Pollando: en la kastelo de Lublin okazis ekzekuto de la soldatoj de Pola Enlanda Armeo fare de Distrikta Oficejo de Publika Sekureco; ĝis tiu ĉi tago forveturis de Pollando al Sovetunio 974 ukrainaj familioj - entute 3 505 personoj; germanaj regopovoj setligis ĝis tiu ĉi tago en enkorpigitaj teritorioj 631 485 germanojn de Estonio, Litovio kaj Latvio, de orienta Małopolska, Volinio, areo de rivero Narew, de Lublinio, Besarabio, de Bukovino, Dobruĝo, de Sovetunio (Nigra Maro), Bosnio kaj Alzaco; en Skopjo, sur ruinigita tereno de eksa Militista Malsanulejo oni lokigis Malsanulejon de Ĝenerala Stabo de Liberiga Armeo kaj Armitaj Fortoj de Makedonio
- 1945: Zoltán Tildy iĝis ĉefministro de Hungario kaj ekformis registaron post elektoj el la 4-a de novembro
- 1945: Germanio: Ukraina Libera Akademio de Sciencoj fondiĝis en Augsburg
- 1945: Venezuelo aliĝis al Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj
- 1945: Ĉilia poetino Gabriela Mistral iĝis unua el Latinameriko ricevantino de la Nobel-premio pri literaturo
- 1946: En ukraina lingvo oni ĝustigis parolon kun skribo
- 1947: Siria bruna urso Wojtek, adoptita de soldatoj de la 22-a Proviz-Kompanio de Artilerio de la pola armea generalo Władysław Anders kaj trairinta la batalvojon de Irako ĝis Italio, estis transdonita al bestoĝardeno en la ĉefurbo de Skotlando Edinburgo
- 1955: Metroo de Sankt-Peterburgo ekfunciis en Leningrado
- 1955: Japanio: Liberala Demokrata Partio fondiĝis
- 1956: Komunista gvidanto de Pollando Władysław Gomułka komencis viziton en Moskvo, kie i.a. oni fiksis statuson de Ruĝa Armeo restadanta en Pollando kaj principojn de t.n. repatriigo de poloj el Sovetunio
- 1962: Fonda kunveno de la Belorusa Asocio de Kinematografio komencita
- 1969: En Vaŝingtono 250 000 - 500 000 personoj manifestis kontraŭ la Vjetnama milito
- 1971: Silicia Valo: usona firmao Intel enmerkatigis unuan en la mondo mikroprocezilon Intel 4004
- 1974: Internacia Energi-Konsilio establiĝis kadre de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo post sperto de la petrolpreza krizo
- 1976: Dum ĝeneralaj elektoj en Kebekio suverenisma partio Quebecois unuafoje akiris potencon - René Lévesque iĝis ĉefministro de Kebekio
- 1977: Premiero de la usona sciencfikcia filmo pri nifoj - Apudaj renkontoj de la tria speco
- 1983: Turka Respubliko Norda Kipro estis proklamita kun ĉefurbo en Nikozio - agnoskita nur de Turkio
- 1987: Rumanio: en Brașov eksplodis laborista ribelo kontraŭ komunista reĝimo de Nicolae Ceaușescu
- 1988: Unua senhoma flugo de soveta kosmopramo Buran okazis
- 1988: Gvidanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat proklamis Ŝtaton Palestino dum la unua intifado - kiel "la ŝtaton de palestinanoj, kie ajn ili estas"
- 1989: Lech Wałęsa kiel la tria fremdlandano ne estanta ŝtatestro aŭ ĉefministro (post markizo Marie-Joseph Motier kaj Winston Churchill) ekparolis al ambaŭ ĉambroj de la Usona Kongreso
- 1999: Pasado de Merkuro surfone de la sundisko
- 2000: En orienta Barato kreiĝis subŝtato Ĝharkhando
- 2001: Esperantujo: (pra)komenco de la Vikipedio en Esperanto - bazita sur Enciklopedio Kalblanda kaj ekprilaborata de Chuck Smith
- 2002: Belorusa Kultur-Scienca Centro fondiĝis en Poznań - prezidanto Vital Voranau
- 2002: Hu Jintao iĝis ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio
- 2003: En Kopenhago okazis la 1-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
- 2004: Unua eŭropa lunsondilo SMART-1 enorbitiĝis
- 2010: En Pollando oni enkondukis malpermeson fumi en publikaj lokoj
- 2012: Post dek jaroj kiel Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao retiriĝis kaj estis anstataŭita de Xi Jinping kiel komunista gvidanto de Ĉina Popola Respubliko
- 2017: Sur Suda Atlantiko pereis argentina submarŝipo ARA San Juan kun 44-persona skipo
- 2019: Dua konservativa registaro de Mateusz Morawiecki estis ĵurigita en Pollando
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1316: Johano la 1-a, reĝo de Francio kaj Navaro (m. 1316)
- 1397: Nikolao la 5-a, papo, rekonstruisto de Vatikanurbo, kreinto de Vatikana librejo (m. 1455)
- 1577: Piet Hein, nederlanda mararmea oficiro dum Okdekjara Milito (m. 1629)
- 1607: Madeleine de Scudéry, franca verkistino, posedantino de literatura salono (m. 1701)
- 1640: Nicolaus Adam Strungk, germana komponisto de baroko (m. 1700)
- 1708: William Pitt, brita nobelo, politikisto, ĉefministro (m. 1778)
- 1738: William Herschel, germana-angla sciencisto, astronomo, komponisto, malkovrinto de planedo Urano (m. 1822)
- 1741: Johann Kaspar Lavater, svisa teologo kaj verkisto okupiĝanta pri fiziognomio (m. 1801)
- 1757: Jacques René Hébert, franca ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1794)
- 1784: Jérôme Bonaparte, pli juna frato de Napoléon Bonaparte (m. 1860)
- 1793: Michel Chasles, franca fizikisto kaj matematikisto
- 1805: Florestan Rozwadowski, pola inĝeniero, topografo, kartografo, esploristo de Amazonio (m. 1879)
- 1822: Boldizsár Láng, hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro (m. 1890)
- 1856: Friedrich Kallmorgen, germana-dana pentristo (m. 1924)
- 1857: Géza Földes, hungara ĵurnalisto, pedagogo kaj verkisto (m. 1937)
- 1862: Gerhart Hauptmann, germana Nobelpremiita verkisto troviĝanta sur la listo de difavoratoj (m. 1946)
- 1862: Adolf Bartels, germana literaturhistoriisto, eldonisto kaj ĵurnalisto kontraŭjudisma (m. 1945)
- 1866: François Drudin, franca borsisto el Liono, fondinto de Federacio Esperantista Rodana (m. 1926)
- 1876: Anna de Noailles, franclingva poetino kaj verkistino rumandevena (m. 1933)
- 1879: Stanislav Tomić, kroata inĝeniero, pioniro de Esperanto, kontribuanto al "Kroata esperantisto", aŭtoro de Esperanto-gramatiko por kroatoj kaj filozofia verko La Vojo al Vero, vivanta en Sudameriko, filo de Anton Tomić, E-aktivulo en Kolombio (m. 1931)
- 1885: Frederick Handley Page, angla pioniro de aviadilo-dizajno (m. 1962)
- 1887: Georgia O'Keeffe, usona pentristino studinta en Arta Instituto de Ĉikago, inspiriĝanta de Profunda Sudo kaj Nov-Meksiko (m. 1986)
- 1889: Emanuelo la 2-a, la lasta reĝo de Portugalio, postsekvanto de Emanuelo la 1-a (m. 1932)
- 1891: Erwin Rommel, germana feldmarŝalo, komandanto de afrika korpuso, nomata dezerta vulpo, sinmortiginto (m. 1944)
- 1891: W. Averell Harriman, usona politikisto kaj ambasadoro (m. 1986)
- 1897: Mihály Perneki, hungara poeto kaj aktoro verkanta ankaŭ en la franca lingvo (m. 1955)
- 1901: Franciszek Gajowniczek, pola soldato, malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico, savita de Maksimiliano Kolbe (m. 1995)
- 1902: Goparaju Ramachandra Rao, barata ateisto kontraŭstaranta al kasta kaj dalita sistemoj (m. 1975)
- 1907: Claus von Stauffenberg, germana oficiro, atencinto kontraŭ Hitler, ekzekutita (m. 1944)
- 1912: Erzsébet Török, hungara kantistino, filino de operkantistino Margit Csernyánszky (m. 1973)
- 1915: Emília Péterfy, rumania hungara lernolibroverkistino, verkistino, poetino (m. 2000)
- 1920: Gesualdo Bufalino, itala verkisto, poeto kaj instruisto, gajninto de Premio Strega (m. 1996)
- 1924: Endre Kertész, rumania hungara kuracisto (m. 1985)
- 1929: Edward Asner, usona aktoro, voĉisto en filmo Supren
- 1936: Wolf Biermann, germana komunista verkisto kaj kantisto juddevena, disidento, rete legebla en esperanto
- 1938: Attila Szabó M., hungaraj loknomvortarredaktoro
- 1941: László Suba, hungara skulptisto kaj ceramikisto
- 1942: Daniel Barenboim, argentina-israela pianisto kaj orkestrestro de rusdevenaj aŝkenazoj, distingita de Federacia Meritkruco
- 1945: Anni-Frid Lyngstad, sveda kantistino de ABBA
- 1947: Bill Richardson, usona politikisto, gubernatoro de Nova Meksiko
- 1954: Aleksander Kwaśniewski, pola politikisto, aktivulo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, prezidento de Pollando (1995-2005)
- 1975: Csilla Dalma Zsigmond, rumania hungara sociologino, politiksciencistino
- 1976: Virginie Ledoyen, franca aktorino rolinta en filmo Marianne kaj multegaj aliaj
- 1982: Jenifer, franca kantistino alĝerdevena
- 1983: Laura Smet, franca aktorino, laŭreatino de Premio Romy Schneider
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 620: Sankta Malo, unu el sep sanktuloj fondintaj Bretonujon, episkopo de Saint-Malo
- 655: Penda, reĝo de Mercia
- 655: Aethelhere, reĝo de East Anglia
- 1136: Leopoldo la 3-a Sankta, aŭstra markgrafo, sanktulo - patrono de Aŭstrio. (n. 1073)
- 1226: Frederiko de Isenberg, germana nobelo, filo de Arnoldo de Altena, ekzekutita (naskiĝis ĉirkaŭ 1192)
- 1280: Alberto la Granda, germana skolastikista filozofo kaj teologo, aristotelano, kiel unua en Eŭropo rimarkis rolon de la araba penso por kristanismo (naskiĝis ĉirkaŭ 1200)
- 1579: Ferenc Dávid, hungara teologo de unitariismo (n. 1510)
- 1629: Gabrielo Bethlen, reganto de Transilvanio (naskiĝis ĉirkaŭ 1580)
- 1630: Johannes Kepler, germana astronomo, matematikisto kaj astrologo, aŭtoro de la leĝoj de Kepler, disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo (n. 1571)
- 1634: Johann Staden, germana orgenisto kaj komponisto de baroka muziko (n. 1581)
- 1670: Johano Amoso Komenio, ĉeĥa filozofo, fondinto de moderna pedagogio, okupiĝanta pri universala lingvo, aŭtoro de Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro (n. 1592)
- 1712: Charles Mohun (4-a barono Mohun), angla nobelo kaj duelanto (n. ĉirkaŭ 1675)
- 1787: Christoph Willibald von Gluck, germana komponisto de klasika muziko (n. 1714)
- 1794: Pál Csődy, hungara pastro, kanoniko, ĉefpreposto, abato (n. 1717)
- 1819: Daniel Rutherford, skota kemiisto, fizikisto kaj kuracisto, malkovrinto de nitrogeno (n. 1749)
- 1853: Maria la 2-a, reĝino de Portugalio, filino de Petro la 1-a (n. 1819)
- 1863: Frederiko la 7-a, reĝo de Danio, duko de Saksio-Lauenburg (n. 1808)
- 1865: Jindřich Fügner, ĉeĥa verkisto, kunfondinto de bohemia gimnastika asocio Sokol (n. 1822)
- 1900: Adolf Pichler, aŭstra verkisto, geologo kaj natursciencisto (n. 1819)
- 1908: Ciŝji, filino de manĉuria altrangulo, Okcidenta Vidva Imperiestrino de Ĉinio el dinastio Qing, kies regopovon heredis Pu Ji (n. 1835)
- 1910: Wilhelm Raabe, germana verkisto, aŭtoro de esperantigita La Nigra Galero (n. 1831)
- 1916: Henryk Sienkiewicz, pola Nobelpremiita verkisto, vaste legata kaj konata de subpremataj slavoj, aŭtoro de historia romano Quo vadis?, esperantigita de Lidja Zamenhof (n. 1846)
- 1917: Émile Durkheim, franca filozofo, sociologo, pedagogo publikiginta plurajn socisciencajn studaĵojn pri eduko, krimo, religio, sinmortigo (n. 1858)
- 1919: Michał Doliwo-Dobrowolski, pola-rusa elektristo, kreinto de trifaza elektro, inventisto de harsekigilo (n. 1862)
- 1919: Alfred Werner, germana Nobelpremiita kemiisto esploranta atomojn en molekulo kaj okupiĝanta pri perioda tabelo (n. 1866)
- 1944: Carl Muth, germana katolika publicisto kaj eldonisto (n. 1867)
- 1945: Frank Chapman, usona ornitologo kaj pionira verkisto de kampogvidiloj (n. 1864)
- 1956: Friedrich Lammert, germana lernejestro, historiisto kaj klasika filologo (n. 1890)
- 1959: Charles Thomson Rees Wilson, skota Nobelpremiita fizikisto pro nebulkamero por registri elementajn partiklojn (n. 1869)
- 1976: Jean Gabin, franca aktoro, rolinta en la filmo Maigret (n. 1904)
- 1978: Margaret Mead, usona kultura antropologino, esplorinta popolojn de Oceanio (n. 1901)
- 1981: Zoltán Árokszállásy, hungara biologo doktoriĝinta pri geologio (m. 1969)
- 1982: Vinoba Bhave, barata socia reformisto, proksima kunlaboranto de Gandhi, religioscencisto, filozofo (n. 1895)
- 1997: Nándor Wagner, hungara skulptisto, pentristo (n. 1922)
- 2002: Son Ki Ĉung, sudkorea sportisto, maratonisto kaj olimpikisto (n. 1912)
- 2006: Ana Carolina Reston, brazila fotomodelino mortinta pro anoreksio (n. 1985)
- 2007: Domokos Kosáry, hungara historiisto, membro de Academia Europaea (n. 1913)
- 2009: Pavlo, serba patriarko, metropolito de Beogrado kaj Sremski Karlovci (n. 1914)
- 2009: Jocelyn Quivrin, franca aktoro, rolinta en filmo Jakĉjo la Kampulo (n. 1979)
- 2011: Jakub Goldberg, pola-israela historiisto pri historio de judoj en Pollando, postvivanto de holokaŭsto (n. 1924)
- 2015: Dora Doll, franca aktorino distingita de Nacia Ordeno de Merito (n. 1922)
- 2016: Sixto Durán Ballén, ekvadora arkitekto, politikisto, prezidento de Ekvadoro (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Kalendaro:
- Belgio: nacia festo de la germanlingva komununo
- Palestina Aŭtonomio: festo de sendependeco
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 15-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.